Prof. Amri Wandel


Amri Wandel naskighis en 1954 en Israelo. Profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Orda profesoro pri astrofiziko en la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino (AIS). Doktoriĝis pri astrofiziko ĉe la universitato de Novjorko, Stony Brook (1983). Antaŭe docento en la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford (Usono), kaj sciencisto en la Weizmann Scienca Instituto (Israelo).
Esperantiĝis en 1973. Membro de la Akademio de Esperanto. Iama estrarano de UEA. Honora prezidanto de TEJO kaj antaŭa prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo. Plurfoje prelegis pri astrofiziko en la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj AIS/IKU kaj estis rektoro de la IKU en Tel Avivo.

retadreso: wandel@astro.ucla.edu
amri@frodo.fiz.huji.ac.il


Ree al paĝo "Nia Teamo"