| Patrick Lagrange |
Mi naskiĝis la 4an de Januaro 1954 en la Pariza regiono en Francio. Mi ne scias kiel lerni E-on, ĉar ĝi estas mia gepatra lingvo! Miaj plej gravaj agadoj en E-a medio estis teatrumi kaj roli kiel kongresejestro dum U.K. 1998 en Montpellier. Mi studis meĥanikon, aerodinamikon kaj nun studas epistemologion. Mi serioze ekinteresiĝis al astronomio ek de 1971. Mi laboradis ĝis 1988 en la industrio kiel teĥnikdesegnisto.
De post 1989 mi ekinstruis astronomion kadre de publikaj observatorioj al scivolemaj sed ne fakaj publikoj. De post 1992 mi zorgas pri praprofesia observatorio, kie mi kontruis 305 mm diametran teleskopon de la spegulo ĝis la meĥaniko, kvazaŭ 90% memkonstruita. Nun pro larĝiĝo de la aktiveco, mi konstruas diversajn helpmaterialojn por komprenigi astronomion.
Krom tiu publika kontakto, mi interesiĝas al multopaj steloj kaj kontribuetas sine de multopstela komisio, ero de Societo Astronoma el Francio.
Ret-poŝto: pathen.lagresper@wanadoo.fr