La Tertremo

TIUTAGE la trajno de San Francisko estis tre malfrua. Lauxprograme gxi alvenu cxe flankeniro Hugson je la noktomezo, sed jam estis la kvina horo kaj la griza krepusko komencis aperi en la oriento kiam la malgranda trajno malrapide rampis al la malfermita kabano kiu funkciis kiel stacidomo. Dum gxi ekhaltis la konduktoro kriis lauxtavocxe:

"Flankeniro Hugson!"

Tuj knabineto levis sin de sia segxo kaj marsxis al la pordo de la vagono, portante kanan valizon per unu mano kaj rondan birdokagxon kovritan per jxurnaloj per la alia, kaj kun sunombrelo sub brako. La konduktoro helpis sxin pasxi el la vagono kaj poste la trajnsxoforo rekomencis la motoron, tiel ke la trajno fumis kaj gxemis kaj malrapide formovigxis laux la reloj. Li tiom malfruis cxar plurfoje dum la tuta nokto la solida tero tremis sub li, kaj la sxoforo cxiumomente timis ke la reloj pliapartigxos kaj akcidento trafos liajn pasagxerojn. Do li movis la vagonojn malrapide kaj atentoplene.

La knabineto staris senmove, rigardante gxis la trajno malaperis post vojkurbigxo; post tio sxi turnis sin por vidi kie sxi estas.

La kabano cxe flankeniro Hugson estis malplena, krom ke trovigxis malnova ligna benko, kaj ne aspektis alloga. Dum sxi atente rigardis per la malforta griza lumo nenia domo estis videbla proksime al la stacio, nek videblis iu ajn persono; sed post nelonge la infano rimarkis cxevalon kaj kalesxon starantaj apud grupo de arboj ne tre for. Sxi marsxis direkte al gxi kaj trovis la cxevalon ligita al arbo kaj staranta senmove, kun la kapo pendanta preskaux gxis la tero. Gxi estis granda cxevalo, alta kaj osteca, kun longaj kruroj kaj grandaj genuoj kaj piedoj. Sxi povis facile kalkuli liajn ripojn kie ili videblis tra la hauxto de lia korpo, kaj lia kapo estis longa kaj aspektis multe tro granda, kvazaux ne intencita por lia korpo. Lia vosto estis mallonga kaj nekombita, kaj lia jungilaro estis plurloke rompita kaj rekunligita per kordoj kaj pecoj de drato. La kalesxo aspektis preskaux nova, cxar gxi havis brilajn tegmenton kaj flankkurtenojn. Irinte antaux gxin por povi internen rigardi, la knabino vidis knabon kunruligxintan sur la benko, plene endorman.

Sxi terenmetis la birdokagxon kaj pikis la knabon per sia sunombrelo. Baldaux li vekigxis, eksidigxis kaj frotis siajn okulojn forte.

"Jen!" li diris, vidante sxin. "Cxu vi estas Doroteo Gale?"

"Jes," sxi respondis, rigardante sombre liajn senordan hararon kaj palpebrumantajn grizajn okulojn. "Cxu vi venis por porti min al la Rancxo Hugson?"

"Kompreneble," li respondis. "Trajno jamis?"

"Mi ne estus cxi tie se gxi ne jam venus," sxi diris.

Li ridis responde, kaj lia rido estis gaja kaj malkasxa. Saltinte el la kalesxo li metis la valizon de Doroteo sub la benkon kaj sxian birdokagxon sur la plankon antauxan.

"Kanarioj?" li demandis.

"Ne; nur Heuxreka, mia kateto. Mi opiniis ke estas plej facile porti sxin tiel."

La knabo kapjesis.

"Heuxreka estas stranga nomo por kato," li komentis.

"Mi nomis mian kateton tiel cxar mi trovis gxin," sxi klarigis. "Onklo Henriko diras ke 'Heuxreka' signifas 'Mi trovis gxin'."

"Nu, bone; ensaltu."

Sxi grimpis en la kalesxon kaj li sekvis sxin. Poste la knabo prenis la rimenojn, skuis ilin, kaj diris "Ek!"

La cxevalo tute ne movis sin. Doroteo kredis vidi lin skueti unu pendantan orelon, sed neniel plu movigxis.

"Ek-ek!" rekriis la knabo.

La cxevalo restis senmove.

"Eble," diris Doroteo, "se vi malligos lin, li ekiros."

La knabo ridis gaje kaj elsaltis.

"Sxajne mi plu duone dormas," li diris, malligante la cxevalon. "Sed Jacxjo bone scias sian metion-cxu ne, Jacxjo?" karese frapetante la longa nazon de la besto.

Li denove eniris la kalesxon kaj prenis la rimenojn, kaj la cxevalo tuj retren movis sin de la arbo, turnis sin malrapide, kaj komencis trotadi laux la sablokovrita vojo kiu estis preskaux nevidebla en la malforta lumo.

"Mi kredis ke la trajno tute ne venos," komentis la knabo. "Mi atendis cxe tiu stacio dum kvin horoj."

