Marc BavantLa landnomoj en Esperanto 
kaj la diskuto ĉirkaŭ la naturo de “sufikso” -i

Eseo de Marc Bavant

Marc Bavant naskiĝis en 1957 en Pariza ĉirkaŭurbo. Franco, inĝeniero, laboras en la kampo de komunik-retoj en Parizo. Esperantisto ekde 1980, instruas Esperanton rete kaj okupiĝas pri leksikografio kadre de la projekto REVO. Membro de la Akademio de Esperanto kaj direktoro de ĝiaj sekcioj Faka lingvo kaj Kontrolo de lernolibroj.

Verkoj:
Les bases de l'espéranto (2002)
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono (2003)

La sistemo de landnomoj en Esperanto kaŭzis multajn polemikojn, precipe pro la proksimeco de tiu temo kun ideologiaj valoroj, i.a. naciismo, kiujn diversaj esperantistoj perceptas malsame, kaj ankaŭ pro la hezitoj de la unuaj aŭtoroj. Aparte simptoma de tiu problemo estas la III-a kajero de Aktoj de la Akademio 1975–1991: ĝi ŝajnas montri, ke dum tiom da jaroj la Akademio de Esperanto laboris nur pri tiu marĝena problemo, tamen ne sukcesante konvinki ĉiujn esperantistojn pri la praveco de kelkaj siaj rekomendoj. Alia fonto de disputo estas pli specife lingva kaj koncernas la fakton, ke la landnomajn formojn kun oficiala sufikso -uj oni emas pli kaj pli anstataŭigi per aliaj, prezentantaj iun derivilon -i, kies naturo restas por difini.

La du kategorioj

Se oni studas la lingvon tia, kia ĝi estas, ne eblas ne rimarki, ke en ĝia sistemo de landnomoj aperas du kategorioj: la unuan ilustras la nomo Kanado, ne derivita, de kiu deriviĝas la adjektivo kanada (rilata al la lando Kanado), kaj la substantivo kanadano (loĝanto de Kanado); la duan ilustras la nomo Rusujo, ekzistanta ankaŭ sub la formoj Rusio kaj Ruslando, ĉiuj tri evidente derivitaj de la genta radiko rus.

Por la landnomoj de la dua kategorio la responda adjektivo povas alpreni plurajn formojn: aŭ derivitan rekte de la gentonomo (rusa), aŭ de la landnomoj (rusuja, rusia, ruslanda). Same koncerne la loĝantonomojn: ruso, unuflanke, kaj rusujano, rusiano, ruslandano, aliflanke. Evidente inter la formoj derivitaj de la gentonomo kaj tiuj derivitaj de la landnomoj ekzistas senconuancoj, aluditaj i.a. de la Fundamento (FE §37: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj), sed la interpreto de tiuj nuancoj povas dependi de la koncerna lando aŭ de la parolanto, do entute de tikla ideologia kunteksto. Tial la Akademio, ekde sia decido de 1985, preferas rekomendi, ke oni ignoru tiajn nuancojn.

Subtilaĵoj

Komplikas la analizon la fakto, ke la landnomoj de la unua kategorio ne ĉiuj estas same klare unuradikaj kiel Kanado. En tiu kategorio ekzemple ne mankas vortoj, finiĝantaj per la elemento land, kiel Irlando, Islando, Nederlando, Gronlando… Tiujn unuajn oni povas sen tro da disputoj konsideri ne kunmetitaj, kvankam iuj aŭtoroj ne hezitas uzi la formon Nederio, lando supozeble loĝata de “nederoj” kaj de nenederaj nederianoj, kiun nuancon iuj povas trovi mirinde utila… sed sen kiu tamen bone vivas Kanado kaj plimulto el la terglobaj landoj! Aliaj nomoj finiĝantaj per land havas malpli klaran karakteron. Ekzemple Togolando povus esti kunmetaĵo el Togo (nomo de vilaĝo en tiu lando), sed ĉu Togo vere estas vilaĝa nomo en Esperanto? Kontraste, Kongolando (kiun la Akademio nun preferus nomi Kongo, post kelkjara rekomendo de Kongolo) estas pli evidenta kunmetaĵo, nome de la rivernomo Kongo. Eĉ se kunmetitaj, tiuj du nomoj tamen apartenas al la unua kategorio, ĉar la flankelemento ne montras genton, sed ian geografian apartaĵon. Same la landnomoj derivitaj pere de la derivilo -i de iu negenta radiko, kiel Alĝerio, derivita de la urbo Alĝero, aŭ Niĝerio, de la rivero Niĝero, estas konsiderataj unuakategoriaj.

