Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto
INTERLINGVISTIKO, PLANLINGVISTIKO,
ESPERANTOLOGIO
Aleksandr
Duliĉenko. En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por
ĉiuj (2006)
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
Serio Scio. Volumo 7
160 paĝoj. Bindita. Prezo: 15 eŭroj
Profesoro Aleksandr Duliĉenko (Tartua Universitato, Estonio) donis al
la libro ĉi tiun preskaŭ Drezenan titolon por emfazi, ke interlingvistiko
konservas sian kontinuecon dum sia tuta evoluo. Jam delonge ne aperis ĝisdata
libro pri la historio de internacia lingva komunikado, teoriaj problemoj
de interlingvistiko, evoluo de lingvoprojektado kaj prezento de la plej
interesaj planlingvoj. La libro estas verkita en la rusa lingvo. Ĝin tradukis
en Esperanton Aleksander Korĵenkov.
Pliaj informoj pri la libro kaj pri ĝia
aŭtoro (kaj unu ĉapitro en la formato pdf)
Kálmán Kalocsay. Sendemandaj respondoj (1992)
28 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1,5 eŭroj
Sendemandaj respondoj estas parto de la esearo de Kalocsay
Lingvo,
stilo, formo. Ĉi enhavas jenajn artikolojn: La
difina artikolo, “Iu” kaj “ia”, Kvazaŭ,
Duoblaj
konsonantoj, Konjunktivo, Iom
pri la vortsekvo, Virinaj nomoj, “Ata” kaj “ita”,
Kunmetitaj
verboformoj, Edziĝi, enamiĝi, Mirinda,
Kutimi,
De,
depost, ekde, deĉe, deper, Ci.
Sergio
Pokrovskij. Lingvaj respondoj (1999)
Serio Scio. Volumo 3
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj
Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto,
respondis al demandoj de legantoj de “Ruslanda Esperantisto”. Pluraj
personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Fine, ĉe “Ruslanda
Esperantisto” aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij “Lingvaj
Respondoj” en la serio “Scio”. Preparante la respondojn al la reeldono,
la aŭtoro reviziis la tekston.
La 80-paĝa libro enhavas 10 eseojn:
La artikolo
Medialo, refleksivo, pasivo
La transskribaj problemoj
“Ties” kaj “ĝia”
La landnoma problemo
Niaj karaj ĉapeloj
Kiel skribi mian nomon?
Sekso kaj intelekto
La aspektoj
“Da” kaj “de”
Recenzo de Alexander Shlafer

Александр Корженков. Краткая
грамматика эсперанто (1997)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
La ruslingva gramatiko de Korĵenkov enhavas klarigojn pri la ĉefaj gramatikaj
elementoj de Esperanto: alfabeto, prononco, vortospecoj, vortfarado kaj
aliaj. Tiu ĉi kompendieto estas destinita por kursanoj, kursfinintoj kaj
ĉiuj, kiuj intencas lerni Esperanton. Ĝi estas bonege uzebla en instruado
kaj ĉe prepariĝo por elementa lingvo-ekzameno.
L.-L. Zamenhof. Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
(1994)
Serio Scio. Volumo 1
56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia estis preparita
de Zamenhof por la kongreso de la Franca asocio por la akcelado de sciencoj
(Parizo, 1900). Zamenhof subskribis sian eseon per la pseŭdonimo Unuel.
Dum kelkaj jaroj, multaj esperantistoj opiniis, ke per la nomo Unuel
sin kaŝis Louis de Beaufront, kiu tralegis la tekston de Esenco kaj
estonteco en la menciita kongreso. Nur post dek jaroj L.L.Zamenhof
konfesis en la 6a Universala Kongreso (Washington, 1910), ke li mem estas
la aŭtoro de tiu ĉi eseo.
L.-L. Zamenhof. Lingvaj respondoj (1992)
56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo
donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj.
Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj,
kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam
mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan
decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi
la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon,
kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn.
Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar
oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne
malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro…
(L.L. Zamenhof. El la antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj)
La tuta teksto de la Lingvaj Respondoj estas
konsultebla en la reto.
ESPERANTO: HISTORIO, KOMUNUMO,
KULTURO, MOVADO
1a Balta Esperanto-Forumo: Memorlibreto (2002)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
12 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Kongreslibreto pri la unua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazis en Kaliningrado
somere 2002.
