Doroteo kaj la Sorcxisto en Oz

Volumo 4 en la Oz-serio




Bookleaf Publishing
Esperanto-fako
59B Lukin St
Beverley WA 6304
Auxstralio

I/4-96




Al Miaj Legantoj

Ne utilas; tute ne utilas. La infanoj ne permesas ke mi cxesu rakonti pri la Lando Oz. Mi scias multajn aliajn historiojn, kaj mi esperas rakonti ilin, iam; sed gxuste nun miaj amantaj tiranoj ne permesas tion. Ili krias: "Oz - Oz! Pli pri Oz, S-ro Baum!" kaj kion mi faru krom obei iliajn ordonojn?

Jen Nia Libro - de mi kaj la infanoj. Cxar ili inundis min per miloj da sugestoj pri tio, kaj mi honeste provis akcepti tiom da tiuj sugestoj kiom mi povis meti en unu rakonton.

Post la mirinda sukceso de Ozma de Oz estas evidente ke Doroteo farigxis firma parto de cxi tiuj Oz-rakontoj. La etuloj amas Doroteon, kaj kiel unu el miaj amiketoj bone diras: "Ne estas vera Oz-rakonto sen sxi." Do jen sxi denove, egale dolcxa kaj milda kaj senkulpa kiel antauxe, mi esperas, kaj la heroino de nova stranga aventuro.

Miaj malgrandaj korespondantoj ankaux multe petis "pli pri la Sorcxisto." Sxajnas ke tiu gaja maljunulo akiris por si multajn amikojn en la unua Oz-libro, ecx kvankam li senkasxe agnoskis ke li estas "frauxdisto". La infanoj auxskultis pri kiel li supreniris per balono en la cxielon kaj ili atendas ke li revenu. Do kion mi povas fari krom rakonti "kio okazis poste al la Sorcxisto"? Vi trovos lin en cxi tiuj pagxoj, la sama frauxdista Sorcxisto kiel antauxe.

Unu peton de la infanoj mi tamen ne povis plenumi en cxi tiu libro: ili petis ke mi skribu pri Toto, la malgranda nigra hundo de Doroteo, kiu havas multajn amikojn inter miaj legantoj. Sed komprenu, kiam vi komencas legi cxi tiun rakonton, ke Toto estis en Kansas sed Doroteo estis en Kalifornio, do sxi devis sperti sian aventuron sen li. En cxi tiu libro Doroteo devis kunporti sian katon anstataux sian hundon; sed en la sekva Oz-libro, se mi povos verki gxin, mi intencas multe rakonti pri la pluaj aventuroj de Toto.

Princino Ozma, kiun mi amas tiom kiom miaj legantoj, denove aperas en cxi tiu rakonto, kaj ankaux pluraj malnovaj amikoj niaj de Oz. Vi ankaux ekkonos Jacxjon la Kalesxocxevalon, La Naux Porketojn, kaj Heuxrekan la Katidon. Mi bedauxras ke la katido ne estis tiom bonkonduta kiel decus; sed eble sxi ne estis bone prizorgita. Doroteo trovis sxin, komprenu, kaj neniu scias kiuj estis sxiaj gepatroj.

Mi kredas, karuloj, ke mi estas la plej fiera rakontisto iam vivinta. Multfoje larmoj pro fiero kaj gxojo plenigis miajn okulojn dum mi legis la tenerajn, amajn, belegajn leterojn kiuj venas al mi en preskaux cxiu posxto de miaj legantetoj. Placxi vin, interesi vin, akiri vian amikecon, kaj eble vian amon, per miaj rakontoj, laux mia opinio estas tiom grave kiom farigxi Prezidento de Usono. Efektive mi multe preferas esti via rakontisto, anstataux via Prezidento, pro tio. Do vi helpis min plenumi miajn tutvivajn ambiciojn, kaj mi estas pli dankema al vi, karuloj, ol mi povas esprimi pervorte.

Mi volas respondi cxiun leteron de miaj junaj korespondantoj; sed kelkfoje estas tiom da leteroj ke iom da tempo devas pasi antaux ol vi ricevos vian respondon. Sed estu paciencaj, amikoj, cxar la respondo certe venos, kaj per via skribado al mi vi pli ol rekompencas min por la plezuriga tasko prepari cxi tiujn librojn. Krome, mi fieras agnoski ke la libroj estas parte viaj, cxar viaj sugestoj ofte gvidas min dum mi rakontas, kaj mi estas certa ke ili ne estus duone tiom bonaj sen via lerta kaj pensoplena helpo.

L. FRANK BAUM
CORONADO, 1908.



  1. La Tertremo
  2. La Vitra Urbo
  3. La Alveno de la Sorcxisto
  4. La Vegetala Regno
  5. Doroteo Plukas la Princinon
  6. La Mangabuoj Montrigxas Dangxeraj
  7. En la Nigran Abismon kaj...El-en
  8. La Valo de Vocxoj
  9. Ili Batalas la Nevideblajn Ursojn
  10. La Plektita Viro de la Piramida Monto
  11. Ili Renkontas la Lignajn Gargojlojn
  12. Mirinda Eskapo
  13. La Kavo de la Draketoj
  14. Ozma Uzas la Magian Zonon
  15. Malnovaj Amikoj Rekunestas
  16. Jacxjo la Kalesxo-Cxevalo
  17. La Naux Porketoj
  18. La Proceso Kontraux la Katido Heuxreka
  19. La Sorcxisto Denove Trompas
  20. Zeb Reiras al la Rancxo





Internet

EMail addresses: For convenience, you can ftp the entire book in one hit: English language editions on the web: