Günter
GrassPost la apero de La lada tamburo Grass tuj fariĝis konata verkisto. Generale oni supozas, ke ĝi estas lia plej grava verko (tio estis ankaŭ la opinio de la nobela komitato). Ĝi estas kune kun Kato kaj muso kaj Hundaj Jaroj parto de la t.n. Danzig-Trilogio.
Post tiu trilogio Grass komencis pli aktive partopreni en politikaj debatoj, inter alie por la socialdemokrata partio. Konataj verkoj el tiu periodo estas Loke anestezita (1969) kaj El la taglibro de heliko (1972). Poste Grass revenis al pura fikcio, inter alie kun La rombfiŝo (1977) kaj La renkonto en Telgte (1979).
Grass neniam forlasis la kritikan perspektivon. En 1995 la romano Vasta kampo, kiu tre kritike traktas la t.n. reunuiĝon de Germanio, fariĝis tutsomera paskvilado ankaŭ ekster pure literaturaj medioj.
Estas longaj paŭzoj en la literatura verkado de Grass, dum kiuj li laboris kiel grafikisto.
En 1999 aperis Mia jarcento, 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia tragika finiĝanta jarcento.
Wolfgang Kirschstein
“Tie estas la minoj de Hugo Stinnes…”
“Sed la ĉarnuligo ankaŭ okazas aliloke, en la mino de Harpen, se la ĉaro ne estas tute plena aŭ nur iom da malpura karbo ene…”
“Eĉ estas punpago krome…”
“Certe, sinjoro minmajstro. Sed alia kialo por la striko de la cetere pacemaj ministoj povus esti la vermmalsano, disvastiĝinta en la tuta distrikto kaj deklarita de la minadministrejo kiel sendanĝera, je kiu kvinono de ĉiuj ministoj…”
“Se vi demandus min, pro tiuj fivermoj eĉ la minĉevaloj suferas…”
“Ne, ne, estis la polaĉoj, kiuj kunportis tiun umaĵon…”
“Sed ĉiuj strikas, ankaŭ la polaj ministoj strikas, kiuj ja — kiel vi scias, sinjoro minmajstro — kutime estas facile trankviligeblaj…”
“Per brando!..”
“Kia sensencaĵo! Ĉiuj estas drinkantaj ĉi tie…”
“La strikgvidantoj referencas al la berlina pacprotokolo de la jaro okdek naŭ, do al okhora skiplaboro…”
“Tio ekzistas nenie. Sed ĉie ili plilongigas la transportadon…”
“Ĉe ni, en Herne ni jam estas preskaŭ dek horojn sub la tero…”
“Sed se vi demandas min, estas tiu ĉarnuligo, kiu ĉie estas kreskanta…”
“Nun jam estas strikoj en pli ol sesdek ŝaktoj…”
“Krom tio denove estas nigraj listoj….”
“Kaj en Wesel la 57a infanteria regimento jam atendas pafpreta…”
“Babilado! Ĝis nun servas nur policistoj ĉie en la Distrikto…”
“Sed ĉe ni en Herne jam estas oficistoj kiel vi, kiuj estas kun brakbendo kaj batbastonoj…”
“Pinkertonuloj oni nomas ilin, ĉar tiu usonano Pinkerton elpensis tiun aĉan koncepton…”
“Kaj pro tio, ke nun estas striko ĉie, tiu Stinnesa Hugo estas fermadanta siajn minojn…”
“Kompense en Ruslando estas io kio similas al revolucio…”
“Kaj en Berlino kamarado Liebknecht…”
“Sed tuj venis militistoj kaj ekpafis…”
“Samkiel en Sukokcidenta Afriko, tie niaj buboj tuj ordigas la hotentotojn…”
“Ĉiukaze en la tuta Distrikto jam estas strikoj en pli ol ducent minejoj…”
“Oni kalkulis, ke estas okdek kvin elcentoj…”
“Ĝis nun ĉio iras trankvile, bone ordigite, sinjoro minmajstro, ĉar eĉ la gvidantoj de la sindikato…”
“Ne kiel en Ruslando, kie la revolucio pli kaj pli kreskas…”