Ni krome menciu, ke al la unua kategorio oni alkalkulas ankaŭ la plurvortajn sintagmojn kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Demokratia Respubliko Kongo, aŭ la kunmetaĵon Nov-Zelando. Tamen pri sintagmoj, kies kerno konsistas el almenaŭ unu duakategoria nomo, kiel Sauda Arabujo, Bosnujo kaj Hercegovino, aŭ iu fikcia Umujo kaj Zozujo (afable sugestita de kol. Wennergren), eblas dubi, al kiu kategorio oni ilin alkalkulu. Efektive, ĉu troviĝas gentonomo por nomi iliajn loĝantojn? Ja la termino saud-arabo ŝajnas ebla por la unua, sed ĉu akceptebla de la koncernatoj? Kaj se bosno taŭgas por la dua, kiel sugestas la uzado, oni sin demandas, kial la lando ne nomiĝas nur Bosnujo. La afero de Umujo kaj Zozujo cetere memorigas pri la iamaj Ĉeĥoslovakujo kaj Jugoslavujo, loĝataj respektive de ĉeĥoslovakoj kaj jugoslavoj, kiuj tamen ne konsideris sin apartenantaj al unu respektiva gento.

Alia problemo de la dua kategorio ligiĝas al la diversaj ekvivalentaj formoj. Ekz-e, kvankam Rusujo, Rusio kaj Ruslando estas ĉiuj tri en vasta uzo, oni malpli facile trovos spurojn de Itallando. Tion oni prave klarigas per nacilingva influo, sed kiam tiu influo praktike malpermesas uzi unu el la potencialaj formoj, kiel estas por la nur teorie ekzistanta Tajio/Tajujo, oni rajtas demandi sin, ĉu oni klasis la nomon en la ĝustan kategorion, ĉu vere la koncerna gentonomo estas sufiĉe atestita.

Nebula terminologio

En la supra teksto ni senĝene diris, ke la vortoj Rusio kaj Alĝerio estas derivitaj. Ĉu tial eblas aserti, ke la derivilo -i estas sufikso? Sendube jes, sed tion farante ni metas nian diskurson en la kadron de difinita terminologia kadro. Necesus ne lasi tiun kadron implicita, kaj krome demandi sin, ĉu ĝi taŭgas por la publiko de nia teksto kaj por la priparolata en ĝi lingvo. Ĉu ni alparolas neesperantistajn lingvistojn per konfidenca artikoleto pri ekzotika por ili lingvo, ĉu la vastan legantaron de la Ondo per popolkleriga eseeto, aŭ ĉu la tutan Esperantan popolon per oficiala decido de la Akademio? Tiun demandon oni ne rajtas neglekti.

Cetere, ĉu la terminoj prefikso, sufikso, afikso havas internacie agnoskitan difinon inter la lingvistoj? Ĉu la termino morfemo, kiun oni povas uzi por difini afikso, estas absolute preciza? Ĉu la disdivido de vorto en morfemojn estas farebla nur unumaniere? Ĉu la nuanco inter afikso, radiko kaj finaĵo estas por ĉiuj la sama? Ŝajnas, ke al tiuj demandoj ne eblas respondi jese. Ni ne provos solvi la aferon ĉi tie, sed petas la leganton memori pri tiu terminologia nebuleco kaj pri la kunteksta graveco.

