| Helio Jaques Rocha-Pinto |
Naskigxis en Rio-de-Jxanejro, Brazilo, la 11an de Januaro 1971.
Plenumis la mezlernejon ekde 1986 gxis 1988, cxe Colégio Naval,
brazila mararmea lernejo,
kie esperantigxis per auxtodidakta libro.
En 1989 eniris la Federalan Universitaton de Rio-de-Jxanejro, ricevinte
la gradon
de astronomo en 1993, post la studo de l'influenco de kometoj, planedoj
kaj stelmortajxoj
en la kemia evoluado de la Galaksio.
De 1994 gxis 1996, ricevis la gradon de Magistro de Sciencoj pri Astrofiziko,
en la Universitato
de San-Pauxlo, studante la distribuon de metalkvantoj en sunsimilaj
steloj. Tiu studo montris ke
la Suno estas kemie netipa de sia galaksia regiono, pro tio ke la
plejmulto de steloj tie havas
malgrandan metalan abundon kompare al gxi.
En meza 1996, komencis doktorigxon en la sama universitato, studante
la okazojn de ekkrevoj de
stelformado dum la pasinteco de la Galaksio, kaj metodojn por mezuri
stelajn agxojn.
Interesoj: stelevoluo; Galaksia astronomio; nukleosintezo; stelaj kemiaj
abundoj; ekstertera vivo;
kromosfera aktiveco; stelaj agxoj.
Posxtadreso:
Helio Rocha-Pinto
Instituto Astronômico e Geofísico
Av. Miguel Stefano 4200
04301-904 São Paulo SP Brazilo
Retadreso: helio@urania.iagusp.usp.br
Telefonoj:hejma +55 11 5583 7644
ofica +55 11 577 8599 (aldona 282)