Literatura
konkurso Liro-20081. Originala prozoEn la branĉoj 1–2 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 15a de oktobro 2008.
2. Originala poezio
3. Traduka poezio: Пётр Вяземский. Друзьям
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Валерий Брюсов. Бемоль
5. Traduka prozo (el la angla): Jack London. Aloha Oe
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2008. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2011 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.
Sukcesojn!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2008
Liro-97 | Liro-98
| Liro-99 | Liro-2000
| Liro-2001 | Liro-2002
| Liro-2003 | Liro-2004
Liro-2005 | | Liro-2006
| Liro-2007 | Indekso de
Liro