“Kaj tiel, kamaradoj, oni malhelpis por la unua fojo strikrompantojn…”
“Stinnes malakceptas ajnan kompromison, do ni devas timi, ke…”
“Nu estas milita stato en Ruslando…”
“Sed niaj buboj simple forĉasis hererojn kaj similajn hotentotojn en la dezerton…”
“Ĉiukaze Liebknecht nomis la laboristojn en Peterburgo kaj nin en la Distrikto la herooj de la proletaro…”
“Sed la japanojn la ruso ne tiom rapide ordigas…”
“Ĉe ni en Herne ili tamen pafis…”
“Sed nur en la aeron…”
“Ĉiukaze ĉiuj forkuris…”
“De la enirpordo trans la antaŭplaco…”
“Ne, sinjoro minmajstro, ne militistoj, nur polico…”
“Sed tamen ni kuris…”
“Tuj ni forkuru mi diris al Anton…”
Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
Estis dura laboro. Malrubigi. Mi kune kun Lotinjo, kiu estas mia filino, disbatis ruinaĵojn en la Centra kvartalo de Berlino, kie ĉio estis plata. Lotinjo ĉiam estis kun infanĉareto. La bebo nomiĝis Felikso, sed li akiris tuberkulozon, pro la ĉiama brikpolvo, mi supozas. Kaj li mortis jam en la kvardek-sepa antaŭ la reveno de ŝia edzo el la kaptiteco. Apenaŭ ili konis unu la alian. Estis milita geedziĝo tiam, ĉar unue li batalis en Balkano kaj poste ĉe la orienta fronto. Tiu geedziĝo ne estis firma. Nu, ĉar interne ili estis tro fremdaj. Kaj li volis neniel helpi, eĉ ne volis porti lignaĵojn el la kvartalo Tiergarten. Volis nur kuŝi sur la lito kaj gapi truojn en la aero. Nu, mi supozas ke li spertis terurajn aferojn en Ruslando. Ĉiam li lamentis, kvazaŭ por ni virinoj la noktoj kun bombardado estus pura plezuro. Tiam lamenti ne taŭgis. Ni ekagis: en la ruinojn, el la ruinoj. Kaj foje ni malplenigis eĉ bombdetruitajn subtegmentejojn kaj kompletajn etaĝojn. Rubon en sitelon, kvin etaĝojn malsupren, ĉar ni ankoraŭ ne havis transportilojn.
Kaj mi memoras, ke foje ni traserĉis parte detruitan loĝejon. Tie estis nenio plu, nur tapeto ĉifonita. Sed Lotinjo trovis en iu angulo pluŝurseton. Ĝi estis komplete polvkovrita, antaŭ ol ŝi frappurigis ĝin. Ni ĉiuj demandis nin, kio fariĝis el la infano, kiu iam posedis tiun urseton. Neniu el nia kolono volis ĝin, ĝis Lotinjo kunportis ĝin por Felikso, ĉar tiam la etulo ankoraŭ vivis. Sed plejparte ni ŝovelis la rubon en puŝĉaretojn aŭ forfrapis la kalkaĵon de kompletaj brikoj. Unue oni jetis la rubon en bombkraterojn, poste transportis per kamionoj al la rubmonto, kiu intertempe fariĝis verda kaj de kie estas bona vido.
Ekzakte! Ankoraŭ kompletaj brikoj estis staplitaj. Lotinjo kaj mi faris popecan laboron: brikfrapado. Estis elstara kolono. Inter ni estis virinoj, kiuj certe spertis pli bonajn tagojn. Vidvinoj de oficistoj, kaj eĉ vera grafino. Mi ankoraŭ memoras: ŝi nomiĝis von Türkheim. Havis verŝajne siajn bienojn en la oriento, mi supozas. Kaj kiamaniere ni aspektis! Pantalonoj el malnova armea ŝirmtolo, puloveroj el lanrestaĵoj. Kaj ĉiuj kun kaptuko supre bone nodita, nu kontraŭ la polvo. Laŭdire estis preskaŭ kvindek miloj en Berlino. Nur rubvirinoj kaj tute neniuj viroj. Estis tro malmultaj. Kaj tiuj kiuj postrestis nur staris ĉirkaŭe aŭ laboris nigramerkate. Filaboro ne estis io por ili.
