T. I. E. To
TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando

Hejmo -> Pli da detaloj

La koro de T.I.E.To

TIETo, instrufako de la landa asocio UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto) estas pli ol 10-jara, sed preskaŭ ne konata. Tial ĉi necesas iomete informi pri ĝi.

Naskiĝo kaj celoj

Jam multajn jarojn Esperanto travagas Togolandon. En preskaŭ ĉiuj urboj de la lando, almenaŭ unu persono scias ion pri la lingvo. Ĝi estas lernata, sed multaj personoj restas eternaj komencantoj, ĉar ili nenion pri la utilo de la internacia lingvo scias. Aliaj personoj nun regas la lingvon, sed pretervidas ties fundamentan ideon kaj scias nenion pri la tutmonda movado. Necesas do informi ilin pri la Esperantista vivo. Tial, spertante miskomprenon inter Esperantistoj kaj notante kiel Esperanto-kluboj glite glate funkcias en Togolando, kreiĝis TIETo, por ke ĉiuj, Esperanto-amantoj, Esperantistoj, Esperanto-kluboj, ktp. enprofundiĝu en la verdan mondon. La precipaj celoj de TIETo estas:

Unuaj klopodoj

Rigardo malantaŭena montras, ke la unua Esperanto-ekzameno en Togolando okazis en 1993 por kontroli la sciojn de personoj lernantaj per la Zagreba Metodo. Internacia Kultura Servo (IKS) de Zagrebo ege kunlaboras.

De 1993 ĝis nun, okazas ĉiujare tri ekzamenoj en Togolando, kaj TIETo respondecas pri tio. Dank'al TIETo Togolando estas la unua lando Afrika, kie unuafoje okazis la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. De 1993 ĝis nun (junio 2005) pli ol 120 Esperantistoj sukcesis la ekzamenon A pri la Zagreba Metodo, 40 la elementan ekzamenon de UEA/ILEI kaj 11 la mezan.

La instituto ne nur ekzamenas, sed ankaŭx instruas. La kurso per la Zagreba Metodo disvastiĝas en Togolando. Necesis havi instruantojn, kiuj gvidu la lernantojn. TIETo organizas ĉiujare, en julio/aŭgusto, kurson por progresantoj kaj por kursgvidantoj. Laste, en decembro 2004 okazis, danke al subvenco de Fondaĵo Hans, seminario, kiu diplomigis pri kapableco instrui Esperanton al komencantoj, 11 Esperantistojn el Togolando, Ganao, Benino kaj Niĝerio. La prizorgantoj de TIETo, profesiaj instruistoj kun pli ol dudek jaroj da sperto, ĉiam serĉas rimedojn por plibonigi la laboron. Tiukadre, notinte akcepteblan funkciadon de siaj kursoj por komencantoj kaj progrsantoj/kurganvidantoj, ili pensas pri plialtigo de la niveloj de Esperantistoj en Togolando. TIETo do aliĝis al CIVITO kun la celo disponigi esperantologiajn studojn al Esperantistoj Togolandaj. Rimarkante kiel la instituto zorgas pri la afero eduka, la landa asocio konfidis la tutan fakon instruan al ĝi. Tial nun, pri ĉio instrua kaj edukada Esperante zorgas TIETo. Tiukampe menciindas, ke la instituto estis akceptita en aŭgusto 1999 ILEI-sekcio en Togolando. Apude, estas ankaŭ la informa flanko.

TIETo turnis sin al jamaj Esperantistoj. Ĝia periodajxo OVo (Ondo da Vero) estas libera tribuno por Esperantistoj, kiuj ŝatus paroli al aliaj. Per siaj kvar numeroj retaj kaj du paperaj jare OVo informas pri la movado, plulernigas Esperanton, legigas interesajn tekstojn, ridigas per siaj anekdotoj, paroligas ankaŭ bestojn kaj plantojn per siaj fabloj kaj fabeloj, ktp. Tiel TIETo helpas ankaŭ en la kultura kampo de UTE.

