ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO
Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto
La katalogo enhavas la librojn, kiujn eldonis
Sezonoj kaj Ruslanda Esperantisto krom kelkaj delonge elĉerpitaj broŝuroj.
Estas konsultebla ankaŭ la kompleta kronologia
listo. Legu ankaŭ la iom malnovan intervjuon
kun Halina Gorecka pri nia eldonado.
Se vi volas aĉeti iu(j)n libro(j)n, bonvolu konstulsti
nian prezliston, kiu enhavas nur la librojn
kiujn ni nun vendas, ĉar la katalogo entenas ankaŭ elĉerpitajn librojn.
Aktualigita 1 sep 2006
ORIGINALA BELETRO
Gafur
Gazizi. Zigzage (1986)
24 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj
La unua originala poemaro de baŝkira poeto, unu el la “kvartetanoj”.
Zigzage
estas ankaŭ la unua beletra “samizdata” volumo de Sezonoj.
La poemojn de Gazizi karakterizas fajna verstekniko kaj aparta muzikeco.
Miĥail Korotkov. Homo, kiu mortigis (1988)
87 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
16 originalaj scienc-fikciaj noveloj de siberia verkisto Miĥail Korotkov.
Kelkaj el la noveloj aperis ankaŭ itale, rumane, ruse kaj slovake. La
bona lingvosento kaj vigla konversacia stilo ebligas al Korotkov donaci
al la esperantistoj atentokaptan novelaron, kion oni povas konstati laŭ
la titola rakonto verkita en 1985.
Kvarteto
(1996)
Originalaj poemoj de kvar modernaj ruslandaj esperantistaj poetoj
Enkonduko de William Auld
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj
Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Alen Kris kaj Nikolai Lozgaĉev en la jaroj
1980aj aktive kunlaboris en la almanako Sezonoj. La antologieto
de la kvar tute malsamaj poetoj, laŭ William Auld, estas “serioza riĉigo
de nia literaturo”.
Konatiĝu kun la kvartetanoj per elektitaj poemoj
el la poemaro.
Recenzo de Valentin Melnikov
Nikolao Ķurzēns. El “Mia spektro” (1987)
30 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj
La poemaro estas la unua parto (Originalaj poemoj de N.Ķurzēns)
de la kanada eldono de Mia spektro (1985). Unu el la plej unikaj
(kaj eble la plej pesimisma) voĉoj en la Esperanta poezio. La reeldono
estas farita kun permeso de la editoro.
Liro: Poezia antologieto. 1982–2002 (2003)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 euroj
Ekde 1982 regule okazas literatura konkurso Liro,
ĉiam kun branĉo Originala poezio. Kvankam ne ĉiuj ricevitaj poemoj
estas senriproĉaj lingve kaj literature, pluraj el ili meritas diskonigon
— tion ni faras per ĉi tiu kolekto, kun poemoj de, interalie, Grigorij
Arosev, Lucija Borčić, Gafur Gazizi, Marie-France Conde Rey, Viktor Ĉaldajev,
Miĥail Giŝpling, Anja Karkiainen, Valentin Melnikov, Tomislav Mitrović,
Petro Palivoda, Aleksandr Parfentjev, Benoît Philippe, Nicolino Rossi
kaj aliaj poetoj.
Nikolai Lozgaĉev. La tago del eterno (1987)
44 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
Debuta poemaro de la multfaceta artisto. Multaj el la poemoj de Lozgaĉev
poste reaperis en Kvarteto. En la poezia kreado lin ofte gvidas
la inĝenia eksperimentado semantika, morfologia kaj metrika, apogita al
tradiciaj versformoj.
Nikolai Lozgaĉev. Sur tranĉrando de ponard' (1998)
24 paĝoj, ilustrita. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj
La volumeto Sur tranĉrando de ponard' aperis omaĝe al la elstara
ruslanda esperantisto Nikolai Lozgaĉev, kiu forpasis la 4an de aŭgusto
1998.
La volumon malfermas omaĝa poemo de Alen Kris — samkvartetano de
Nikolai. Kelkajn paĝojn okupas la aŭtobiografiaj skizoj, kiujn Nikolai
preparis en la jaro 1992 post sia prezidantiĝo en la Ruslanda Esperanto-Asocio.
La 15 originale verkitaj poemoj estas ĉerpitaj el La tago del eterno,
Kvarteto
kaj Literatura Foiro. Nikolai multe tradukis el la rusa poezio,
kaj en la nuna libro aperas liaj tradukoj el Bella Aĥmadulina, Konstantin
Baljmont, Valerij Brjusov, Iosif Brodskij, Velimir Ĥlebnikov, Miĥail
Lermontov, Aleksandr Puŝkin, Igorj Severjanin, Fjodor Tjutĉev, Aleksej
K. Tolstoj kaj Vladimir Vysockij.
Samideanoj
(2006)
Kompilis kaj antaŭparolis Aleksander Korĵenkov
Serio Legu kaj lernu. Volumo 2
80 paĝoj. Bindita. Prezo: 7,50 eŭroj
Samideanoj estas la dua volumo en la serio Legu kaj Lernu,
kiun Sezonoj eldonas por novaj esperantistoj kaj por tiuj, kiuj
ne kuraĝas eklegi grandajn romanojn.