Sed mi memoras, ke foje, kiam ni ekfrontis rubŝutaĵon kaj devis elfosi fertrabon, mi kaptis ŝuon. Vere, tie viro ankoraŭ estis alkroĉita. Sed li ne plu estis rekonebla, nur ke li anis en la popola milico, ĉar estis brakbendo sur lia mantelo. Kaj tiu mantelo ankoraŭ aspektis uzebla. Pura lano, antaŭmilita varo. Hopla, mi diris al mi kaj forprenis la bonan pecon antaŭ ol la viro estis forportita. Eĉ la butonoj ĉeestis. Kaj en unu poŝo de la mantelo estis buŝharmoniko de Hohner. Mi donacis ĝin al mia bofilo por gajigi lin iomete. Sed li ne volis ludi. Kaj se li ludis, do nur malgajajn pecojn. Mi kaj Lotinjo estis tute malsimilaj. Ĉio devas avanci. Kaj tiel fariĝis iom post iom.
Prave! Mi ricevis laborlokon en la manĝejo de Urbodomo Schöneberg. Kaj Lotinjo, kiu dum la milito ja estis “fulmknabino”, lernadis en la popola altlernejo stenografion kaj maŝinskribadon. Ŝi rapide ricevis postenon kaj estas nun, post la eksedziĝo, iaspeca sekretariino. Kaj mi ankaŭ memoras, kiamaniere Reuter, kiu estis tiutempe urbestro, laŭdis nin ĉiujn. Kaj plej ofte mi partoprenas, kiam la rubvirinoj renkontiĝas denove, por kafo kaj kuko ĉe Schilling sur Tauentzien. Ĉiam estas gaje tie.
Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
“Kompreneble, ĉar CNN havas la televidrajtojn de tiu milito kaj jam nun tiujn por la venonta kaj postvenonta”.
“Sed brulantaj oleokampoj videblas”.
“Ĉar temas pri oleo, nur pri oleo”.
“Tion scias eĉ la idetoj, ĉie surstate. Tutaj lernejoj estas malplenaj kaj survoje, plej ofte sen instruistoj, en Hamburgo, Berlino, Hanovro…”
“Eĉ en Schwerin kaj Rostock. Kaj kun kandeloj, ĉar antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ĉie…”
“… dum ni ankoraŭ babilaĉas pri la sesdek-oka jam, kiel ni tiam rigorege kontraŭ la milito en Vjetnamio, kontraŭ Napalmo kaj kaj kaj…”
“… sed hodiaŭ ne kapablas levi la pugon dum ekstere la infanoj…”
“Ne kompareblas. Ni havis almenaŭ perspektivon kaj io kiel revolucio koncepto dum nur kun kandeloj…”
“Sed kompari Saddam kun Hitlero, tio eblas, ĉu? Ambaŭ sur unu denominatoro kaj tuj ĉiuj scias, kio estas bona kaj kio malbona”.
“Nu, tio estis intencita metafore, sed intertrakti, pli longe oni devintus intertrakti kaj per ekonomia bojkoto premi kiel en Sudafriko anstataŭ milite…”
“Kia milito, do? La prezento, kiun bone aranĝis CNN kun Pentagono, kaj kiun nun spertas la norma uzanto sur la palvitraĵo aspektas kiel artfajraĵo, speciale aranĝita por la sidĉambro. Tutpure, neniuj mortintoj. Vi vidas kvazaŭ sciencfikciaĵon kaj mordetas salitan kukaĵon samtempe”.
