| D-ro Alexander Mikishev |
Naskiĝis en Rusio la 27an de Decembro 1960. Post fino de lernejo
ekde 1978 ĝis 1983 jaro estis studento de fizika fakultato de
Perma Universitato. [ Urbo Permo estas granda
regiona centro en okcidenta parto de Uralo, lima regiono inter
Eŭropo kaj Azio ] Ricevis akademian gradon egalan al Magistro
de Sciencoj pri Teoria Fiziko. Post fino de la studado laboris
2 jarojn en Departamento de Teoria Fiziko en la sama Universitato.
La Universitato eble estas relative ne konata ekster Rusio,
sed eblas diri ke komence de la 20a jarcento tie laboris unu
el la fondintoj de Kosmologia scienco Prof. Alexander Fridman
kaj post la dua mondmilito en fizika fakultato formiĝis tre fama
scienca skolo pri hidrodinamiko ( multaj el kies reprezentantoj
laboras nun en diversaj Universitatoj kaj Sciencaj centroj en
Israelo, Usono, Germanio ).
Ekde fino de 1985 jaro iĝis doktoranta
studento en Scienca Instituto de Mekaniko ( Perm, Rusio ).
En 1990 post doktoriĝo pri temo "Numerika
Simulado de Lokala Strukturo de du kaj kvazi-du dimensiaj
turbulentaj fluoj" restis labori en la sama Scienca Instituto
kiel Scienca Esploristo. La doktora tezo estis unu el pioniraj
laboroj kie estis uzata novtipa matematika metodo ( "wavelet"
analizo ) por esplori turbulencon.
En 1991 jaro enmigris Israelon. De la sama jaro estis Post-doktoranto
ĉe Tel-Aviva Universitato en Matematika Instituto. Tie okupiĝis
ĉefe pri brulado kaj nelinea fiziko. Ekde 1993 jaro
por du jaroj laboris ĉe Astrofizika Observatorio de Galilea Maro.
Tie ĉefe okupiĝis pri esplorado de variaj steloj.
En 1996 jaro profesie eklaboris kiel softvara programisto en kampo
de komputila komunikado. En 1999 jaro iĝis ano de Israela Astronomia
Asocio.
Nunaj sciencaj interesoj: variaj steloj, meteoroj, nelineaj
procezoj en Universo, hidrodinamiko.
Esperanta agado:
Esperantiĝis en 1979 jaro. Gvidis E-klubon en Perma Universitato.
Estis ano de la unua gvidgrupo de esperanto-movado en Uralo, Rusio ( Urala
Esperanto-Komitato ). Post enloĝiĝo en Israelo dujare estis estrarano de E-Ligo
de Israelo.
Ano de Akademio Internacia de Sciencoj ( San-Marino ), Nov-Jorka Akademio de Sciencoj.
Poŝta adreso:
Alexander Mikishev
str. Amazia Ha-Melech 20/1
IL-77484 Ashdod, Israelo
retadreso: mikisal@inverness.co.il
telefonoj: hejma +972-8-8653769
ofica +972-9-7663288 ( aldona 213 )
portebla +972-51-682718