| Bonvenon al Astronomia Esperanto-Klubo! |
Ni bonvenigas Vin al nia Klubo, kiu kunigas ĉiujn ŝatantojn de Astronomio kaj Astrofiziko. Jen kurta prezento de la klubo:
Se Vi ankoraŭ ne estas ano de la klubo kaj volus esti inter ni - aliĝu! Por tio vi devas nur plenigi nian kurtan aliĝilon. Do, klaku:
Vi volas konatiĝi kun nia Teamo pli proksime - jen ni ( nur parto de rapide kreskanta anaro ):
Konatiĝu kun kluba biblioteko. Ni strebas kolekti maksimume plenan aron de pri fakaj artikoloj skribitaj en Esperantio. La rubriko konstante plikreskas. Kontrolu tion.
AEKo laboras pri Astronomia Terminaro ( AT ) kaj kolektas plurajn vortarojn, terminarojn, glosarojn, kiuj estos utilaj por ŝatantoj de Astronomio. Se vi interesiĝas iru al
Ĉiu AEKano regule ricevas kluban informbultenon. La bulteno ankaŭ estas legata en kluba poŝtlisto. Al kiu ni rekomendas subskribiĝi ankaŭ vin. Tio eblas per sendo mesaĝon al aeko@yahoogroups.com.
AEKo eldonis sian unuan libroforman "Astronomian Almanakon 2000". Tio estas informriĉa 72-paĝa libreto, kiu enhavas interesajn artikolojn pri astronomio kaj astrofiziko. La Almanako enhavas Astronomian Kalendaron por 2000 jaro, Liston de konstelacioj, priskribon de la ĉielo ( boreala ) por diversaj sezonoj, materialon por komencantoj kaj spertuloj, multon alian. Ĉiu AEKano havas rabaton por aĉeti la Almanakon. Ne forgesu mendi ekzempleron por vi kaj por viaj klubanoj. Mendojn sendu al Johano Rapley.
Ĉi-somere AEKo dum la 85a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo oficialiĝis en Esperantujo. Tiu-ĉi UKo estis la unua kie AEKo prezentis sin al la vasta esperantistaro kaj havis siajn programerojn.
AEKanoj aktive partoprenis la ĉi-jaran Astronomian Staĝon ĉe Esperanto-Centro "Kvinpetalo" ( Bureso, Francio ). Premante tie-ĉi konatiĝu kun la staĝo.
En 2001 jaro ( ekde la 8a ĝis la 15a de Septembro ) AEKo organizos sian la unuan staĝon ĉe Observatorio de Monto Chiran ( apud Blieux, departamento de Alpoj de Supra Provenco, Francio ). Planu jam nun vian partoprenon kaj reklamu ĝin inter amikoj. Ni certe detale informos vin pri la staĝo kaj donos la plej aktualajn informojn pri la preparado.
2002 jaro - Nova staĝo! Ne forgesu plani vian vojĝon al Sankt-Mikaela Observatorio ( Saint-Michel l'Observatoire ), kie inter la 7a kaj la 14a de Septembro 2002 ni denove staĝas. Venu mem kaj invitu amikojn.