Auld,
William. 75 jaroj (1999)
Redaktis Aleksander Korĵenkov
56 paĝoj. Prezo: 4 eŭroj
Maloftas en nia literaturo rememoroj — eĉ Zamenhof ne postlasis rememorojn
pri siaj infaneco, amikoj, enamiĝoj ktp., dum en la granda mondo tiu ĝenro
estas tre ŝatata. Kaj la nemultaj eldonitaj rememoroj seniluziigas; ekzemple,
Hans Jakob bone priskribas sian laboron ĉe UEA, sed lia vivo privata restas
por ni kaŝita. Tial 75 jaroj de William Auld estas grava ne nur
por vidi la personecon de la plej elstara el la nuntempaj esperantistoj,
sed ankaŭ kiel ekzemplo, kiun sekvu niaj aliaj eminentuloj.
La vivo de Auld bildiĝas antaŭ ni: deveno kaj lernejaj jaroj de Bill;
liaj hobioj; flugarmea servo en la mondmilito; esperantistiĝo; vivo familia;
konatiĝo kun Meta; amikoj kaj libroj; pritakso de la nuna stato de Esperantujo.
Krom la aŭtobiografion, la libro enhavas antaŭparolon,
17 fotojn el la arkivo de Auld, poemojn kiujn li mem elektis, kaj utilan
bibliografion.
Recenzo de Andrej Peĉonkin
Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj, eldonitaj en
Ruslando kaj Sovetunio (4a eld. 2005)
Kompilis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
32 paĝoj. Vinktita. Prezo: 4,50 eŭroj
La kvara eldono de la Bibliografio enhavas bibliografian priskribon
de 594 volumoj en/pri Esperanto kaj interlingvistiko, eldonitaj en Ruslando
kaj Sovetunio, kiuj estas konservataj en la Kolektiva Esperanto-Biblioteko
(Jekaterinburg-Krasnojarsk) kaj en La Biblioteko de La Ondo (Kaliningrado).
Al seriozaj kolektantoj ni volonte sendos la Bibliografion en
la formato doc aŭ pdf.
Aleksej Birjulin. Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj
veraj kaj malveraj: Revuo de la tipoj rimarkeblaj en nia junulara movado
(1984)
Serio Movadaj kajeroj. Volumo 2
8 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
La eseo de Aleksej Birjulin estis verkita en 1982, kaj ĝi estis plurfoje
buŝe prezentita de la aŭtoro. La prezenton ĉiam sekvis arda priparolo,
eble ĉar parton de la publiko konsistigis la kritikataj “aktivuloj”.
Dum la jaroj, pasintaj post la eldono de la eseo, en nia parolkomunumo
aperis novaj fenomenoj, kelkaj pli fruaj tendencoj malgraviĝis, tamen
la eseo de Birjulin estas grava ne nur historie.
Ernest
Drezen. Historiaj studoj (1992)
167 paĝoj. Bindita. Jaketo. Prezo: 8 eŭroj
La Historiaj studoj estas eldonitaj okaze de la centjara naskiĝdatreveno
de Ernest Drezen. La volumo enhavas tri konatajn studojn de Drezen:
Analiza historio de Esperanto-movado (1931)
Zamenhof (1929)
En batalo por SEU (1932)
La editoro zorge kontrolis kaj reĝustigis la eldirojn de Zamenhof,
Privat k.a., kiujn Drezen ofte miscitis aŭ kripligis. Estas korektitaj
faktaj eraroj (datoj, nomoj, titoloj) kaj la plej krudaj eraroj, kiuj ĉiupaĝe
makulis la lepsikajn eldonojn de la Analiza historio kaj Zamenhof.
Du eseoj (1983)
Serio Movadaj kajeroj. Volumo 1
11 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Per tiu modesta multobligaĵo komenciĝis nia eldona agado. La kajereto
enhavas du materialojn:
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andrej Peĉjonkin. Uralaj renkontiĝoj
Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de la Urala Esperanto-Komitato

Eŭropo-Azio'91 (1991)
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Eŭropo-Azio'92 (1992)
18 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Eŭropo-Azio'93 (1993)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Eŭropo-Azio'97 (1997)
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
La kvar “kongreslibretoj” entenas, krom la programoj de la internaciaj
aranĝoj, ankaŭ enkondukojn pri la respektivaj ĉeftemoj, informojn pri
la akceptintaj urboj, aliajn materialojn.
