Detlev Blanke en Vilno, UK-90 (Fotis Virginia Valuckiene)Ni konservu la sciojn!

de Detlev Blanke

Pri kiuj scioj temas en la titolo?

Dum pli ol 120 jaroj seninterrompe akumuliĝas tre specifa scio pri tre malnova utopio de la homaro: la universala lingvo. Ke tiu ĉi utopio certagrade realiĝis, estas fakto vastege nekonata kaj tro ofte neakceptata. Tamen la scio pri la faktoj materiiĝis en formo de dokumentoj, libroj kaj aliaj informportiloj. Sed ĉu en la estonteco, se bezonate, oni sufiĉe kaj detale konscios pri niaj scioj, spertoj kaj atingoj? Ĉu la materialoj estos senprobleme alireblaj?

Kiel konate, tro ofte okazas, ke post la morto de sia prizorginto valora kolekto de libroj malaperas aŭ dissemiĝas diversloken. Tamen libroj ofte troviĝas en kelkaj kolektoj kaj bibliotekoj. Multe pli minacatas valoraj arkivaĵoj, ĉar ili kutime ne troviĝas en bibliotekoj kaj malprave estas taksataj ne tiom gravaj. Ĉi-sekve mi klopodos prilumi kelkajn kriteriojn, kiuj helpu nin konsciiĝi pri problemoj ĉirkaŭ bibliotekoj kaj arkivoj. Ni diskutu necesan strategion de la Esperanto-komunumo pri tio, kiel certigi la konservadon de niaj spiritaj trezoroj kaj ilian transdonon al la postaj generacioj (Eo = Esperanto).

Bibliotekoj, arkivoj, muzeoj

Por iom orientiĝi pri la temo ni provu kelkajn difinojn:

Eo-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de privatulo, organizaĵo, institucio aŭ eĉ de ŝtato. Enhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, (foje ankaŭ pri aliaj planlingvoj), ofte ankaŭ pri la internacia lingvoproblemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj (= interlingvistiko kaj esperantologio).

Eo-arkivo estas tutaĵo de kolektoj de ne-libroformaj dokumentoj, rilatantaj al interlingvistiko kaj esperantologio, ĉefe al la historio de la loka, regiona kaj/aŭ internacia Eo-komunumo kaj ĝiaj personoj. Arkivaĵoj ĉefe estas diversspecaj aktoj, oficialaj kaj privataj dokumentoj, korespondaĵoj, manuskriptoj, sliparoj, kartaroj, bibliografiaj materialoj, kopioj de artikoloj, fotoj (paperaj, diapozitivaj, ciferecaj…), mikrofilmoj, varbiloj, afiŝoj, filatelaĵoj, objektoj ligitaj al la kulturo de la Eo-lingvokomunumo kaj aliaj planlingvaĵoj. Ofte temas pri postlasaĵoj de esperantistoj k.s. Malsame al libroj granda parto de arkivaĵoj estas unikaĵoj.

Eo-muzeoj ne nur kolektas diversajn objektojn kaj materialojn (librojn kaj arkivaĵojn), sed ankaŭ prezentas ilin por publiko, konstante aŭ por difinita tempo laŭ diversaj kriterioj, planoj kaj programoj. La distingo inter tiuj tri tipoj ne ĉiam facilas. Ofte temas pri diversakcenta kombino el inter ili. La menciitajn tri tipojn ni ofte nomas “kolektoj”.

Orientiĝon pri niaj konservitaj scioj faciligas bibliografioj kaj katalogoj. Bibliografioj prezentas publicaĵojn ordigitajn laŭ temoj, verkistoj, landoj, revuoj, eldonejoj aŭ aliaj kriterioj. Katalogoj prezentas la materialon de difinitaj institucioj laŭ certa ordo kun preciza trovloko. Ekzistas kunfandiĝoj de ambaŭ tipoj.

La situacio

En la Jarlibro de UEA (2006, pĝ. 82–84) ni trovas informojn pri nur 14 bibliotekoj el 12 landoj. Marinko Ĝijvoje (Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj. Zagreb, 1980) konsideris ankaŭ gravajn privatajn kolektojn kaj menciis entute 30 bibliotekojn el 21 landoj. Árpád Máthé kadre de la 77a UK (1992, Vieno) dum la esperantologia konferenco prezentis enketaĵon pri 99 bibliotekoj en 31 landoj kun po pli ol 1000 volumoj. Martin Weichert provis doni superrigardon en la interreto, sed bedaŭrinde ne kompletigis ĝin kaj mencias nur 14 kolektojn el 12 landoj. Tre malofte aperas bonaj priskriboj de difinita biblioteko kaj ĝia historio, kiel ekz. pri la Biblioteko Hodler de UEA en Roterdamo (Marcus Sikosek en LPLP 28 [2004]: 45-73).

