52a Jarkongreso de ELNA
Sidney, Brita Kolumbio, Kanado
16 - 19 julio 2004
 

[English version] [Hejmpaĝo] [Pri Sidney] [Pri la Kongreso] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Aliĝilo] [Loĝado] [Proksimaj Urboj] [Alven-informoj] [Lastaj Aktualigoj]

Sidney

Sidney estas pitoreska havenfronta komunumo.  Ĝi proponas butikumadon, restoraciojn, pinakotekojn, naŭ librovendejojn, parkojn, kaj apudmarajn promenejojn enkadrigitajn per spektaklaj oceanaj kaj montaj pejzaĝoj.  Sidney estas plene alirebla kun trotuaraj deklivetoj por rulseĝoj, kaj aŭdeblaj trafiklumoj laŭ la ĉefa strato.

Troviĝas multaj atrakcioj proksime.  Unu estas la mondfamaj Ĝardenoj Butchart; tiu ĉi 55-akrea gemo festos sian centan jaron en 2004.  Ĉe Butterfly Gardens (Papiliaj Ĝardenoj) oni povas promeni inter centoj da ekzotikaj papilioj libere flugantaj.  La Aviada Muzeo de Brita Kolumbio havas interesajn flugmaŝinojn, motorojn, bildojn, modelojn kaj artfaraĵojn.  Se vi volus ekskursi por spekti balenojn aŭ provi mar-kajakadon, kontaktu al Sea Quest Adventures.  Se vi venos iomete frue, je ĵaŭdaj vesperoj la ĉefa strato de Sidney estas fermita por trafiko pro somera bazaro de manĝaĵoj kaj metiaĵoj.  Prenu la 25-minutan pasaĝeran pramon al Mara Parko "Sidney Spit", kie oni povas vagi, pikniki sur la blanksablaj plaĝoj, kaj ĝui sortimenton da sovaĝaj vivaĵoj.  Ĉe la haveno troviĝas la Balenmuzeo Sidney-a, la Stacio pri Mara Ekologio, kaj Minerala Mondo.  Kaj bela Victoria situas malpli ol duonhoron for de la centro de Sidney; vidu la paĝon pri Ekskursoj al Proksimaj Urboj.

Ekplanu do kuniĝi kun ni por la 52a ELNA-Kongreso en Sidney!

 


Pliaj informoj kaj mapoj por Sidney, Victoria, kaj Vankuvera Insulo, estas haveblaj ĉe la TTTejo VancouverIsland.com.

 


Ni dankas al VancouverIsland.com pro la foto.