Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Liro: VinjetoLiro-2005

La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2005 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo.

2. Originala poezio.

3. Traduka poezio el la rusa lingvo: V lesu rodilasj joloĉka de Raisa Kudaŝova. [Kiel kanto de Leonid Bekman, ĝi 100-jariĝas ĉi-jare.]

4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Krasnyj Cvetok de Vsevolod Garŝin.

5. Traduka prozo el la angla lingvo: Journalism in Tennessee de Mark Twain.

En ĉiu originala branĉo oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 15 okt 2005.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj per musoklako sur la koncernaj ligiloj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2005. La organizantoj ĝis 1 jan 2008 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de antologio de Liro.

Sukcesojn!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2005
Legu pli pri Liro | Aliaj novaĵoj | Al la ĉefa enirpaĝo