Antoni Clavel


Naskigxis en Barcelono la 6an de Marto 1939.
Lernis E-o aútodidakte en 1956 kaj ekde tiam, cxiam praktikis iom, sed nek aktive nek suficxe.
En 1959 finis sian studadon kiel Mekanika Ingxeniero kaj poste studis kaj laboris pri la Scienco de la Materialoj (precipe Metalografio, termika traktado de metaloj, ktp).
Preferajxoj estas tre (tro) diversaj: Astronomio (observado kaj komputado), studado de lingvoj, aplika Statistiko (komputado kaj eksperimenta desegno), muziko (ludado de instrumentoj, aúskultado), Botaniko (plantidentigado, ecoj de la plantoj, Eúropaorkideoj), Mikologio (identigado, kolektado kaj kuirado de la fungoj), komputilscienco (uzo kaj programado), meteorologio, montekskursoj, edukado kaj didaktiko, kuirarto, fotografio, vojagxoj (pli ol 30 landoj vizititaj), sxakludo, vivo kun la familio (ses nepoj alportas multajn laborojn!), k.t.p.

retadreso: aclavell@worldonline.es


Ree al paĝo "Nia Teamo"