Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Zamenhofa Semajnfino denove okazos

Kaliningrado, 5–7 dec 2003

La Ondo de Esperanto por la tria fojo invitas al Kaliningrado por la tradicia Zamenhofa Semajnfino.

5 dec 2003 (vendredo)

11h00: Akceptejo funkcias en la Kulturpalaco de Maristoj
14h30: Malfermo (en la Konsulejo de Pollando). Prezentiĝo de la partoprenantoj
15h00: Georgo Handzlik kantas
15h30: Gazetara konferenco. Internacia Fotoekspozicio. Videofilmo(j)
16h00: Bufeda regalo de la Konsulo; neformala kunestado
18h00: Fino de la oficiala programo. Enhoteliĝo, ripozo

6 dec 2003 (sabato)

10h30: Libroservo funkcias (Halina Gorecka)
11h00: La Ondo de Esperanto prezentas sin (Halina Gorecka)
11h30: Zamenhof kaj liaj Kongresaj Paroladoj (Aleksander Korĵenkov)
12h15: Seminario pri kunlaboro (Edward Kozyra, Halina Gorecka)
13h00: Koncerto de Georgo Handzlik
14h00: Tagmanĝa paŭzo
15h00: Promenado en la urbo (Nikolaj Penĉukov)
15h00: Leciono kaj ludoj por komencantoj (Varsovia Vento)
18h30: Festa vespermanĝo en U Bykov (kun anonco de la rezulto de Liro-2003)

7 dec 2003 (dimanĉo)

10h00: Promenado en la urbo, vizitado de elektebla muzeo. Forveturo

Loko. Ni renkontos la partoprenantojn en la Kulturpalaco de Maristoj (Дворец культуры моряков = ДКМ). Stratadreso: Leninskij prospekt, 83. Veninte trajne, eliru el la stacidomo al la placo; antaŭe kaj iom dekstre estas trolebusa haltejo. Prenu trolebuson 1,4,5 kaj veturu ĝis la tria haltejo ДКМ. Elbusiĝu kaj pluiru antaŭen ĉirkaŭ cent metrojn la blua kvaretaĝa kulturpalaco. Veninte buse iru al la fervoja stacio (apude) kaj prenu la menciitan trolebuson.

Kotizo. Ni ne kolektos kotizojn, sed donacoj estas bonvenaj. Tamen la festa vespermanĝo (bankedo) estas pagenda; ĝi kostos 220 rublojn.

Loĝado. En studenta domo unu nokto kostas ĉ. 200 rublojn. Bonvolu mendi la lokon antaŭ la 1a de decembro.

Vizoj. Loĝantoj de ĉiuj landoj, escepte de kelkaj ekssovetiaj, devos havi ruslandan vizon. Bonvolu ĝustatempe viziti konsulejon.

Pliajn informojn petu ĉe la organizantoj:

Letere: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Telefone: (012) 566033
Rete: sezonoj@gazinter.net

Bonvenon al Kaliningrado!

  • La unua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2001)
  • La dua Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (dec 2002)

    Al la paĝo Novaĵoj