Ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la formato PDF. La PDF-versio enhavas ĉiujn tekstojn kaj ĉiujn bildojn de la originala papera eldono. Sed malkiel en la papera Ondo, en la elektronika preskaŭ ĉiuj bildoj, ne nur la kovrilpaĝoj, estas kolorplenaj.La elektronika abono por la jaro 2011 kostas 12 eŭrojn, sendepende de la loĝlando. Vi povas tuj aboni per kreditkarto (uzante PayPal). Krome la abonkotizojn akceptas niaj perantoj. Por legi la revuon elektronike, oni devas havi en sia komputilo la legoprogramon Adobe Reader aŭ similan. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe http://get.adobe.com/reader/ Ĉiu abonanto ricevos ret-poŝte siajn nomon kaj pasvorton, kiuj ne estos transdoneblaj al alia persono. Uzante ilin vi povos, en la tempo oportuna por vi, kopii al via propra komputilo la revuon. Ni strebos, ke ĝi estu preta la unuan tagon de ĉiu monato. Nun oni povas senpage legi kelkajn numerojn en la formato PDF: La Ondo de Esperanto. Januaro 2007 Ni senpage disponigas ankaŭ kelkajn librojn de Sezonoj en la formatoj PDF kaj ePUB. Vizitu nian kioskon. Agrablan legadon! |