Lars Sözüer


Naskiĝis en Germanujo la 31-an de Decembro 1967. Ĉiam interesiĝis pri Astronomio. Studis fizikon en la Universitato Bonn de 1989 ĝis 1995. Dume vizitis ankaŭ kelkajn stelsciencajn kursojn. Diplomiĝis je temo pri eksperimenta ereta fiziko je mezaj energioj. La studobjekto de la eksperimentoj estas la protono. De 1996 ĝis 1999 doktoriĝis pri simila temo ĉe la Universitato Erlangen. Tre baldaŭ ekzameniĝos, tamen jam eklaboris kiel post-doktoro ĉe esplorejo DESY en Hamburgo.Tie nun okupiĝas pri komputilaj aferoj ligitaj al datum-akirado en granda eksperimento je altaj energioj HERA-B. Tiu eksperimento celas i.a. al esploro de la t.n. CP-malobeo, afero ligita ankaŭ al kosmologio, al la malsimetrio inter materio kaj malmaterio.
Esperantiĝis jam dum la ekstudo en 1990 per intensa semajnfina kurso de la Bonna E-junularo. Tamen paŭzis sepjarojn kaj reesperantiĝis maljam en 1998. Nun edukas siajn du filinojn en E-o. Pli ŝatintus transdoni la turkan, lingvon de sia patro, sed tute nesufiĉe regas ĝin. Ne estas ia funkciulo en la E-movado. Kiel ano de Pasporta Servo invitas vin resti kelkajn tagojn en sia hejmo.
Poŝta adreso:
Lars Sözüer
Max-Zelck-Straße 11D-22459 Hamburg Germanujo
Ret-poŝto: soezueer@mail.desy.de
Telefonoj: +49-40-58917303 hejme
+49-40-8998-4849 oficeje
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html


Ree al paĝo "Nia Teamo"