Provoj por oficialigo de -i

Sufiĉe frue disvastiĝis en Esperanto la emo uzi derivilon -i anstataŭ -uj, kaj eĉ uzi ĝin por ĉiuj landnomoj, kiel universalan karakterizilon (ekz-e *Nepalio, *Kanadio). La motivoj por tio estis kaj ideologiaj (forigo de la naciisma postgusto de la degentaj nomoj), kaj lingvaj (prefero por naturalismaj formoj). La demando estis submetita al la Akademio jam en 1922, sed ĉi tiu malkonsilis uzi la novan sufikson. En 1974, sub prezidanteco de A. Albault, ĝi tamen nuligis sian malkonsilon, konstatinte, ke “ la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de [la Fundamenta metodo de arĥaismoj] ”.

Iuj iris pli malproksimen en akcepto de la nova sufikso. Sufiĉas konsulti la plej aŭtoritatan vortaron de Esperanto, nome PIV-on: jam en 1970 ĝi prezentas la nomon Italio sub la kapvorto Ital/o kiel ~io, ~ujo, do kiel evidentan, samstrukturan sinonimon de la Fundamenta derivaĵo. En la sama verko la sufikso -i aperas kapvorte kun jena difino:

Internacia sufikso uzata: 1 por formi landnomojn a) el la nomo de ĉefurbo aŭ rivero; b) el la nomo de loĝanta popolo; 2 por formi sciencajn nomojn a) montrantajn sciencon el la nomo de la sciencisto, b) montrantajn teknikon el la nomo de la karakteriza instrumento.
Ni notu, ke nur la signifo 1b (ekz-e en Italio) sinonimas kun tiu de -uj, kiam uzata por formi landnomon, kaj efektive la plej prudentaj nuntempaj pledantoj por oficialigo de -i limiĝas al tiu ununura signifo, agnoskante, ke la uzoj de -i kun la signifoj 1a (ekz-e en Tunizio) aŭ 2 (ekz-e en biologio kaj mikroskopio) rezultas ne el propre Esperanta deriva procedo, sed el prunto de nacilingvaj radikoj, prezentantaj iun hereditan sufikson -i pro etimologiaj kialoj, dum aliaj similsencaj vortoj povas prezenti ne-Esperantan sufikson: ekz-e land en Irlando (ne Ir/i/o) aŭ istik en lingvistiko (ne lingv/ist/i/o).

Tri “skoloj”

Oni do vidas, ke la kerno de la demando konsistas en tio, ĉu oni konsideru la i-formojn kiel Esperantajn derivaĵojn, t.e. formitajn el Esperanta radiko kaj sufikso -i (do Ital/i/o, biolog/i/o), aŭ kiel nederivitajn (do Itali/o, biologi/o), kvankam sence kaj etimologie ligitaj kun la radikoj ital kaj biolog. Tiu kriterio ebligas distingi tri “skolojn”, pompe dirante: A) tiuj, kiuj akceptas kaj Ital/i/o, kaj biolog/i/o; B) tiuj, kiuj akceptas nur Ital/i/o, eventuale kun subskolo de la akceptantoj de Tuniz/i/o; kaj C) tiuj, kiuj akceptas neniun el tiuj derivaĵoj.

La anoj de skolo A kutime ne limiĝas al akcepto de la sufikseco de -i. Ili ŝajne opinias, ke ĉiu greklatina vortfara elemento (vortfarilo) havas sian lokon en Esperanto. La postulatoj de tiu skolo klarigas, kial en PIV2002 aperas formoj kiel hemo/glob/in/obi/jekci/o, kaj kial, pro ili, devas ekzisti la uzataj de neniu kapvortoj hemo/o, signifanta ruĝan sangoĉelon, kaj jekci/o, signifanta bildigon. Ekstremistoj de tiu skolo konsideras kiel afiksojn eĉ in-, ob-, kon- (ekz-e en kon/klud/o), epi- (ekz-e en epi/ derm/o), -enc (ekz-e en konfer/enc/o) ktp.

