Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto
TRADUKA
BELETRO
El la angla lingvo
Harry Harryson. La stratoj de Aŝkelono (1994)
Tradukis William Auld
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1,5 eŭroj
Popularega, preskaŭ “kulta” scienc-fikcia novelo La
stratoj de Aŝkelono de nia eminenta samideano Harry Harrison nun estas
legebla ankaŭ en Esperanto per la modela traduko de William Auld.
Recenzo de Valentin Melnikov
Harry
Harrison. Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996)
Tradukis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen,
Pierre Jelenc, Jorge Llambías, Kevin Schoedel, Mark Weddell
224 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 10 eŭroj
La unua el la ciklo de scienc-fikciaj romanoj pri Jimĉjo diGriz — Rustimuna
Ŝtalrato, kies aventuroj okazas en la planedoj Paradizeto kaj Spukavatem.
La divers-landa okpersona traduka teamo kunlaboris per la komputila reto.
La intrigo komenciĝas jam en la unua ĉapitro kaj tenas la atenton de
la leganto ĝis la fino. Esperanto rolas en la romano kiel “la galaksia
lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ
indiĝeno”. Post la elĉerpiĝo de la unua eldono la
tuta romano estas legebla en nia retpaĝaro.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
James
Branch Cabell. Jurgen (2001)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 10
240 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 18 eŭroj
Usona verkisto James Branch Cabell (1879–1958) publikigis pli ol kvindek
romanojn, el kiuj plimultaj estas fantaziecaj. Lia oka libro estis Jurgen
(1919), kiu pasas en imagita lando Poictesme.
La heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas
sian perditan junecon, retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura
aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas konatajn
fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero
kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo)
kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan
Koŝĉej (kiu “faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas”) kaj petas,
kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.
La unua ĉapitro
Recenzo de Paul Gubbins
Lewis Carroll.
Alico
en Mirlando (1999, 2a eld. 2004)
Tradukis Donald Broadribb
Serio Mondliteraturo. Volumo 8
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 7 eŭroj
Alico en Mirlando de Lewis Carroll (pseŭdonimo de Charles Lutwidge
Dodgson) estas libro, kiun legis milionoj da homoj en dekoj da lingvoj.
Dank' al la traduko de Donald Broadribb, ĝi estas legebla ankaŭ en Esperanto.
Sezonoj aperigis la unuan fabelon pri Alico en la populara libroserio
Mondliteraturo,
elsarkinte la erarojn de la amatora eldono (Aŭstralio, 1996). La libro
havas plenkoloran kovrilon kaj plurajn ilustraĵojn de John Tenniel interne.
Sufiĉas legi la unuan ĉapitron por senti la
forton de la fantaziemo de Carroll.
Recenzo de Andrej Peĉonkin
Lewis
Carroll. Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie (2001)
Tradukis Donald Broadribb
Serio Mondliteraturo. Volumo 11
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 9 eŭroj
La Esperanta traduko de Alico en Mirlando, eldonita en aŭgusto
1999, estis elĉerpita dum 15 monatoj. En junio 2001
Sezonoj eldonis
la duan libron de Carroll pri Alico —
Trans la Spegulo kaj kion Alico
trovis tie. En ĉi tiu libro Alico trafas en la Spegulmondon, kie oni
vivas laŭ strangaj reguloj (ankaŭ laŭ la reguloj de la ŝak-ludo) kaj
fine iĝas Reĝino.
Same kiel la unuan libron pri Alico ĝin tradukis Donald Broadribb.
La libro havas belan plenkoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova kaj ilustraĵojn
de John Tenniel interne.
La eldono de Trans la Spegulo markis etan jubileon; ĝi estas
la 75a libro, kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
La komenco de la libro
Arthur Conan Doyle.
La
Ĉashundo de la Baskerviloj (1998)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 6
176 paĝoj. Bindita. Prezo: 9 eŭroj
Kvankam Edgar Allan Poe estas la iniciatoro de la ĝenro detektiva, por
la D-ŝatantoj pli aŭtoritata estas kavaliro Arthur Conan Doyle — la
kreinto de Ŝerloko Holmso kaj doktoro Vatsono, kies realeco estas tiom
kredinda, ke ĝis nun al Bakerstrato en Londono venas el plej diversaj
mond-anguloj petoj esplori komplikajn kazojn. William Auld tradukis kaj
Sezonoj
eldonis eble la plej faman holmsaĵon — romaneton La Ĉashundo de
la Baskerviloj. Laŭ la eldonisto, kiu fraz-al-fraze komparis la anglan,
rusajn kaj Esperantan tekstojn, la traduko de Majstro Auld estas multe
pli fidela ol, ekzemple, la eldonitaj tradukoj ruslingvaj.
