La Kongreso
| Kie | Mary Winspear Center 2243 Beacon Avenue, Sidney, BC, Canada V8L 1W9 (250) 656-0275 Vidu la TTTejon Mary Winspear Centre por pli da (anglalingvaj) informoj pri la centro. Vidu la paĝon Pri Sidney por pli da informoj pri la gastiganta urbo. |
| Kiam | Ekde la vespero de vendredo, la 16a de julio, ĝis tagmezo de lundo, la 19a de julio, 2004 |
| Kio | Esperanto-parolantoj el tutaj Usono kaj Kanado kunvenas, kun amikoj el
la mondo por rara komuna kongreso de ELNA kaj KEA. La semajnfinon
plenigos prezentoj, diskutoj, muziko, amikeco, distrado, kaj pli... Vidu la paĝojn pri la Programo kaj Invititaj Gastoj paĝoj por pli da informoj. |
| Loĝado | Ĉe la hotelo Victoria Airport Travelodge. Vidu la paĝon pri Loĝado por pli da informoj. |
| Vojaĝado | Kromvojaĝado antaŭ aŭ post la kongreso: Vidu la paĝojn pri Alven-Informoj, Proksimaj Urboj kaj Ekskurso por sugestoj pri ekskursado en Seatlo, Vankuvero, kaj Viktorio. |
La lokaj Esperanto-grupoj de Seatlo kaj Sidney kunordigas la 52an ELNA-Kongreson en Sidney, Brita Kolumbio, 25km (15 mejlojn) norde de Viktorio en Vankuvera Insulo.
La kongreso
okazos en la belega Mary
Winspear Centre, nova konferencejo/kulturdomo en la urbcentro de Sidney.
La kongresejo havas multajn ĉambrojn diverse grandajn, de etaj kunsidejoj ĝis
la 8100-kvadrata-futa Familia Halo. La Teatro Charlie White estas
prosceni-stila teatro kun 310 komfortaj ŝtupare aranĝitaj seĝoj en pluŝa
veluro. Ĝi estas bone alirebla por homoj kun malkapabloj.
Transportado al Sidney
Kongresanoj alvenantaj ĉe la Viktoria flughaveno povas preni taksion por la dek-minuta veturo al Sidney.
Veturante per aŭto el Viktorio, iru 25 minutojn norden laŭ Pat Bay Highway (ŝoseo n-ro 17) ĝis la strato Beacon Avenue en Sidney, kaj turnu vin dekstren ĉe la trafiklumoj.
Alveninte en Viktorion perpiede (ekzemple kiel piedpasaĝero en pramo aŭ hidroplano), vi povas preni aŭtobuson "70 Pat Bay" ĝis Sidney.
Alveninte piedpasaĝere per la pramŝipo el Anacortes, oni povas aŭ marŝi (proksimume unu kilometron aŭ duon-mejlon) al la kongresa hotelo, aŭ informi Arlyn antaŭe por aranĝi por veturado.
Se vi alportas aŭton per la pramŝipo el Anacortes, iru norden laŭ Fifth Street, kaj turnu vin maldekstren al Beacon Avenue. Post du stratoj vi trovos la kongresejon (Mary Winspear Center) maldekstre kaj la hotelon dekstre. Jen mapo pri Sidney.
Se vi alportas aŭton per la pramŝipo el Vankuvero, veturu kvin minutojn suden laŭ Pat Bay Highway (ŝoseo n-ro 17) ĝis Beacon Avenue, Sidney, kaj turnu vin maldekstren ĉe la trafiklumoj.
Parki la Aŭton
Plej facile estas lasi la aŭton ĉe la hotelo kaj piediri ĉien; ĉio en la centro de Sidney estas en dek-strata marŝdistanco. Kaj la kongresejo havas abundan spacon por parki.