La anoj de skolo B agnoskas, ke preskaŭ ĉiuj formoj akceptataj de A-skolanoj estas fremddevenaj, kaj ke ilia ŝajna kunmetiteco devenas de etimologio. Ili tamen konstatas, ke, en sia landnoma uzo, sufikso -i kondutas produktive ene de Esperanto, kiel pruvas vortoj Ĉin/i/oBrit/i/o, havantaj neniun bazon ekster Esperanto.

La anoj de skolo C, al kiu ni apartenas, rekonas la pravecon de la argumentoj de B-skolanoj, sed plu rifuzas konsideri -i kiel sufikson, ĉar ili baziĝas sur la historio de la lingvo kaj sur specifeco de Esperantaj morfemoj akcepti memstaran uzon, se nur ili havas leksikan signifon.

Kial -i ne estas sufikso

Bone konata estas tiu citaĵo el la Unua Libro:
Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke […] la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj ktp. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj […] mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj tiel, ke […] la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto.
Notinte, ke la Zamenhofa termino vorto plene respondas al nia hodiaŭa morfemo, oni klare komprenas el la citaĵo, ke uzante terminojn finaĵo, prefikso, sufiksoradiko rilate al Esperanto, oni fakte ŝminkas la realon de izola lingvo per eŭropaj nocioj. Ni tamen ne estu tro naivaj kaj rekonu, ke tiu prezento de Esperanto kiel kodlingvo, kvankam ĝi parte respondas al la realo, tamen certagrade estis propaganda truko. Sed la truko bone funkciis, enradikiĝis en la menso de la parolantoj, kaj sekve de tio disvastiĝis memstara (t.e. radika) uzado de la morfemoj, kiujn en tradiciaj gramatikoj oni nomas afiksoj aŭ afiksoidoj, kiel pruvas ano, eta, ulo, ino, gea, inda ktp. Tio ne implicas, ke la signifoj de la afikse uzataj afiksoj tute identas kun tiuj de la radike uzataj: ja Italujo ne estas ujo, same kiel ronĝulo ne estas ulo, aŭ — tute simile — la Fundamenta norda cervo ne estas cervo!

Sed, revenante al skolo A, eblas veti, ke ĝiaj fremdaj vortfariloj (ekz-e hemo, hemat, foto, olog, in, it…) neniam sendependiĝos en praktiko, aŭ se ili tion farus, severe endanĝerigus la sistemon de Esperanta vortfarado kaj ĥaosigus ties fakvortprovizojn. Eĉ se oni akceptas la ideon, ke, ĉar sendependiĝo de la afiksoj okazis laŭŝtupe, diakrone, tiel povus okazi ankaŭ kun nove enkondukitaj afiksoj, restas, ke tio neniam okazos kun -i, ĉar neniam oni povos diri “la ianoj de tiu io” anstataŭ “la loĝantoj de tiu lando”!

Ni do rifuzas, ke la Akademio nomu en nova teksto destinita al la ĝenerala Esperanto-publiko la vortfarilon -i per la ŝajne sendanĝera termino sufikso. Se oni tion farus, oni subkomprenigus, ke -i estas morfemo, kiu, kvankam ĝi enhavas leksikan signifon, tamen ne akceptas radikan uzon. Oni tiel malfermus la pordon al aliaj tiaj neregulaj “morfemoj”: baldaŭ enirus la lingvon la tuta internacia afiksaro kaj, pli grave, ankaŭ la lavango da novaj afiksoj, kiujn iu iam ial elpensis: ekz-e la sufikso -j, elpensita de R. Eichholz… por la sendependaj ŝtatoj (ekz-e Italjo), aŭ la sufikso -jer, destinita anstataŭi -uj en ties arba signifo (bananjero).

