Esperanto . Org 

Stato de Esperanto.Org

Retpaĝservilo: bone; FTP: bone;
Retpoŝto: bone;

UTC: 2007 apr 16 02:30, Kalifornie: 2007 apr 15 18:30

Ĉio ŝajnas en ordo denove.

Dum pli ol 5 horoj hodiaŭ nia maŝino malaperis. Sed ŝajne iu misfaris ion dum eksperimento. Ni nun esploras kio okazis por ke tiu ne okazu denove. Ni petas vian pardonon.

Daŭra ĝenado:

Ekde 2006 septembro, iu krima trud-mesaĝisto el, ŝajne, Rusio, daŭre disdonas milionojn da mesaĝoj semajne kun trompiga resend-adreso "info@esperanto.org" . Tiu signifas ke ni tage ricevas centojn da "resenditaj" mesaĝoj, ĉar oni opinias ke ni sendis la originalon. Tiu adreso nun estas apenaŭ uzebla. Kutime tiuj aĉuloj mensogas pri unu hazarde elektita adreso dum unu tago aŭ unu semajno aŭ eĉ monato kaj tiam ŝanĝas al nova viktimo. Sed ĉi tiu daŭras tre longe kaj ŝajne ne haltos baldaŭ. Bedaŭrinde niaj plendoj estas aŭ ignoritaj (ĉu lingva barilo?) aŭ tro malrapidaj. La fiaĉulo simple kreas novan konton por disdonado tuj post kiam komputilisto haltigas malnovan. Ni simple ne havas tempon (almenaŭ horo tage) por korekte zorgi. Ni esperas ke ni ne tute perdos la uzeblecon de tiu adreso. Kompreneble ni esperas ke ĉi tiu ne okazu al vi.

Por trovi staton:

Se vi ne povas atingi nin normale, bonvole avertu nin pere de mesaĝo al esperanto.org ĉe gmail.com (sed nur se vere la servilo ne funkcias). Kaj kompreneble, se la sistemo vere paneus, aŭ dum "normala" afero kiu kaŭzus interrompon de la servoj, bonvole kontrolu IoAjn.com por gravaj notoj.

Pasintaj:

Malnovaj raportoj.

  Esperanto.Org   |   pri   |   mapo   |   kunlabori
Kopirajto © 1994 - 2008 Esperanto.Org
This work is licensed under a Creative Commons Attribution-NonCommercial-ShareAlike 2.5 License.