Kiuj iam partoprenis TEK-on (Togolandan Esperanto-kongreson), tiuj atestos pri la afero: organizado de kvizo, danckonkursoj, verkad-konkursoj, akcepto dumkongresa, ktp agrabligas la kongresojn. Neniu pretervidus la rolon de TIETo en la orgnizado de la futbal-teamo de UTE. Ĝi iniciatis ĝin.

Kunlaboraj rilatoj

TIETo tute ne povas sola atingi siajn celojn. Ĝi do etendas manojn al aliaj organizaĵoj kaj tiel ankaŭ akceptas tiujn de la aliaj.

La landa Asocio UTE en Togolando estas la unua kunlaboranto de TIETo. Tiu ĉi tra UTE dependas de UEA. SAT-Amikaro kaj UFE kunlaboras kun TIETo kaj helpas ĝin plenumi siajn taskojn. IKS (Internacia Kultura Servo, Zagrebo) helpas la instituton en la instruado per la Zagreba Metodo. Internaciaj ekzamenoj tute ne povus okazi, se TIETo ne kunlaborus kun ILEI. Necesas tamen rekoni, ke la grandaj atingoj de TIETo tute ne estos eblaj sen la kontribuo de UEA. La nuna stato de Esperanto en Togolando estas la rezulto de la agado de UEA en Afriko.

Ekde septembro 1980 tiu ĉi agado ege kreskas kun la sindediĉo de la nederlandano Hans BAKKER. Tiu ĉi senlace laboris kaj plulaboras nun kvankam emerite. Lin nun anstataŭas la Afrika Oficejo de UEA en Lome, ankaŭ kiu helpas TIETon en ties agado.

Kaj nun TIETo kunlaboras ankaŭ kun CIVITO, kiu taskas al si disponigi esperantologiajn studojn al Afrikanoj.

Konklude

La celo de TIETo estas nenio krom la disvastigo de Esperanto. Tial ĉi ĝi kunlaboras kun ĉiuj, kiuj havas similajn celojn. El deko da jaroj de funkciado ĝi povas nun precizigi ion pri siaj rilatoj kun aliaj organizaĵoj :

  1. Enkonduko de Esperanto, Kurso por komencantoj kaj progresantoj/progresintoj Ĝin komencis kaj plu faras UEA, SAT-Amikaro, ILEI, EAB, UFE, IEI, IKS, ktp. Ili plufaru tiel. Pri tio ĉi TIETo plurilatas al tiuj organizaĵoj.
  2. Pli altaj studoj Esperantaj/ Esperantologio Pri ili nun klopodas KCE. Tiu ĉi daŭrigu tiel, ĝis tio konkretiĝos kaj fariĝos regula en Afriko. TIETo plurilatas kun CIVITO pri tio.

Estas do tute klare, ke tiuj du aferoj kompletigas unu la alian. Tiel, kiu zorgas pri unu, tiu povas/devas kunlabori kun la prizorganto de la alia. La kunlaboro estas tre necesa por antaŭenigo de la Esperanto-movado en Togolando kaj cetere en Afriko. Interhelpo estas absolute grava, kaj estas petate de la respondeculoj de tiuj organizaĵoj, ke ili funde pripensu siajn helpojn kaj kunlaboru, ke la Afrikanoj, kaj aparte TIETo, vere profitu el iliaj komunaj klopodoj. TIETo do etendas manojn al ĉiuj similcelaj organizaĵoj, ke la internacia lingvo trovu pli da praktikantoj en Togolando, en Afriko kaj en la tuta mondo.

"Ni unuigu niajn fortojn por esti pli fortaj".

Kopirajto 2006 TIETo
Ĉi tiu retpaĝaro estas gastigata ĉe Esperanto.Org.
Ĉio por aŭ pri, sed ĉiam per, La Internacia Lingvo.