Se Vi volas vidi supersignojn premu cxi-tie

Karaj amikoj!

Se Vi profesie laboras pri Astronomio aù Astrofiziko, se vi estas astronomo-amatoro aù simpla maldormulo kiu decidis iom pli multe ekscii pri nia Universo - tiu cxi loko en Interreto estas por Vi!
Ni kore Vin salutas kaj bonvenigas!

Kiu ni estas? Ni estas anoj de Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo), kiu nun formigxas. Do, Vi venis gxustatempe kaj trovis gxustan lokon. Nia teamo konsistas el doktoroj de sciencoj, studentoj, simplaj interesigxantoj pri Astronomio. Ne gravas kie Vi laboras kaj kiun postenon Vi havas. Cxi-tie regas demokratio. Ni cxiuj havas unu solan pasion - esploron de Universo; volas scii pli multe pri gxi, pri gxiaj legxoj, procezoj kaj mirakloj. Se tio placxas al Vi venu kaj gxuu nian etoson.

Por komunikigxo ni elektis la plej rapidan rimedon - Interreto. Niaj pagxoj estu loko kie Vi trovos cxion laù Via gusto. Informu nur Vian guston ;-)
Multaj sciencistoj nun prave konsideras anglan lingvon kiel lingvon de scienco. Por esti en kurso de novajxoj, por popularigi siajn rezultojn, viziti internaciajn konferencojn necesas kompreni kaj paroli angle. Cxu tiel daùros? Ni ne scias, sed kredas ke povus almena&#ugrave; iom sxangxi la situacion - uzi nian lingvon, Esperanton, por scienco. Cxu tio ne estos pli demokratie?
Do, Vi trovos sur niaj pagxoj rubrikon pri astronomiaj novajxoj, konferencoj, sciencaj kaj popularaj artikoloj. Cxiun profesiulon ni invitas sendi materialojn por nia "Profesia angulo". Ni atendas de Vi viajn sciencajn rezultojn, sciencajn artikolojn, ecx kurtajn abstraktojn. Se pro manko de tempo Vi ne sukcesis ankoraù traduki iun materialon, sed volus ke gxi estu en la pagxoj. Sendu al ni , ni gxin tradukos. I.a., same ni povas fari por viaj amikoj ne esperantistoj. Viaj proponoj, ideoj, komentoj cxiam estas atendataj.

Se vi estas amatoro. Skribu pri via observado, sendu viajn fotojn de astroj. Ni penos prezent al Vi vastan areon de amatora agado: meteoroj, kometoj, asteroidoj, variaj steloj k.t.p. Vi ekscios kiel uzante interreton fari astronomian observadon, kiel astronomie ripozi kaj multan alian laŭ Via gusto.

Se Vi bezonas konsulti iun astronomian terminon, tiam helpos al Vi rubriko "Terminaro". Ni konsideras laboron pri astronomiaj terminoj tre grava kaj deziras Vian helpon en tiu direkto.

Klubanoj devas koni unu la alian, cxu? Venu al rubriko "Nia Teamo". Se Vi ne estas ankoraù tie - skribetu kelkajn vortojn pri vi.

Proponu novajn rubrikojn!

Ni kredas, ke la pagxaro estos suficxe dinamika, tial sendu vian retadreson al aeko@egroups.com kaj ni informos Vin pri sxangxoj cxi-tie.

La klubo havas sian posxtliston, kie vi povas diskuti kun klubanoj, legi interesajn informojn. Cxiu klubano regule ricevas nian AEK-bultenon.

Ni komprenas, ke ni cxiuj estas okupitaj homoj ( laboro, familio, aliaj hobioj aù simpla pigreco ), sed kune povas efektive fari neformalan, sed funkciantan Klubon.

Grave! Kurso pri Astronomio por esperantistoj. Detalojn legu en "Anonctabulo"

Revenu al tiu cxi adreso. Dume - Gxis! Klaran cxielon al cxiuj!


Ree al la kluba pagxo