La 10an de februaro en la Marista Kulturpalaco de Kaliningrado okazis Konferenco de Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU). La Konferenco akceptis la agadraporton kaj la financan raporton de la Komitato de KREU. Estis elektitaj novaj organoj de KREU. Halina Gorecka estis reelektita kiel la prezidanto de KREU.
La Konferenco decidis nuligi la 4an Baltan
Esperanto-Forumon, kiu devus okazi en Kaliningrado en julio 2007, ĉar
pro gravaj sanproblemoj kaj granda profesia premo la ĉefaj aktivuloj de
KREU apenaŭ povos organizi ĝin. KREU okazigos en Kaliningrado supozeble,
en aŭgusto) nur semajnfinan renkontiĝon por soleni la 100-jariĝon de
la organizita Esperanto-movado en la urbo. KREU repagos la aliĝkotizojn
al ĉiuj aliĝintoj al BEF-4.