| Antonio Miguel Sánchez Pérez |
Naskiĝis en 1971 en Santa Cruz de Tenerife, ĉefurbo de la insulo Tenerife,
en la Kanariaj Insuloj (Hispanio).
Unua konatiĝo kun astronomia observado estis en 1989, kiam amiko ,
astronomamatoro, petis helpon por foti sunmakulojn.
Pri scienco interesiĝis de antaŭe kaj decidis studi fizikon en la universitato,
cele elektis astrofizikan branchon. Kompreneble la unua kurso estis
terura. Feliĉe ne lasis kaj per la helpo de eksteruniversitata
instruisto kaj apogo de familio sukcesis atingi sufiĉe bonan
nivelon. Nuntempe estas en la tria kurso.
Astronomia ilaro konsistas el binokloj 7x50 kaj 50 mm-a refrakta teleskopo.
Feliche jam
komencis praktiki en du teleskopoj de la Astrofizika Instituto
de Kanarioj.
Pri esperantisteco: sciis pri ekzisto de Esperanto
kiam estis eble 10-jara, sed ne decidis lerni ĝin ĝis 1988,
kiam eksciis ke najbaro estas esperantisto kaj petis de li
instruon. Unua Universala Kongreso estis en Bergeno (1991),
poste sekvis Valencio (1993) kaj Montpeliero(1998). Kune kun sia instruisto
gvidis E-kurson en sia liceo, en 1989, kaj dum
du jaroj en lernejo instruis E-on al infanoj inter 9 kaj 12 jaraj.
Poŝta adreso:
Antonio M. Sánchez Pérez
C/ Quevedo 1 3º 1ª
E-38005 Santa Cruz de Tenerife
Kanariaj Insuloj (Hispanio)
retadreso: antmig@teleline.es