La tuta romano estas legebla en nia retejo.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
James
Leslie Mitchell. Spartako (1993)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 1
224 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 12 eŭroj
James Leslie Mitchell, pli bone konata sub la pseŭdonimo Lewis Grassik
Gibbon, estas rekonata kiel la plej talenta skota prozverkisto de la 20a
jarcento. Malgraŭ mallonga vivo li estis multprodukta aŭtoro. Liaj libroj
inkluzivas priskribon de la skota urba kaj vilaĝa vivo, scienc-fikcion,
arkeologion kaj historion. La romano Spartako rakontas pri la plej
vaste konata sklav-ribelo en Roma Imperio, kiun gvidis gladiatoro Spartako.
ĉapitro Neĝo en Regio
Recenzo el Monato
Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher (2002)
Tradukis Edmund Grimley Evans
Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, jaro 2002
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj
Poe estas hodiaŭ agnoskata kiel unu el la plej gravaj usonaj verkistoj.
Lia rakonto La falo de la Domo Usher estas unu el liaj plej famaj,
kaj laŭ iuj estas kandidato por la plej bona rakonto en la angla lingvo.
Plej supraĵe ĝi estas gotika hororo, kun perfekta etoso de malnova domo
kun heraldikaj trofeoj klaketantaj dum oni preterpaŝas sur la ebona planko
kaj malhelaj drapiraĵoj, kiuj susuras dum la ŝtormo, en la nokto, kiam
la vive enterigita homo eskapas el la tombo kaj venas supren por venĝi…
Ne surprize, ke oni faris el la rakonto plurajn filmojn (kiuj tamen malmulte
rilatas al la originala rakonto).
La tuta rakonto estas legebla en nia retejo.
John
Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l' Ringo (1995, 2a eld. 1997)
La unua parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 3
544 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 24 eŭroj
BBC informis, ke laŭ lastatempe enketo pri 100 plej gravaj verkoj de la
20a jarcento, la unuan lokon gajnis, per trione pli da voĉoj ol la plej
proksima konkuranto, la trivoluma verko de John Ronald Reuel Tolkien La
Mastro de l' Ringoj. La romano legeblas en Esperanto per la eminenta
traduko de William Auld. La unua volumo de la verkego, La
Kunularo de l' Ringo, estis elĉerpita jam unu jaron post la eldono,
kaj tial Sezonoj reeldonis ĝin.
John
Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj (1996)
La dua parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 4
432 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 21 eŭroj
La dua parto de La Mastro de l' Ringoj
nomiĝas La du turegoj, ĉar la enhavataj
okazaĵoj estas dominataj de Ortanko, la citadelo de magiisto Sarumano,
kaj la fortikaĵo de Minaso Morgul, kiu gardas la sekretan enirejon al
Mordoro. La libro rakontas pri la faroj kaj danĝeroj de la anoj de la
disrompita Kunularo de l' Ringo ĝis alveno de la Granda Mallumo.
John
Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reĝo (1997)
La tria (lasta) parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 5
400 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 21 eŭroj
La reveno de la Reĝo estas la tria parto
de La Mastro de l' Ringoj. Ĝi rakontas
pri la kontrastaj strategioj de Gandalfo kaj Saŭrono, pri la lasta defendo
kontraŭ la Ombro, pri la fino de la misio de la Ringoportanto, kaj pri
la reveno de la Reĝo. La lastaj paĝoj priskribas la eventojn en la Provinco
kaj la forveturon de la blanka ŝipo el la Griza Haveno.
John
Ronald Reuel Tolkien. La hobito (2000, 2a eld. 2005)
Tradukis William Auld (poemoj) kaj Christopher Gledhill
Serio Mondliteraturo. Volumo 9
224 paĝoj. Bindita. Prezo: 18 eŭroj
La projekton de Sezonoj “Tolkien en Esperanto” kronas la eldono
de La Hobito — unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo.
La mirfabelo rakontas pri la aventuroj de hobito Bilbo Baginzo, dek du
gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma
La
Mastro de l' Ringoj, tradukis la poemojn de La hobito, kaj
Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.
