Esperanto . Org 

Servoj de Esperanto.Org

La servoj ŝanĝas de tempo al tempo laŭ niaj eblecoj. Jen la listo de 2005 decembro. (Ni petas vian pardonon se ni ne povus provizi ion por vi. Se vi opinias ke ni povus fari ion, bonvole sugestu ĝin.)

servo ekspliko

ligaron

Ni provas provizi ligojn rilate al Esperanto, facile troveblaj laŭ temoj.

Se vi konas ligon kiu aŭ uzas Esperanton aŭ rilatas, uzante nacia lingvo, bonvole kontaktu nin. Ni metos ligon pri tiu ĉe nia paĝaro.

Helpo por ne-esperantistoj.

Ni provas provizi ligon en la plejmulto da lingvoj de la mondo kaj al esperantaj organizoj en la plejmulto da lokoj de la mondo.

Ĉar la volontuloj ĉe Esperanto.Org ne konas ĉiujn lingvojn de la mondo, bonvole helpu nin ligi al informeroj ĉie en la mondo. Se vi konas lingvon kaj povas traduki por la komputilo, bonvole kontaktu nin. Ni metos ligon pri tiu ĉe nia paĝaro.

Ret-adresa plusendilo

Ni provizas ret-adresojn por esperantistoj. Se vi povas legi ĉi tiun kaj povas peti uzante La Internacia Lingvo, ni donos al vi adreson kiel via.nomo@Esperanto.Org kiu tuj iros al via loko ret-adreso. Bonvole kontaktu nin.

Ni gastigas ret-paĝojn

Ni havas maŝinon ĉe la reto kaj gastigas paĝojn pri kaj uzante la Internacia Lingvo.

Ekzemple, hodiaŭ ni gastigas: la gazeto La Ondo de Esperanto; MELS - Monda Esperanta Ligo por Sporto; ktp. Se vi regas ne-profit-celan organizon, bonvole kontaktu nin por la detaloj.
(Se vi dezirus komercan konton, plejmalaltkoste, bonvole kontaktu Dankon.com. <- Tiu estas senhonta reklamo por unu el la estroj de Esperanto.Org :).

Helpanto

Ĉar ni estas komputilistoj ni ofte povas helpi kun teknikaj aferoj.

Ekzemple, estas multaj grupojret-listoj kiuj nun estas sen reganto. Se vi ne havus alian por helpi vin, ni havas volontulon kiu akceptus la respondecon de estrado de via grupo. Simple donu rajton al helpanto@Esperanto.Org kaj sendu la sekurvorton. Ni tiam faros nenion... ĝis estos problemo kun la grupo. Tiam ni povos plibonigi la aferojn, eble. Bonvole kontaktu nin por diskuto.

Ret-listoj, 2a domajna nomo, ktp.

Ni ankaŭ provizas aferojn por komputilistoj. La plejparto da aferoj oni povas provizi por uzantoj jam haveblas senkoste ĉe la kutimaj lokoj... eĉ uzante la Internacia Lingvo. Ekzemple, por blog-o LiveJournal.com provizas senkoste kaj uzante la Internacia Lingvo! Tamen, se vi dezirus iun ajn rilate al ret-atingebla komputilo, bonvole kontaktu nin por diskuto de la afero.

  Esperanto.Org   |   pri   |   mapo   |   kunlabori
Kopirajto © 1994 - 2024 Esperanto.Org