Internacia tarifo: 32 eŭroj
Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
Pollanda tarifo: 60 polaj zlotoj
Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Elektronika versio (pdf): 12 eŭroj
Kvankam ni scias, ke tiu altiĝo decidigos kelkajn legantojn malaboni, ni ne povis lasi la prezon senŝanĝa. Eĉ pli, ni devintus fari tion antaŭ unu jaro, kiam en septembro pasint-jara nin konsternis informo pri duobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Ruslando. Sed tiam ni jam estis anoncintaj la abonprezon por 2006 senŝanĝa, kaj ekde la pasint-jara oktobra Ondo ĝis nun ni devas pagadi pli multe, ol ni ricevis. La kolektitaj kotizoj sufiĉis eble nur por sep kajeroj, sed ni eldonis dum la jaro La Ondon ĉiumonate, kun nur du duoblaj revuoj.
Ĉi tiel ni klarigis la situacion al movadgravulo, kies nomon ni ne menciu. La gravulo estis mirinde bone informita (aŭ, bone preparita). Li diris: “La presado de unu ekzemplero por vi kostas €0,40 kaj la ekspedo nur €0.80, sume €1,20 por unu numero, do nur €13,20 por la jaro, ĉar 11 numerojn vi faras. Sed vi prenegas de ni po €27. Rabistoj!” Li rapidege multiplikis 27 eŭrojn je 550 abonoj kaj trovis, ke ni ŝtelas dum la jaro ĉ. 8 mil eŭrojn de li mem. Li sakris kaj foriris… Por li ĉio klaras. Sed ni vidu la ĉefajn spezojn:
Esperanto-eldonado estas nia sola profesio, kaj la revuo ne povus aperi, se ni ne pagus la loĝejprezon kaj akvon, se ni ne manĝus ĉiutage, se ni ne aĉetus vestojn, se ni ne riparus la loĝejon, se ni ne aĉetus medikamentojn, ktp. Feliĉe, neniom por feriado (ni neniam feriis en la kutima senco de ĉi tiu vorto), neniom por aŭto (ni ne havas ĝin), nek por aliaj luksaĵoj.
Ĉu enspezoj? 543 abonoj (ni ricevis ĝis nun po 23 el 27 eŭroj, ĉar la perantoj ja ricevas makleraĵon; kaj venont-jare ni ricevos po 27 el 32 eŭroj; tamen la orienteŭropa kaj ruslanda tarifoj donas neniom da profito). Kaj donacoj. Punkto.
Se vi bilancos, vi konstatos, ke ĉi tiel oni preskaŭ ne povas vivi. Sed ni vivas. Kaj ni eldonas. Ankaŭ librojn, kiuj helpas al ni eldoni la revuon. Do: ne forgesu reaboni!
HaGo, AlKo