De kelkaj grandaj bibliotekoj ekzistas broŝuraj, libroformaj aŭ nur sliparaj katalogoj, tamen pli kaj pli ofte ankaŭ elektronikaj. Lastatempe en la reto estas storataj pli kaj pli da plenaj tekstoj de diversspecaj libroj. Mankas al ni plena superrigardo pri ĉio, kio okazas lige al nia temo en la reto. Mi siatempe (ĝis 1984) registris 40 katalogojn kaj bibliografiojn (en: Internationale Plansprachen, Berlin, 1985: 302-304).

Intertempe la kvanto verŝajne almenaŭ duobliĝis (Vidu en mia broŝuro: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo, Rotterdam: UEA, 2003: 23-25).

Distingaj kriterioj

Distingo laŭ difinitaj kriterioj aŭ karakterizaĵoj helpas starigi tipologion de kolektoj, kio faciligas ilian priskribon kaj adekvatan trakton.

Mi devas ignori bibliografiojn kaj katalogojn, kiuj meritas apartan eseon, kaj limigas min al kolektoj. Mi trovis 23 kriteriojn, kiuj estas de malsama graveco, foje ekskludas unu la alian, parte interdependas kaj interrilatas, sin influas reciproke kaj diversefike. En rektaj krampoj mi mencias influon de aliaj kriterioj:

1. Ĉefa tipo: kutima biblioteko, arkivo, muzeo (kun transiroj inter la tri tipoj).

2. Jura statuso: formo de posedo: propraĵo de privatulo, Eo-organizaĵo (kluba, regiona, tutlanda, internacia), aŭ de ŝtata biblioteko, muzeo aŭ alia institucio [memstareco, stabileco].

3. Amplekso: kvanto da materialo [jura statuso, financoj, specialiĝo, aktualeco].

4. Specialiĝo: ekz. nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ materialoj pri aliaj planlingvoj; specialiĝo pri beletro, scienc-teknika literaturo, laborista movado, revuoj k.s. [tipo].

5. Registriĝo: ekzisto de katalogo (papera aŭ elektronika) [kataloga tipo, ordigo, flegateco, prizorgateco].

6. Kataloga tipo: presita aŭ surdisk(ed)a katalogo, elektronika aliro en la reto [registriĝo, ordigo].

7. Ordigo: formo de ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko aŭ propra sistemo), alfabete aŭ enhave ordigita ktp.[registriĝo, specialiĝo, kataloga tipo].

8. Flegateco: grado de flego, ordo, kvalita stato de papero kaj bindo [prizorgateco, jura statuso, teknika ekipo, tipo de ejo, financoj].

9. Prizorgateco: regula (aŭ manko de) prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo [flegateco, financoj, jura statuso].

10. Priskribiteco: priskribo de la kolekto en studoj aŭ aliaj formoj, eventuale eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj [registriĝo, kataloga tipo, flegateco, ordo].

11. Alireblo: viziteblo, uzebleco por interesiĝantoj [jura statuso, pruntservo, teknika ekipo, tipo de ejo, geografia situo].

12. Pruntservo: eblo pruntepreni materialojn, ligiteco al la interbiblioteka (inter)nacia pruntservo [jura statuso, persona aliro, uzateco; registriĝo, kataloga tipo].

13. Aktualeco: kolekto malnova kaj fermita aŭ daŭre aktualigata [amplekso, financoj, prizorgateco, flegateco, specialiĝo].

14. Teknika ekipo: ekzisto de modernaj bretaroj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, laborloko por esplorantoj, bindiloj, mikrofotiloj ktp., sed ankaŭ humidec-stiriloj, alarmiloj, fajro-estingiloj [jura statuso, financoj, prizorgateco, flegateco].

15. Tipo de ejo: teknika konveneco, trovebleco [alireblo, jura statuso, teknika ekipo, flegateco, prizorgateco, financoj].

16. Memstareco: memstara kolekto aŭ parto de iu alia (universitata aŭ alispeca (ne)ŝtata institucio ktp.) [jura statuso, stabileco, financoj].

17. Stabileco: tipo de pozicio kaj perspektivo [jura statuso, flegateco, prizorgateco, financoj].

18. Financoj: regulaj aŭ okazaj subvencioj [jura statuso, prestiĝo, stabileco, uzateco].

19. Programfunkcio: kolekto sen aŭ kun akompanaj klerigaj programoj (seminarioj, kolokvoj, ekspozicioj, gvidadoj), kun aŭ sen eldonejo [tipo, jura statuso, prizorgateco, teknika ekipo, financoj].

20. Prestiĝo: pozicio en la (inter)nacia biblioteka pejzaĝo, grado de konateco, faka registriĝo (ekz. en pribibliotekaj manlibroj [jura statuso, amplekso, specialiĝo, stabileco, uzateco, financoj].