“Sed la brulantajn oleokampojn oni vidas kaj bomboj falantaj sur Israelo, tiel ke la homoj nun en la kelo kun gasmaskoj…”
“Kaj kiu dum multaj jaroj armis Saddam-on kontraŭ Irano? Ekzakte, usonanoj kaj francoj…”
“… kaj germanaj firmaoj. Jen, longa listo, kiu liveris kion: abunde da altkvalitaĵoj, rakedakcesoraĵoj, kompletaj venenkuirejoj kun receptoj…”
“… tial eĉ tiu Biermann, kiun mi ĉiam supozis pacifisto, favoras la militon. Li diras eĉ…”
“Nenion li diras, sed denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li…”
“kaj la infanojn kun la kandeloj, kiuj estas por la paco, li nomas ploraĉulinoj…”
“Ĉar tiuj idetoj estas sen socia celo, sen perspektivo, sen argumentoj, dum ni tiam…”
“… nu Nenio sango kontraŭ oleo jam diras ion…”
“Sed ne sufiĉe. Kiam ni kontraŭ la vjetnama milito…”
“…nu, Ho Ho Ho Ĉi Minh! ankaŭ ne estis frapa argumento …”
“Ĉiukaze nun estas la infanoj sur stratoj kaj placoj. Nun ankaŭ en Munkeno, Stuttgart. Pli ol kvin mil. Eĉ el infanvartejo ili partoprenas. Faras silentajn marŝojn inter kriegaj minutoj. Mi havas timon! Mi havas timon! — ili vokas. Tio neniam okazis antaŭe en Germanio, ke iu senkaŝe konfesas… Laŭ mia opinio…”
“Opinioj estas merdo! Rigardu tiujn idetojn. Sube Adidas, supre Armani. Dorlotitaj infanaĉoj, kiuj nun timas pri siaj ŝikaj vestaĵoj, dum ni en la sesdek-oka kaj poste kiam temis pri Okcidenta Trajektorio kaj eĉ pli poste kontraŭ Pershing II en Mutlangen kaj aliloke… Estis vere rigore tiam! Kaj nun alŝancelas tiuj idetoj kun kandeloj…”
“Kaj do? Ĉu ne komenciĝis tiele en Lepsiko? Mi estis tie, kiam ni ĉiulunde pace ekde la Nikolaopreĝejo. Ĉiulunde, jes ja, ĝis tiuj superuloj ektremis…”
“Ne eblas kompari kun hodiaŭ”.
“Sed Hitlero kaj Saddam. Ambaŭ sur unu poŝtmarko. Tio eblas, ĉu?”
“Ĉiukaze brulas oleokampoj…”
“Kaj en Bagdado tuta bunkro de civiluloj…”
“Ĉe CNN ja estas tute alia filmo…”
“Komprenu jam. Tio estas estonteco. Jam antaŭ la milito ili aŭkcias la televidrajtojn kontraŭ plej alta oferto…”
“Tion vi povas jam anticipe produkti, ĉar la sekva milito venos certe. Aliloke aŭ denove ĉe la Golfo.”
“En Balkano kontraŭ serboj kaj kroatoj certe ne…”
“Nur kie estas oleo…”
“Mortintoj ankaŭ tiam ne aperos…”
“Kaj timon, veran timon spertas nur la infanoj, nur…”
Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
Paĉjo tamen ne estis rekta kontraŭulo de la atombombo. Li akceptis ĝin kiel necesan malbonon, kiun endis agnoski dum la monda paco estis minacita de la sovetia povo. Sed fervore li estus kritiketanta la klopodojn de posta kanceliero ĉesigi ĉiun diskuton de civilprotektado. “Balottaktikaj fipretekstoj, — mi aŭdas lin diri, — li ne volas maltrankviligi la popolon, konsideras atomkanonojn kiel nuran evoluigon de artilerio kaj eĉ pensas, ke li estas sagaca, tiu ruzulo.”
Ĉiukaze nun nia dometo estis finkonstruita kaj baldaŭ oni nomis ĝin en la tuta najbarejo la “triknabina domo”. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis kultivenda. Ni rajtis helpi dum la plantado de la arboj. Tiam ne nur panjo, sed ankaŭ ni infanoj rimarkis, ke paĉjo klopodis en ombra parto de la ĝardeno lasi neuzita konsiderinde grandan kvarangulon. Nur kiam avinjo — severe laŭ sia kutimo — pridemandadis lin, li rivelis sian planon kaj konfesis, ke li intencas plani subteran bunkron laŭ la plej novaj konoj de la Svisa Civilprotektado, kiu estis — kiel li diris — “relative bonkosta”.
Paĉjo ekagis, nur kiam somere iuj gazetoj raportis pri la teruraj detaloj de atommanovro, kiu estis farita de ĉiuj okcidentaj povoj la 20an de junio 1955 kiel “Operacio Carte Blanche” kaj deklaris la tutan Germanion kaj ne nur nian federacian respublikon kiel scenejon de atommilito kaj kies rezulto estis laŭ tre malneta takso ĉirkaŭ du milionoj da mortintoj kaj tri milionoj kaj duono da vunditoj, kompreneble sen kalkuli la orientgermanojn.