Halina
Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Esperanto en Ruslando (2000)
Serio Scio. Volumo 4
40 paĝoj. Prezo: 4 eŭroj
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov plurfoje prelegis pri la historio
de Esperanto en Ruslando. Sojle de la 73a Kongreso de SAT (Moskvo, 15-23
jul 2000) la teksto de la prelegociklo (kvar prelegoj) aperis broŝurforme.
Antaŭparolo: En la imperio / La komenco / En la du ĉefurboj /
Post la fermo de la Ligo
En la lando de l' venkinta proletaro: Tumultaj jaroj / La landa
asocio fondita / SEU kaj SAT / Skismo / Spiona organizo
Post la dua mondmilito: Renaskiĝo / Inter vortoj kaj faroj / En
kaj ekster la domo de la amikeco / Glasnosto, perestrojko kaj Esperanto
En la sendependa Ruslando: Disiĝi por kuniĝi / Ne nur asocie /
Post la unuiĝo
Notoj
Biografietoj (pli ol 40 personoj)
Bibliografio
Recenzo de Ziko Marcus Sikosek
Aleksander
Korĵenkov. Historio de Esperanto (2005)
Serio Scio. Volumo 5
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj
La libro konsistas el 11 ĉapitroj:
La iniciatoro de Esperanto
La unuaj jaroj
La franca periodo
Du gravaj jaroj: 1905–1906
Ido-skismo
Serĉante organizan solvon
Antaŭ internaciaj institucioj
La neŭtrala movado inter la du mondmilitoj
For la neŭtralismon!
Post la dua mondmilito
Post la falo de la Berlina Muro
Pli pri la libro
Recenzoj de Carlo Minnaja kaj de Andreas
Künzli
Ruslanda Esperantista Jarlibreto. 1995 (1995)
Kompilis Halina Gorecka
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
Ruslanda Esperantista Jarlibreto. 1996 (1996)
Kompilis Halina Gorecka
16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
En 1995 kaj 1996 Ruslanda Esperantisto produktis du jarlibretojn,
kiujn ricevis ĉiuj membrojn de la landa asocio REU. La libretoj enhavas
multajn utilajn adresojn.
Urala bibliografio: 1986 (1988)
Kompilis Halina Gorecka
12 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
La broŝuro mencias priesperantajn materialojn en la urala gazetaro kaj
kontribuaĵojn de uralaj esperantistoj en la Esperanta gazetaro.
L.-L.
Zamenhof. Kongresaj paroladoj (1995)
Serio Scio. Volumo 2
64 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
Ĉiu kongresa parolado de Ludoviko Zamenhof havis apartan temon, kaj kelkaj
paroladoj havas ne nur historian signifon, sed estas certagrade aktualaj
ankaŭ nun, ekzemple, lia parolado en la unua Ruslanda
Esperantista Kongreso (Sankt-Peterburgo, 1910), kiun Ivo Lapenna nomis
“plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto”. En tiu
krestomatia parolado estas emfazitaj la instrua kaj eduka signifo de la
esperantistaj kongresoj.
Entute en tiu ĉi kolekto estas dek unu paroladoj.
L.-L.
Zamenhof. Mi estas homo (2006)
Kompilis, enkondukis kaj komentis Aleksander Korĵenkov
Serio Scio. Volumo 6
288 paĝoj. Bindita. Prezo: 24 eŭroj
En Mi estas homo (MEH) estas 77 Zamenhofaj verkoj (traktaĵoj, artikoloj,
paroladoj, leteroj) interesaj ideologie. Kvankam preskaŭ ĉiujn tekstojn
eldonis diverstempe Ludovikito, estas malfacile serĉi ilin inter pluraj
volumoj, kaj — bedaŭrinde sed neignoreble — ne ĉiu esperantisto povas
aĉeti la tutan serion da libroj, kiu kostas sume pli ol mil eŭrojn. Krome,
Esperantaj tradukoj de kelkaj el fruaj ruslingvaj verkoj cionismaj kaj
hilelismaj de Zamenhof enhavis erar(et)ojn, kiujn redaktoroj ne rimarkis
antaŭ la eldono de MEH. La libro aperis en la jaro de la centjariĝo de
la Interna Ideo de Esperanto en la serio Scio.
Pli pri MEH
Letero de L.-L.Zamenhof al la anoj de
BILU
LIVER-KONDIĈOJ
Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj.
Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj
libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas
sendokostojn.
La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:
-
4–10 ekzempleroj 33%
-
11–20 ekzempleroj 40%
-
Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab.
ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
UEA-konto: avko-u