La Programo
La programo verŝajne ŝanĝiĝos de tempo al tempo, eĉ ĝis la komenco de la kunveno. Do, ne fidu pri specifa horo por iu programero.
Se vi sendis proponon al ELNA, KEA, aŭ alie, kaj vi ne vidas ĝin ĉi tie, eble ĝi perdiĝis; do bonvolu kontakti Arlyn ĉe arlynkerr@earthlink.net, por esti certa ke via programero estos inkluzivita.
| Ĵaŭdon, la 15a de julio: Se vi venos sufiĉe frue, vizitu la Sidney Somera Bazaro ĵaŭdon vespere. De 5:30 ĝis 9:30 ptm, la ĉefa strato estos fermita al trafiko, dum vendistoj kaj metiistoj vendas manĝaĵon, manfaritaĵojn, ktp. |
| Vendredon, 16a de julio |
Ĉambro 2 |
|||
| 8:00 - 5:00 | Kunsido de ELNA estraro. Ĉiu membro de ELNA
rajtas ĉeesti kaj observi la decidojn de sia estraro dum tiu ĉi
tuttaga kunveno. KEA komitata kunsido 4:00 to 7:00 ptm |
|||
| 4:00 - 9:00 | Akceptado de partoprenantoj | |||
| 7:00 - 10:00 | Interkonatiĝa Vespero. Konatiĝu kun malnovaj kaj novaj amikoj per amuzaj ludoj kaj amikaj konversacioj. | |||
| Sabaton, 17a de julio |
Ĉambro 2 | Ĉambro 3 | ||
| 9:00 - 9:50 | Solena malfermo – Geoffrey Greatrex, Alexander Shlafer, kaj Wally du Temple |
nenio |
||
| 10:00 - 10:50 | Ĉinuka piĝino: la pra-Esperanto de nia regiono – Haruo Ros' | Kunkantu en Esperanto – Arlyn Kerr; Se vi havas ŝatatan KD-on aŭ kasedon, alportu ĝin kaj kelkajn skribitajn kopiojn de la liriko de unu kanto el ĝi. | ||
| 11:00 - 11:30 |
Grupa Foto |
|||
| 11:30 - 1:00 |
Lunĉo laŭplaĉe, vendo de Esperantaj libroj kaj gazetoj de la kolekto de la Culbertoj, interŝanĝo de poŝtmarkoj (Larry Bennett), eble montrado de libroj mendeblaj ĉe ELNA/KEA |
|||
| 1:00 - 1:50 | Oficiala kunsido de ELNA membraro | Oficiala kunsido de KEA membraro | ||
| 2:00 - 2:50 | Romiaj kasteloj kaj fortikaĵoj de la orienta landlimo (kun diapozitivoj) – Geoffrey Greatrex |
|
||
| 3:00 - 3:50 | Kiel organizi kunvenon – Jim Henry kaj pasintaj kunven-organizantoj | Kiel instrui Esperanton pere de Pasporto al la Tuta Mondo – Lusi Harmon, uzanta la novan DVD version | ||
| 4:00 - 4:50 | Informo pri la dimanĉa ekskurso al la Eterna Egipta montrado ĉe la Royal BC Museum, Butĉarta Ĝardeno, Papilia Mondo, ktp – Olga du Temple | |||
| 5:00 - 5:30 |
nenio |
Akcepto por UEA delegitaro – Bill Harmon kaj Olga du Temple | ||
| 6:00 - 10:00 | Bankedo ĉe Theo's Place, greka restoracio (via kongresa kotizo inkluzivas la koston), kunkanto kun Ralph Gonyea, talenta montraĵo, kaj libra aŭkcio (de la Culbert kolekto); la restoracio havas scenejon – bonvolu kontribui al la montraĵo per skeĉo, amuza monologo, muziko, ĵonglada prezentado, karatea montraĵo, ktp | |||
| Dimanĉon, 18a de julio |
Ĉambro 2 | Ĉambro 3 | ||
|
||||
| 8:00 - 8:45 | nenio | Kristana diservo – Haruo Ros' | ||
| 8:45 - 9:20 | nenio | Homaranisma (di)servo – Haruo Ros' | ||
| 9:30 - 10:20 | Kiel solvi logikajn enigmojn – Jim Droege | Montrado de partoj de la infana instruprogramo Mazi en Gondolando; bona por komencantoj, scivolemuloj, kaj tiuj kiuj helpas infanojn lerni Esperanton | ||
| 10:30 - 11:20 | Mallongaj paroladoj (3-5 minutoj) – Arlyn Kerr. Komencantoj parolos unue, poste progresantoj, ktp. Jen ŝanco gajni sperton pri parolado en subtena medio. La temo povas rilati al via laboro, via ŝatokupo, via dorlotbesto, ŝatata libro, interesa sperto aŭ vojaĝo, ktp. Alportu bildojn, diapozitivojn, aŭ aliajn aĵojn kiuj helpos vin. | KEA komitato | ||
| 11:30 - 1:00 | Lunĉo laŭplaĉe, vendo de Esperantaj libroj kaj gazetoj de la kolekto de la Culbertoj, eble montrado de libroj mendeblaj ĉe ELNA/KEA | |||
| 1:00 - 1:50 | Oficiala kunsido de ELNA membraro | KEA forumo por legantoj de Lumo – Geoffrey Greatrex | ||
| 2:00 - 2:50 | Kiel (memstare) lerni lingvon – Jim Droege | Esperanto-ekzamenoj (3 niveloj) por
tiuj kiuj registris antaŭ la kunveno – Doroteo Holland
2:00 to 4:00 |
Piedmarŝaj ekskursoj al proksimaj Balena Muzeo, Mara Ekologia Stacio, Minerala Mondo, Sidney Spit (per pramo) | |
| 3:00 - 3:50 | Poeziaj prezentaĵoj gvidataj de Jim Henry. Se vi havas ŝatatan poemon, prezentu ĝin parkere aŭ portu kopion por laŭtlegi. | |||
| 4:00 - 4:50 | Lingva Forumo – Alex Shlafer | |||
| 7:00 - 9:00 |
Naĝa festo ĉe Hotelo Travelodge |
|||
| Lundon, 19a de julio |
Ĉambro 2A | Ĉambro 2B | ||
| 9:00 - 9:50 | Edukado de denaskuloj, dialogo gvidata de Arlyn Kerr. Se vi havas sperton kiel denaskulo aŭ plenaĝulo, bonvolu kontribui al la forumo kaj alporti utilajn materialojn (librojn, muzikon, ktp) | AAIE kunsido – Phil Dorcas | ||
| 10:00 - 10:50 | Internaciaj fondaĵoj de la Esperanto-movado – Wally du Temple | ISAB kunsido – Gary Grady | ||
| 11:00 - 11:10 | Invito al ELNA kongreso 2005 – Russ Williams (Austin) | |||
| 11:10 - 11:45 | Solena fermo – Alexander Shlafer kaj Wally du Temple | |||
| 1:00 - 7:00 | Post-kongresa ekskurso al Butĉarta Ĝardeno, Aviadila Muzeo, kaj aliaj lokoj en Sidney (vidu Dimanĉon je 2:00) | |||
| Ekde lundo, la 20a de julio, estos 4-taga post-kongresa aŭtobusa ekskurso al aliaj partoj de vankuvera insulo, kaj la urbo de Vankuvero. Vidu la detalojn ĉe la ekskursa paĝo. |