| Johano Rapley |
Johano skribas:
Jen vi devigas min konfesi ke mi estos cxi-jare 73 jarojn juna,
laboris 28 jarojn kiel kontisto por grekaj sxipoposedantoj (cxefe en
Londono) kaj entute 10 jarojn (1951-55; 1983-86; 1989-92) cxe la Centra
Oficejo de UEA. Tri-foje kasisto de la Londona Esperanto-Klubo, mi estas
hodiaux (tro fiere) gxia honora vic-prezidanto.
Miaj plej belaj astronomiaj tagoj estis inter 1986 kaj 1989 en
Auckland, Novzelando, kie nia esperantista amiko ege modesta Trevor
Rounthwaite estis unu el la cxefaj astronomoj cxe la observatorio. Mi
profitis de la bela ekipajxo tie por prezenti prelegon pri la amplekso de
la universo al la Novzelanda Esperanto-Kongreso en 1985. Vere pluzuriga
okazo por mi; espereble ankaux por aliaj.
Posxta adreso:
adreso de "Kvinpetalo"
retadreso: rapley@club-internet.fr