"Ni spertis multajn tertremojn," diris Doroteo. "Cxu vi ne sentis la teron tremi?"

"Jes; sed tio estas kutima en Kalifornio," li respondis. "Ne multe timigas nin."

"La konduktoro diris ke li neniam spertis pli fortan."

"Cxu? Sendube okazis dum mi dormis," li diris, penseme.

"Kiel fartas Onklo Henriko?" sxi demandis, post pauxzo dum kiu la cxevalo plu trotadis per longaj, regulaj pasxoj.

"Suficxe bone. Li kaj Onklo Hugson multe gxuas la viziton."

"Cxu Sinjoro Hugson estas via onklo?" sxi demandis.

"Jes. Onklo Vilcxjo Hugson edzinigis la fratinon de la edzino de via Onklo Henriko; do versxajne ni estas prakuzoj," diris la knabo, per amuzoplena tono. "Mi laboras por Onklo Vilcxjo cxe la Rancxo, kaj li pagas al mi ses dolarojn monate, kaj logxkostojn."

"Cxu ne granda sumo?" sxi demandis, dubeme.

"Nu, granda sumo por Onklo Hugson, sed ne por mi. Mi bonege laboras. Mi laboras egalebone kiel mi dormas," li aldone diris, ridante.

"Kiel vi nomigxas?" demandis Doroteo, pensante ke al sxi placxas la maniero de la knabo kaj la gaja tono de lia vocxo.

"Ne bela nomo," li respondis, kvazaux iomete honta. "Mia plena nomo estas Zebedja; sed oni nomas min simple 'Zeb'. Vi vizitis Auxstralion, cxu ne?"

"Jes; kun Onklo Henriko," sxi respondis. "Ni atingis San Franciskon antaux unu semajno, kaj Onklo Henriko iris rekte al Rancxo Hugson por viziti dum mi restis dum kelkaj tagoj en la urbo kun kelkaj amikoj kiujn ni renkontis."

"Kiom da tagoj vi vizitos nin?" li demandis.

"Nur unu tagon. Morgaux Onklo Henriko kaj mi devos rekomenci iri al Kansas. Ni jam forestis dumlonge, vi scias, do ni fervore volas reiri hejmen."

La knabo frapis la grandan, ostecan cxevalon per sia vipo kaj aspektis pensema. Post tio li komencis diri ion al sia malgranda kompanino, sed antaux ol li povis paroli la kalesxo komencis balancigxi dangxere de flank' al flank' kaj la tero sxajnis levigxi antaux ili. La postan minuton okazis mugxo kaj akra krasxsono, kaj Doroteo vidis ke flanke de sxi la tero largxe fendigxas kaj poste rekunigxas.

"Jadi!" sxi kriis, firme tenante la feran relon de la benko. "Kio estis?"

"Tio estis giganta tertremo," respondis Zeb, kun blankigxinta vizagxo. "Gxi preskaux pereigis nin tiam, Doroteo."

La cxevalo jam ekhaltis, kaj staris firme kiel roko. Zeb skuis la rimenojn kaj urgxis lin ekiri, sed Jacxjo obstinis. La knabo svingis la vipon kaj tusxis la flankon de la besto per gxi, kaj post mallauxta protestogxemo Jacxjo komencis malrapide pasxi laux la vojo.

Nek la knabo nek la knabino denove parolis dum pluraj minutoj. Estis sento de dangxero en la aero, kaj cxiun trian aux kvaran momenton la tero skuigxis fortege. La oreloj de Jacxjo staris rektaj sur lia kapo kaj cxiu muskolo de lia granda korpo estis strecxita dum li trotis hejmen. Li nerapide pasxis, sed sur liaj flankoj sxauxmeroj komencis vidigxi kaj ofte li tremis kiel folio.

La cxielo denove ombrigxis kaj la vento sonis strange lamente dum gxi blovis trans la valon.

Subite auxdigxis sxira sono, kaj la tero ekfendigxis gxuste sub la starloko de la cxevalo. Henante terurate la besto falis en la abismon, kuntirante la kalesxon kaj veturantojn.

Doroteo ekprenis la tegmenton de la kalesxo firme kaj ankaux la knabo. La subita falo en spacon plene konfuzis ilin tiel ke ili ne povis pensi.

Nigreco kovris ilin cxiuflanke, kaj dum senspira silento ili atendis la finon de la falo kiam ili frakasigxos kontraux pintajn rokojn aux kiam la tero refermigxos super ili kaj ili restos enterigitaj por cxiam.

La terura sento de falado, la nigreco kaj la timigaj bruoj, estis pli ol Doroteo povis toleri kaj dum kelkaj momentoj la knabineto senkonsciigxis. Zeb, cxar li estis knabo, ne svenis, sed li multe timigxis, kaj firme tenegis la benkon de la kalesxo, kredante ke cxiu momento estos la lasta momento de lia vivo.

Cxapitro 2: La Vitra Urbo