Samideanoj enhavas pli ol
dudek humurajn kaj satirajn novelojn kaj rakontojn pri Esperanto kaj pri
esperantistoj. Ilin verkis aŭtoroj klasikaj (Vasilij Devjatnin, Raymond
Schwartz, Julio Baghy, Izrael Lejzerowicz, Jean Forge, Louis Beaucaire
k.a.) kaj nuntempaj (i.a. Spomenka Štimec, Sten Johansson, David K. Jordan,
Sabine Trenner, Jorge Camacho, Trevor Steele, Liven Dek). La libron kompilis
Aleksander Korĵenkov. La belan kovrilpaĝon kreis Serge Sire.
Pli pri Samideanoj
Recenzo de Paul Gubbins
Viktor Sapoĵnikov.
Ljusjka Benc (1992)
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj
En la volumo aperas pluraj humuraĵoj kaj satiroj de la siberia verkisto
Viktor Sapoĵnikov, aperintaj pli frue en la legenda samizdata almanako
Sezonoj.
La verkoj de la siberiano, en kiuj sukcese kunekzistas realaj faktoj, fantazioj,
literaturaj reminiscencoj kaj elementoj de pastiĉo, estis tre ŝatataj
de la legantaro en Sovetunio, sed nur malmultaj alilandanoj konas ilin.
Kelkaj frazoj de Sapoĵnikov jam delonge proverbiĝis, ekzemple: “La
verkisto eĉ komon neniam metas sen kaŝita senco”; “Pro la totala
ĝentileco ni petas, eĉ kiam ni rajtas postuli.”
Kelkaj humuraĵetoj de Sapoĵnikov.
Trevor
Steele. Diverskolore (2005)
112 paĝoj. Bindita. Prezo: 10 eŭroj
Diverskolore estas titolo de originala novelaro-esearo de Trevor
Steele. Ĝi konsistas el kvin partoj:
Koloroj de Hindio
Koloroj de aliaj landoj
Recenze/reage
Koloroj de la infanaĝo
Noveloj
Kelkaj tekstoj pli frue aperis en Esperantaj gazetoj, ankaŭ en
La Ondo de Esperanto. La libro havas plurkoloran kovrilon — tute konvene
al la titolo.
Recenzoj de Sten Johansson kaj de Valentin
Melnikov
Vladimir Varankin. Metropoliteno (1992)
264 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 7 eŭroj
Klasika romano de la sovetia verkisto, pereinta en la stalina epoko. Juna
sovetia inĝeniero Vitalij Zorin venis en Berlinon por studi konstruadon
de metropoliteno. Li partoprenas en klasbatalo de germanaj komunistoj kaj
samtempe verkas aŭtobiografian romanon pri la vivo en la komunisma Moskvo.
La eldono de Sezonoj estas provizita per detala komentario kaj analizo
de la lingvo de la romano. Zorga redaktado permesis forigi la plej krudajn
faktajn, lingvajn kaj kompostajn erarojn, kiu makulis la paĝojn de la
unua (1933) kaj dua (1977) eldonoj.
La eta fragmento el la romano sentigas la etoson
de la burokratiĝo en la “ĉefurbo de la monda proletaro”.
Vivo kaj morto de Wiederboren (1998)
Kompilis, prefaco, notoj Aleksander Korĵenkov.
Serio Legu kaj lernu. Volumo 1.
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 5 eŭroj
Originala novelaro “Vivo kaj morto de Wiederboren” estas la unua volumo
en la serio Legu kaj Lernu. Ĝi enhavas 12 humurajn kaj satirajn
novelojn, kiuj estas verkitaj originale en Esperanto. Inter la aŭtoroj
estas William Auld, Lorjak, István Nemere, Reto Rossetti, Viktor Sapoĵnikov,
Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano kaj aliaj.
Aleksander Korĵenkov, la kompilinto de la antologieto, elektis novelojn
kun malkomplika lingvaĵo por ebligi legadon al personoj kun malgranda
legosperto en Esperanto. La libron suplementas koncizaj biografietoj de
la verkintoj.
Recenzo de Viktor Kudrjavcev
L.-L. Zamenhof. Nova sento (1988)
20 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro
La antologieto enhavas ĉiujn gravajn originalajn poemojn (krom kelkaj
rimitaj mesaĝoj) kaj kelkajn poeziajn tradukojn de la iniciatoro kaj la
unua poeto de Esperanto.
Rabatoj
-
4–10 ekzempleroj 33%
-
11–20 ekzempleroj 40%
-
Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab.
ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
UEA-konto: avko-u