21. Kunlaboro: kontaktoj, kunlaboro kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj, reciproka helpo ktp. [jura statuso, tipo, prizorgateco].

22. Uzateco: prunteblo aŭ alispeca uzeblo [tipo, amplekso, specialiĝo, priskribiteco, registriĝo, prestiĝo, alireblo, teknika ekipo, tipo de ejo, pruntservo, geografia situo ktp.].

23. Geografia situo: trafika atingeblo [alireblo, uzateco].

Provo de tipologio

Aparte gravas la kriterioj pri la jura statuso kaj memstareco. Ili influas multajn aliajn kriteriojn. En la tipologio difinita kolekto povas esti klasigata diversmaniere. La leganto klopodu mem klasifiki sian aŭ iun al li/ŝi konatan kolekton. Jen provo kun kelkaj elektitaj ekzemploj:

1. Kolektoj en tutŝtataj bibliotekoj aŭ arkivoj

1.1. Relative memstara kolekto en nacia biblioteko (Planlingva kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno/ Aŭstrio)

1.2. Subkolekto en ŝtata arkivo (Biblioteko kaj arkivo de GDREA en la Ŝtata Arkivo de Germanio/Berlin)

2. Kolektoj en universitataj bibliotekoj

2.1. Relative memstara kolekto (Biblioteko de Itala Interlingvistika Centro en la Universitato IULM, Milano/Italio)

2.2. Subkolekto (Eo-kolekto en la Katolika Universitato de Lublino/Pollando)

3. Kolektoj en komunumaj aŭ urbaj bibliotekoj

3.1. Relative memstara kolekto (CDELI en la Urba Biblioteko de La Chaŭ-de-Fonds/Svisio)

3.2. Subkolekto (Biblioteko de Germana Esperanto-Instituto en la urba biblioteko de Aalen/Germanio)

4. Kolektoj en urbaj institucioj

4.1. Specifa institucio (Eo-laboristmovada arkivo en Fritz-Hüser-Instituto, urba komunumo Dortmund/Germanio)

4.2.. Urba muzeo (kolekto de Ĉeĥa Eo-Asocio en la Urba Muzeo de České Třebové/Ĉeĥio)

5. Kolektoj kiel posedaĵo de neŝtataj organizaĵoj

5.1. Internacia neŝtata organizaĵo (Biblioteko Hodler de UEA, Rotterdam/Nederlando)

5.2. Nacia neŝtata organizaĵo (Biblioteko Butler de Brita Eo-Asocio en Barlastono)

5.3. Eo-Klubo (biblioteko de Hamburga Eo-Klubo en Hamburgo/ Germanio)

6. Privataj posedaĵoj

6.1. Privata, limigite publika (Interkultura Centro Herzberg/Germanio)

6.2. Private nepublika (la sciencaj kolektoj de Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Malaucene/Francio; Detlev kaj Wera Blanke, Berlin/Germanio).

Kelkaj defioj

Por plibonigi la situacion laŭ mi i.a. necesas:

1. Registrado kaj priskribo de ĉiuj iom gravaj Eo-kolektoj, katalogoj kaj bibliografioj en nacia kaj internacia skaloj. Kompilo de baza dokumento pri la situacio, kiu estu aktualigata de tempo al tempo.

2. Aparta registrado de ĉiuj enretaj materialoj (katalogoj, bibliografioj, listoj de elprinteblaj libroj k.s.).

3. Iom-post-ioma starigo de centra elektronika katalogo, kiu registru la materialojn de kiom eble plej multaj kolektoj.

4. Surbaze de 1–3 kreo de kiom eble kompleta kaj daŭre aktualigenda elektronika bibliografio de publicaĵoj en kaj pri Esperanto (kaj pri aliaj gravaj planlingvoj). De tempo al tempo la bibliografio aperu en papera formo. Ankaŭ imageblas kunigo de 3 kaj 4.

5. Kreo de institucioj (ĉe naciaj aŭ internaciaj Eo-organizaĵoj), kiuj konsciigu materialhavajn esperantistojn, ke ili antaŭzorgu pri siaj kolektoj transdononte ilin al difinitaj institucioj.

6. Kreo de reto de informado, kunlaboro kaj reciproka helpo de la bibliotekoj kaj arkivoj, i.a. por distribuado aŭ interŝanĝado de duoblaĵoj al interesataj personoj, bibliotekoj, arkivoj kaj organizaĵoj; donaco de duoblaĵoj al nove fonditaj aŭ subten-bezonaj organizaĵoj en malriĉaj landoj ktp.

Notoj

Tre konatas tiu de Vieno: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm

Laŭkontrakte la biblioteko kaj arkivo de Detlev kaj Wera Blanke je fiksenda dato eniros la ŝtatan arkivon de Federacia Respubliko Germanio.

La Ondo de Esperanto. 2007. №6 (152)


Al la indekso pri esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo