Modesta plia ŝtupo
Dall'Olio, Anna Maria. Tabelo: Unuakta teatraĵo en 19 scenoj /
Enkond. Gianni Cascone. — Pisa: Edistudio, 2006. — 63 pĝ.
Laŭ la informoj kiujn mi disponas, Tabelo estas la unua publikigita
verko en esperanto fare de Anna Maria Dall'Olio (Italujo, 1959). Ĉi unuakta
teatraĵo en dek naŭ scenoj jam premiiĝis nacilingve, en sia itala varianto.
Per teatreco konscie simbola, absurda kaj ekzistisma, kun plenmano da roluloj
kaj sen ŝanĝo de scenejo,
Tabelo prezentas la akcepton de novdungito
fare de la kvar geoficistoj de entrepreno; ĉu tiu ĉi simbolas la socion,
la homaron aŭ ion alian, ne restis al mi klare post la legado. Jen diversaj
temoj en la verko: amo kaj sekso (per kisoj frenezaj, pasiaj); rilatoj
inter viroj kaj virinoj; soleco inter homoj; la pluraj identecoj kaj roloj
de ĉiu unuopulo.
La iom troiga, ŝablona kaj rutine tradukita Enkonduko komparas
la agejon kun ŝaktabulo. Verŝajne la titolo devus do esti ne
Tabelo
sed Tabulo. Fakte, pro tiu kaj aliaj detaletoj, la verko lasas impreson
ne de originalo sed de traduko, kun italismoj kiel anstataŭ respektive
talento,
poŝtelefono, juĝorajta kaj
taksado, kaj rebusoj kiel ŝtala
makzelo.
Temas pri unuaktaĵo ne aparte interesa aŭ elstara el la vidpunktoj
ne nur lingva kaj stila sed ankaŭ enhava. Persone mi preferus legi tradukojn
de, ekzemple, Marato/Sado de Peter Weiss, La kaprino, aŭ Kiu
estas Silvia? de Edward Albee kaj similaĵojn daŭre aktualajn kaj
pensigajn. Aŭ, en Esperantujo, teatraĵojn de Paul Gubbins. Sed ni ne
tro severu: Tabelo estas respektinda plia ŝtupo sur la modesta
ŝtuparo de la esperanta teatro.
Jorge Camacho (Hispanio/Tajvano)
La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)
Al la indekso de la recenzoj |
Al
la ĉefa enirpaĝo