La kvina ĉapitro
Recenzo de Paul Gubbins
El la hispana lingvo
Wenceslao
Fernández-Flórez. La malica komizo (1993)
Tradukis Fernando de Diego
Serio Mondliteraturo. Volumo 2
168 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 7,5 eŭroj
De kiam Literatura Mondo eldonis en 1934 Tri homoj en boato
de Jerome K. Jerome en Esperanta traduko de Badash, ne aperis en nia pure
humura literaturo verko pli distra kaj pli pensige amuza ol
La Malica
Komizo de la hispana aŭtoro W. Fernández-Flórez, tradukita de Fernando
de Diego en Esperanton. Antonio Valèn diris pri ĉi traduko jenon: “Ĉiu
frazo en la libro konsistigas senpagan lecionon pri la arto traduki. Kiel
kutime, la prozo de F. de Diego estas insulte simpla, kaj riĉa je bildoj
kaj ravaj parol-turnoj, se citi laŭ vortoj de Joxemari Sarasua… Mi ne
scias, ĉu la traduko superas la originalon, sed la stilo pli elegantas
kaj la ritmo pli fluas en Esperanto ol en la hispana. Se vi ŝatas humuron,
ne senspritajn pajacaĵojn, La malica Komizo estas via nepra elekto.”
La oka ĉapitro
Recenzo de Viktor Sapoĵnikov
El la franca lingvo
Simenon, Georges. Maigret hezitas (1999)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 7
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 7 eŭroj
En 1929 per la romano “Petro la Latvo” debutis komisaro Maigret [Megre].
De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.
Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel usonaj kaj anglaj
amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata
oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto
de policaj romanoj de Emile Gaboriau.
Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj
Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia “superhomo”
aŭ karierulo. Sed li solvas misterajn kazojn dank' al la vivosperto kaj
kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret
foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran
homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj
da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla
civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.
Finfine dank' al kunlaboro de Daniel Luez kaj eldonejo “Sezonoj”,
komisaro Maigret aperis en Esperanto per eldono de la romano Maigret
hezitas.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
Georges Simenon. Amiko el la junaĝo de Maigret (2004)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 13
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj
Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj liceaj
kunlernantoj, kaj jen okazis ke en lian oficejon venis Leono Florentin,
eksa kunlernanto, kiu nun prezentas sin kiel antikvaĵiston. Florentin
venis ne por babili, sed por doni informojn pri murdo de Jozinjo Papet;
li timas ke oni akuzos lin pri la murdo, ĉar ne mankas motivoj por tia
akuzo. Sed pri la murdo eble kulpas aliaj viroj, kies amdonantino Jozinjo
estis laŭ fiksita semajnoplano. La enigma intrigo, la etoso de Parizo,
la leĝera dialoga lingvaĵo rekomendas ĉi tiun verkon de Simenon.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
Georges Simenon. Maigret kaj la maljuna damo (2002)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 12
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj
En la dua romano pri Maigret, eldonita de Sezonoj, la komisaro forlasas
Parizon kaj veturas al provinco por esplori strangan morton de juna servistino
Roza pro veneno, kiu estis probable destinita por la maljuna vidvino Valentena
Besson. En la etoso de banurba feriado, Maigret en sia kutima stilo, sukcesas
solvi la enigmon, kiu montriĝis pli komplika ol leganto eble kredas komence
de la libro.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein
El
la germana lingvo
Ernst Theodor Amadeus Hofmann. Konsilisto Krespel (2001)
Tradukis Wolfgang Kirschstein
Serio Germana literaturo. Volumo 1
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj
Johann Bernhard Crespel (tiu formo estas la historie korekta) vivis de
1747 ĝis 1813. Goethe konis lin (“stranga homo kun multe da talentoj
kaj granda erudicio”) kaj Clemens von Brentano pludonis klaĉojn de la
patrino de Goethe, kiujn E.T.A. Hoffmann transformis modele al rakonto
pri la multfacetaj kontraŭdiroj inter la vivo kaj arto. Konsilisto
Krespel (Rath Krespel en la germana) aperis en Serapiona
frataro — kolekto de pli frue aperintaj noveloj de Hoffmann.
Ĉi tiu libreto estas eldonita en la naskiĝurbo de Hoffmann je la jaro
de lia 225a naskiĝdatreveno kiel la unua volumo en la serio
Germana literaturo.
La tuta novelo estas legebla en nia retpaĝaro.
LIVER-KONDIĈOJ
Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj.
Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj
libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas
sendokostojn.
La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:
-
4–10 ekzempleroj 33%
-
11–20 ekzempleroj 40%
-
Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab.
ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
UEA-konto: avko-u