Prelegantoj kaj gvidantoj (en alfabeta ordo)
Phil Dorcas, Kunsido de AAIE
AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, estas por tiu, kiu havas intereson en la instruado de Esperanto. Kiu rajtas membriĝi? Profesiaj instruistoj, aktualaj au eksaj, je iu ajn fako, kaj ne-profesiaj instruantoj kiuj instruas, instruis, au instruos Esperanton, rajtas iĝi anoj de AAIE. Kiu rajtas ĉeesti la kunsidon de AAIE? Ĉiu, kiu havas intereson pri ia ajn instruado / lernigo de Esperanto. Ni bonvenigas vin al la kunsido por AAIE.
Jim Droege, "Kiel (memstare) lerni lingvon" kaj "Kiel solvi logikajn enigmojn"
Jim loĝas en Seatlo kun sia edzino. Li instruas profesie la germanan lingvon kaj perpoŝte eklernis Esperanton in 1990.
Kiel (memstare) lerni lingvon: Kiel lerni novan lingvon, kiam vi ne povas aŭ ne deziras ĉeesti kurson. Vi povas fariĝi via propra instruisto!
Kiel solvi logikajn enigmojn: Vi lernos kiel solvi logikajn enigmojn. Eble vi estas eĉ pli inteligenta ol vi mem kredas!
Wally du Temple, "Internaciaj fondaĵoj de la Esperanto-movado"
Gary Grady, Kunsido de ISAB (ISFGW)
La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (ISAB, angle ISFGW) estas organizaĵo fondita de Stanley Drake kaj aliaj Esperanto-parolantoj antaŭ pli ol 25 jaroj. Ĝi ofte kunvenas kadre de la jarkongreso de ELNA. Ĝi celas antaŭenigi bazajn ideojn de amikeco. Ĉi-jare la ĉefa temo de la kunveno estos kiel plibonigi la organizaĵon kaj igi ĝin pli efika kaj utila.
Geoffrey Greatrex, "Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo"
Geoffrey Greatrex lernis Esperanton en 1986 kaj baldaŭ poste aktivis en JEB, la junulara sekcio de la Esperanto-Asocio de Britio. Dum la sekvaj 12 jaroj li aktivis en EAB kaj en la Eŭropa Esperanto-Unio kaj partoprenis plurajn kongresojn. En 1998 li revenis al Kanado, kie li naskiĝis, kaj instruis dum tri jaroj en Halifakso, Nov-Skotio, en la universitato Dalhousie. En 2001 li finfine transloĝis al sia naskiĝurbo, Otavo, kie li nun estras la departmenton pri antikvaj studoj kaj religioj en la universitato de Otavo.
Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo: En 2001 kaj 2002, Geoffrey Greatrex havis la okazon, dank'al subvencio de la kanada registaro, rondiri la plimulton de la romiaj fortikaĵoj de la orienta limo de la imperio, kiuj nun troviĝas en Sirio kaj Turkio. Lia prelego pritraktos ĉi tiun regionon, tiom longe disputatan inter la romianoj kaj iliaj orientaj najbaroj, la partoj kaj la persoj, kaj ĝiajn rimarkinde bone konservitajn monumentojn. (Kun diapozitivoj).
Lusi Harmon, "Kiel instrui Esperanton pere de Pasporto al la Tuta Mondo"
Kiel instrui Esperanton, uzanta la novan DVD version de Pasporto al la Tuta Mondo.
Jim Henry, "Kiel organizi kunvenon" kaj "Poeziaj prezentaĵoj"
Jim Henry naskiĝis en 1973 en Decatur, Georgio. Li eklernis Esperanton en 1996 per la retaj kursoj, kaj plu fluiĝis ĉe la San Franciska somera kursaro en 1998. Li estis unu el la LKK por la landa kongreso en Atlanto en 2000, kaj ekde 2003 servas kiel komisiito pri kongresoj por ELNA. Li laboras kiel komputil-programisto. Lia hejmpaĝo: http://www.pobox.com/~jimhenry/.