Bedaŭrinde li rifuzis helpon por sia projekto. La malagrablaĵo kun la konstruaŭtoritato gvidis lin tien, ke li — kiel li diris — nur volis fidi “sian propran forton”. Eĉ avinjo ne povis malhelpi. Kaj kiam venis la novaĵo, kia danĝero eliris de nuboj migrantaj ĉirkaŭ la terglobo kun konsiderinda atoma ŝarĝo kaj ke ilia rompo la tiel nomata “Fall Out” povus okazi kiam ajn, kaj eĉ pli malbone, ke jam en 1952 estis tiel konstatita nubo super Heidelberg kaj ĉirkaŭaĵo, do rekte super ni, tiam ne plu eblis bridi paĉjon. Nun eĉ avinjo estis konvinkita de la — kiel ŝi diris — “fosumado” kaj ŝi financis multajn sakojn da cemento.
Sen helpo paĉjo fosis post oficofino (li estis departementestro en la kadastrejo) kvar kaj duonan metrojn profundan truon. Sen helpo li sukcesis dum unu semajnfino betoni la cirklorondan fundamenton. Kaj li finstarigis la en- kaj el-irejon kune kun la kluzĉambroj en muldbetono. Panjo, kiu normale retenis sian kuraĝigon, abunde laŭdis lin. Eble pro tio li rezignis pri helpo, kiam temis pri kovrado de la kupolo de nia — kiel li diris — “relative atomsekura familibunkro” kaj pri ĝia betonado. Ankaŭ tio ŝajne sukcesis. Li estis sub la ronda kupolo por kontroli la internon de la bunkro, kiam okazis la akcidento. La tegmento cedis. La betonmaso ŝutiĝis sur lin, kaj ajna helpo estis tro malfrua por li.
Ne, ni ne finis lian planon. Ne nur avinjo kontraŭis. Sed mi partoprenis ek tiam dum Paskaj kontraŭatommarŝoj, kion paĉjo certe ne estus aprobinta. Dum jaroj mi kontraŭis. Kaj eĉ en la matura aĝo mi estis kune kun miaj filoj kontraŭ la Pershing-misiloj en Mutlangen kaj Heilbronn. Sed tio ne multe efikis, kiel oni ja scias.
Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
Laŭ tiu profeta libreto mi kiel kapitano Siriuso sukcesis konvinki la reĝon de Norlando — celita estis nia regno — pri la aŭdacaj, sed ankoraŭ pruvendaj eblecoj, se oni per ok submarŝipoj — ni ne havis plu — barus la vojojn de provizado al Anglio por sekve efike malsatigi ĝin. La nomoj de niaj ŝipoj estis: “Alfa”, “Beta”, “Gama”, “Teta”, “Delta”, “Epsila”, “Jota” kaj “Kapa”. Tiu lasta ŝipo bedaŭrinde pereis en la Manika Markolo dum la entute sukcesa operaco. Mi estis kapitano de “Jota” kaj gvidis la tutan ŝiparon.
La unuajn sukcesojn ni havis ĉe la elfluejo de Tamizo proksime al la insulo Sheerness: en rapida sinsekvo mi surfundigis pere de torpedaj trafoj mezŝipe “Adelan”, kiu estis ŝarĝita per ŝafviando kaj tuj poste “Moldavian” de la Societo Oriental kaj sekve “Cuscon”; ambaŭ estis ŝarĝitaj per greno. Post pliaj sukcesoj antaŭ la Manika Marbordo kaj diligenta surfundigo de ŝipoj eĉ ĝis la Irlanda Maro, ĉe kiuj partoprenis nia ŝiparo aŭ are aŭ en solaj operacoj, ekkreskis la prezoj, unue en Londono kaj poste sur la cetera insulo: kvinpeca pano baldaŭ kostis unu ŝilingon kaj duonon. Per sistema blokado de ĉiuj gravaj importhavenoj ni plue kontribuis al altigo de tiuj uzuraj prezoj kaj kaŭzis malsategon en la tuta lando. La mizeranta popolo protestis perforte kontraŭ la registaro. Ili sturmis la Borson, la Plejsanktejon de la Empire. Tiu, kiu apartenis al la supera klaso aŭ kiu cetere havis la rimedojn fuĝis al Irlando, kie almenaŭ estis sufiĉe da terpomoj. Fine la orgojla Anglio devis humiligite fari packontrakton kun Norlando.
