| Witold Cayzac |
Naskigxis la 11an de julio 1985 j. en Pollando, kie travivis 4 unuajn
jarojn. Auxdis Esperanton denaske, cxar patrino ofte uzis gxin.
Kiam gepatroj decidis fondi esperantistan familion, la tuta familio eklogxis
en Francio, lando de patro. Tre frue ekhavis pasion por la cxielo, komence
nudokule admiregis fascinantan nordan stelfirmamenton. Kiam igxis 6-jara, pola
avo donacis teleskopon ( la 110 mm Neuxtonan ). Eksciinte bone manipuli gxin
komencis esplori proksimajn kosmajn objektojn ( la Lunon, planedojn, brilantajn stelojn ).
Poste , helpe de libroj, ekobservis malproksimajn objektojn ( galaksiojn, stelamasojn).
9-jara igxis ano de astronomia porinfana klubo kaj stagxis dum unu semajno en
Astronomia Observatorio apud Montpelliero. Ekde 11-jaragxo helpe de patro ekuzis
teleskopon Celestron 8 de 200 mm. Per gxi observis centojn da duoblaj steloj,
nebulozoj, stelamasoj kaj galaksioj. Nun estas 14-jara, lernas lastan jaron en la mezlernejo.
Ret-posxto: cayzacwitold@netcourrier.com
Ni kore deziras al nia kara Witold - sukcesan lernadon , interesan cxielobservadon
kaj aktivan kunlaboron en nia klubo. Klaran cxielon al vi, Witold!>