Kiel organizi kunvenon: diskuto gvidata de Jim kaj pasintaj kunven-organizantoj.
Poeziaj prezentaĵoj: Por ĉiuj. Se vi havas ŝatatan poemon, prezentu ĝin parkere aŭ portu kopion por laŭtlegi.
Dorothy Holland, Esperantaj ekzamenoj
Estas tri niveloj: Komencgrada, Mezgrada, kaj Supera. Ĉiu ekzameno daŭras proksimume 2 horojn. La kosto por ĉiu ekzameno estas kvin dolaroj. Vi devas kontakti Doroteon antaŭ la kongreso. Por pli da informoj (ekzemple pri la enhavo de ĉiu ekzameno) kontaktu e-poŝte dorothyh@west.net, telefone (805) 967-5241.
Arlyn Kerr, "Kunkantu en Esperanto" kaj "Edukado de denaskuloj" kaj "Mallongaj paroladoj"
Kunkantu: Ĉu vi iam volis aĉeti KD-on aŭ bendon de Esperanta muziko, sed ne sciis kiun elekti? Ni aŭdos ekzemplerojn de diversaj KD-oj kaj bendoj. Skribitaj vortoj estos haveblaj, se vi volas kunkanti. Se vi havas ŝatatan KD-on aŭ kasedon, alportu ĝin kaj kelkajn skribitajn kopiojn de la liriko de unu kanto el ĝi.
Edukado de denaskuloj: Denaskuloj estas infanoj kiuj lernas Esperanton de sia naskiĝo aŭ tre frue. Ĉu vi havas sperton pri tio, aŭ kiel la plenaĝulo aŭ kiel infano kiu tiel lernis? Aŭ ĉu vi volas provi tion kun viaj infanoj, genepoj, aŭ aliaj? En tiu kunsido ĉiuj parolos pri siaj spertoj. Se vi havas utilajn materialojn (librojn, muzikon, ktp), alportu ilin.
Mallongaj paroladoj: Arlyn gvidos tiun sesion de 3-5 minutaj paroladoj. Komencantoj parolos unue, poste progresantoj, ktp. Jen ŝanco gajni sperton pri parolado en subtena medio. La temo povas rilati al via laboro, via ŝatokupo, via dorlotbesto, ŝatata libro, interesa sperto aŭ vojaĝo, ktp. Alportu bildojn, diapozitivojn, aŭ aliajn aĵojn kiuj helpos vin.
Haruo Ros', "Ĉinuka piĝino: la pra-Esperanto de nia regiono"
Al Haruo plaĉegas kanti himnojn, manĝi suŝion, rajdi la reton. UEA-Delegito por Seatlo kaj esperantisto depost 1970, lin interesas ankaŭ multaj aliaj lingvoj. Interalie, la ĉinuka piĝino, kiu kreskis el la pli frua "nutka piĝino" de tiu ĉi insulo, kaj rolis kiel intergenta lingvo de la tuta NOREKa regiono (Oregono, Vaŝintonio, Brita Kolumbio) – inter helhaŭtuloj kaj indianoj, kaj inter diverstribaj samrasanoj – dum la tuta 19a jarcento. Ĝiajn postsignojn oni povas vidi ankoraŭ nun en multaj loknomoj kaj kelkfoje eĉ en la angla lingvaĵo de la loĝantaro: "skookum", "tillikum", "klahowya" ktp. La lingvo vivas plu en la reto, kaj ĉe Oregona indiana rezervejo (Grand Ronde), kie la infanvartejo trempas la infanetojn en la "wawa" (lingvo, parolo, vorto). Haruo instruos kelkajn eventuale utilajn aŭ amuzajn esprimojn al la ĉeestantoj.
Alex Shlafer, "Lingva Forumo"
Lingva Forumo: Alex koncize enkondukos iun aktualan lingvan temon kaj poste la kunsido okazos en la formo de libera tribuno, kun iom da direkto kaj reglamentado de Alex.