En la dua parto de la libro specialistoj de la mararmeo kaj aliaj kompetentuloj konfirmis la publikigitan admonon de la verkinto Conan Doyle. Iu eksvicadmiralo konsilis, ke oni, kiel siatempe Jozefo en Egiptujo, ekkonstruu grendeponejojn kaj protektu la enlandan agrikulturon per limimpostoj. Insiste oni postulis, ke oni adiaŭu la dogmecan insulan pensmanieron kaj fosu finfine la tunelon al Francio. Alia vicadmiralo proponis, ke ek de nun la ŝipoj veturu nur are kaj ke ili estu rearmitaj speciale por militi kontraŭ submaraj ŝipoj. Ĉiuj konsiloj estis utilaj, kion pruvis la sekvo de la vera milito. Mi povus kanti tutan epopeon pri la efikeco de akvaj bomboj.
Bedaŭrinde mia elpensinto, Sir Arthur Conan Doyle, forgesis raporti, ke mi kiel juna leŭtenanto ĉeestis la 4an de aŭgusto 1906 en Kijlo, kiam en ŝipfarejo Germania ni metis per ŝipfareja gruo la unuan martaŭgan ŝipon sur la akvo, strikte ŝirmita pro sekretemo. Ĝis tiam mi estis dua oficiro sur torpedoŝipo, sed nun mi volontulis por provi nian ankoraŭ subevoluiĝintan submaran armilon. Jam kiel ano de la ŝipanaro mi spertis por la unua fojo la mergon de “U1” ĝis 30 metroj kaj ke ĝi poste per propraj fortoj atingis la vastan maron. Mi devas tamen koncedi, ke la firmao Krupp jam antaŭe konstruis laŭ la planoj de hispana inĝeniero dektrimetran ŝipon, kiu veturis sub la akvo kun rapideco de kvin nodoj kaj duono. “Truto” eĉ tiklis la intereson de nia Imperiestro. Princo Henriko persone partoprenis dum unu subakva veturado. Bedaŭrinde la Oficejo por Mararmeaj Aferoj malfruigis la senprokrastan evoluon de la “Truto”. Krome estis problemoj kun la petrolmotoro. Kiam ekfunkciis post unujara malfruo “U1” en Eckernförde, ne plu estis baroj, kiuj ankaŭ mankis, kiam ni vendis poste al Ruslando “Truton” kaj naŭdektrimetran ŝipon jam kun tri torpedoj “Kambala”.. Je mia embaraso mi estis komisiita al la solena transdono. El Peterburgo venis speciale popoj por beni la ŝipojn de la pruo ĝis la pobo per konsekrita akvo. Post longdaŭra surtera transportado ĝi estis enakvigita en Vladivostoko, tro malfrue por utili kontraŭ Japanio.
Tamen mia revo realiĝis. Spite al sia detektiva instinkto, kiun Conan Doyle pruvis en multnombraj rakontoj, li ne povis imagi, ke multaj junaj viroj, kiel ankaŭ mi, revis pri la rapida enmergiĝo, la vaganta rigardo per periskopo, la celkonscia ruliĝo de la petrolŝipo, la komando “torpedo ek”, la multe aplaŭdataj trafoj, la kamarade intima kunestado, kaj la rubande ornamita reveno hejmen. Kaj mi, kiu ĉeestis ekde la komenco kaj dume apartenas al la literaturo, ne povis imagi, ke dekmiloj da niaj knaboj neniam plu emerĝos el siaj subakvaj revoj.
Bedaŭrinde, pro la averto de Sir Arthur, malsukcesis ankaŭ nia nova provo surgenuigi Anglion. Tiom da mortintoj. Sed kapitano Siriuso estas kondamnita pretervivi ĉiun mergiĝon.
Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein
(memore al la pereintoj de “Kursk”)
La Ondo de Esperanto. 1999. №11 (61); 2000. №8–9 (70–71); 2004. №2 (112); 2005. №3 (125); 2006. №1 (135).