Kuniĝu kun ni por la 51a Jarkongreso de ELNA en
Boston
Massachusetts
3 - 6 Julio 2003
Festu la komencon de la
sekvaj kvindek jaroj de ELNA!
La pasintjara kongreso festis la 50-jariĝon de la fondo
de ELNA en Sacramento. Akompanu nin en Bostono dum ni
daŭrigos la feston, portante ĝin al la alia marbordo
kaj al la urbo kie la unua usona Esperanto-organizo fondiĝis
antaŭ preskaŭ cent jaroj. Kaj kia pli bona maniero
estontecen rigardi ol en regiono kie ni bonsortas havi fortan
Esperanto-junularon. Kuniĝu kun ni por ekscita kaj juneca
kongreso en tiu ĉi historiplena urbo!
Pli da informo pri Bostono kaj la kongreso troveblas en tiu ĉi TTT-ejo, per la ligiloj je la supro de la paĝo. Por pli da informo pri ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, vizitu la TTT-ejon de ELNA.
Aparte en la programo de la ĉijara kongreso estas koncertoj de Esperanto-muzikistoj JoMo kaj Kimo, flugigitaj rekte el Eŭropo! Kaj ĉefprelegos la vic-prezidanto de UEA Humphrey Tonkin! Por pli da informoj, vidu la paĝon pri invititaj gastoj.
Ĉu vi volas pasigi tri semajnojn en pitoreska montara ripozejo perfektigante viajn Esperanto-kapablojn? La ĉijara kongreso de ELNA finiĝos ĵus kiam komenciĝos la somera Esperanto-kursaro NASK en la apuda ŝtato Vermont. NASK, nun 34-jaraĝa, kunigas internaciajn studantaron kaj instruaron por tri semajnoj da mergaj Esperanto-kursoj. Partoprenantoj de NASK povas kune veturi el Bostono al la lerneja tereno en Brattleboro, Vermont.