Multe pli prudente estus

(1) nomi afiksoj nur la oficialajn, esperante ke la filtrilo de Akademia oficialigo kapablas ŝirmi la lingvon kontraŭ la unutagaj elpensaĵoj, kaj
(2) konservi apartaj por la celoj de scienca terminologio la bazan Esperantan vortfaran sistemon, unuflanke, kaj la “internacian” sistemon, aliflanke.
Por konservi la apartecon sufiĉus precizigi, ke la dua sistemo produktas ne vortojn, sed kompleksajn, analizeblajn radikojn, laŭ la modelo de hereditaj sciencaj terminoj (bio|log|i), aŭ laŭ tute interna modelo, produktanta pure Esperantajn radikojn, kiel brit|i, ĉin|i, pe|ĉj, aŭ en alia kampo mega|om (anstataŭ la hereditan megom), foto|ĉel (el la internacia elemento foto, lumo, kaj la esperanta radiko ĉel) ktp.

Ni esperas, ke per tiu artikolo ni kontribuis al pli vasta kompreno de la delikata landnoma sistemo, pri kiu cetere la Akademio plu laboras por eldoni liston de rekomendataj formoj. Aldone ni provis konsciigi la leganton pri la neceso distingi la diversajn vortfarajn tavolojn de la lingvo por teni ties prastrukturon firma.

Notoj

1. Kontraŭuloj de tiu tendenco tamen komencas laŭtigi la voĉon, kiel montras la laste aperinta Rusoj loĝas en Rusujo, redaktita de A. Löwenstein, aŭ La landnoma sufikso -ujo en instruado de B. Wennergren, publikigita en la reta Lingva Kritiko.

2. Ekzemple, la uzo de “francoj” en la Fundamenta ekzemplo dubindigas, ĉu per ĝi Zamenhof volis aludi al la ruslanda plurnacieco: ja francoj povas laŭokaze loĝi en Rusujo, sed ne konsistigas tie nacian malplimulton, kompareblan kun tiuj de judoj, ĉuvaŝoj, tataroj k.a.

3. N. Gudskov: Epitomo de Esperantologio. http://fr.lernu.net/biblioteko/pri_esperanto/epitomo/epitomo.pdf

4. J. Werner: Terminologia kurso. http://eventoj.freeweb.hu/steb/ĝenerala_naturscienco/terminologio/terminkurs.htm

5. Ni citas el la Fundamenta Krestomatio, kun tre ampleksaj tranĉoj.

6. Estas konate, ke la sufiksoj nj kaj ĉj estas ĉiel esceptaj: ili komenciĝas per konsonanto kaj kripligas la antaŭirantan radikon. Kvankam estis provoj enkonduki radikan uzon de ili (njo-knabo, ĉjoĉjo-nomo), ni pli volonte konsiderus, ke ne temas pri plenrajtaj morfemoj. Ne estas problemo por ni diri, ke petr kaj peĉj estas malsamaj radikoj. Ni krome aldonu, ke la pure gramatikaj morfemoj tre malvolonte povas sendependiĝi, kvankam estas konataj provoj uzi memstare la morfemon o (kun la signifo objekto) kaj la verbajn finaĵojn (kun la signifo de esti).

7. Tiun ekzemplon ni donas speciale por refuti la strangan aserton de A. Albault en sia cirkulero pri “La vera naturo de la sufikso -i” (Aktoj III, p. 47), kvazaŭ la landnoma -uj ne estus sufiksoido, sed pseŭdosufikso, ĉar lando ne estas ujo. Cetere tio kontraŭas la instruon de PAG.

8. Ĉi tie temas pri la scienca vortfarilo foto signifanta lumon, ne pri la normala vorto fot/o.

9. Tial la artikolo reeĥas elementojn el la diskuto okazinta ĉi-okaze en la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro. La aŭtoro dankas al la sekcianoj nerekte partoprenintaj en ĉi tiu artikolo.

La Ondo de Esperanto. 2008. №3 (161)


Al la indekso pri esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo