Johano Rapley


Johano tiel skribas:

Jen vi devigas min konfesi ke mi estos ĉi-jare 73 jarojn juna, laboris 28 jarojn kiel kontisto por grekaj ŝipoposedantoj (ĉefe en Londono) kaj entute 10 jarojn (1951-55; 1983-86; 1989-92) ĉe la Centra Oficejo de UEA. Tri-foje kasisto de la Londona Esperanto-Klubo, mi estas hodiaŭ (tro fiere) ĝia honora vic-prezidanto.
Miaj plej belaj astronomiaj tagoj estis inter 1986 kaj 1989 en Auckland, Novzelando, kie nia esperantista amiko ege modesta Trevor Rounthwaite estis unu el la ĉefaj astronomoj ĉe la observatorio. Mi profitis de la bela ekipaĵo tie por prezenti prelegon pri la amplekso de la universo al la Novzelanda Esperanto-Kongreso en 1985. Vere pluzuriga okazo por mi; espereble ankaŭ por aliaj.
Poŝta adreso:
adreso de "Kvinpetalo"
retadreso: rapley@club-internet.fr


Ree al paĝo "Nia Teamo"