| Ru Bossong |
Mi eklernis esp. en 1941, kiam nazioj venis aresti najbaron t.e. homo kiu loĝis en nia vilaĝa strato nur pro tio ke li estis esperantisto havanta multajn anti-faŝistajn kaj kontraŭmilitajn librojn. Tiu kompatindulo plu neniam revenis kaj mortis en nazia mortkampo. Mi tiel furioziĝis ke mi tuj decidis eklerni tiun danĝeran lingvon, kiu montriĝis tiel danĝera, ke eĉ hitleristoj ĝin timis. Do baldaŭ mi estos esperantisto dum jam 60 jaroj. Dank'al esperanto mi cetere sukcesis kaŝi min dum tri jaroj en la kamparo, kiam naziistoj komencis ĉasi ankaŭ min.
Ekde la milito mi multe korespondis, ĉefe kun orienteŭropaj landoj, al kiuj landoj mi multe vojaĝis kaj havis multajn geamikojn. Feliĉe ankaŭ mia edzino Katrin bone regas la lingvon kaj daŭre aktivas por ĝi. Ni ĝis nun partoprenis 26 Uk-jn, laste do en TelAviv. Miaj hobioj ĉefe rilatas al la naturo ĝenerale i.k.mi kalkulas ankaŭ astronomion. Mi cetere posedas nenian instrumenton kiu povus plifaciligi observadon., krome binoklon kaj teleskopon uzatajn por birdobservado. Nia malklara tute aere kaj lume poluciata kaj nebula ĉielo kulpas pri tio ke iom kontentiga astronomia observado maleblas
Mia plej ŝatata hobio cetere estas sovaĝbirdoj kaj -plantoj, pri kiuj ni sufiĉe ofte faris kaj ankoraŭ faras vojaĝojn, kaj feliĉe ni loĝas en landeto, kiu situas ÿe rivera delto kaj havas multajn diversajn biotopojn pro kio ĝi estas sufiĉe birdoriĉa. Tamen la pejzaĝo estas grandskale detruita kaj -ata malgraŭ la rezisto de tre forta naturprotekta amasmovado.
Ret-poŝto: ru.bossong.esperanto@hetnet.nl