La Vitra Urbo

KIAM Doroteo rekonsciigxis, ili ankoraux faladis, sed malpli rapide. La tegmento de la kalesxo kaptis la aeron kiel parasxuto aux ombrelo plenigita de vento, kaj retenis ilin tiel ke ili flosis malsupren movigxante tiel milde ke ne estis tre malagrable. Plej malplacxa estis ilia timo trafi la fundon de cxi tiu fendego en la tero, kaj la natura terurigxo ke subita morto superregos ilin neatendite. Krasxsono post krasxsono ehxis alte super iliaj kapoj, dum la tero rekunigxis kie gxi fendigxis, kaj sxtonoj kaj argilaj blokoj brue hajlis cxirkaux ili cxiuflanke. Tiujn ili ne povis vidi, sed ili povis senti ilin frapadi la tegmenton de la kalesxo, kaj Jacxjo kriegis preskaux kiel homo kiam sxtono trafis lian ostecan korpon. Ili efektive ne damagxis la kompatindan cxevalon, cxar cxio kune faladis; nur la sxtonoj kaj rubajxo falis pli rapide ol la cxevalo kaj la kalesxo, kiujn malrapidigis la aerpremo, tiel ke la terurata besto efektive timis pli ol li vundigxis.

Kiom longe dauxris tio, Doroteo ecx ne povis konjekti, cxar sxi estis tro konfuzita. Sed post kelka tempo, dum sxi rigardis antauxen en la nigran abismon kun rapide batanta koro, sxi komencis malklare vidi la formon de la cxevalo Jacxjo-lia kapo alta en la aero, liaj oreloj rektaj kaj liaj longaj kruroj disetenditaj cxiudirekten dum li faladis tra spaco. Ankaux, turninte sian kapon, sxi trovis ke sxi povas vidi la apudan knabon, kiu gxis nun restis egale silenta kiel sxi mem.

Doroteo gxemis kaj komencis pli trankvile spiradi. Sxi komencis rekoni ke morto ne atendas sxin, nunmomente, kaj ke sxi nur komencas novan aventuron, kiu versxajne estos egale kurioza kaj malkutima kiel la jamaj spertoj.

Kun tiu penso en sia menso, la knabino kuragxigxis kaj klinis sian kapon trans la flankon de la kalesxo por trovi el kie venas la stranga lumo. Multe malsuper sxi sxi trovis ses grandajn brilantajn pilkojn pendantajn en la aero. La meza kaj plej granda estis blanka, kaj memorigis al sxi la sunon. Cxirkaux gxi estis arangxitaj, kiel la kvin pintoj de stelo, la aliaj kvin brilantaj pilkoj, unu estis rozkolora, unu viola, unu flava, unu blua kaj unu orangxa. Tiu belega grupo de koloraj sunoj radiadis cxiudirekten, kaj dum la cxevalo kaj kalesxo-kun Doroteo kaj Zeb-malsuprenfalis senpauxze kaj pliproksimigxis al la lumoj, la radioj komencis delikate kolorigxi kiel cxielarko, kaj farigxis cxiumomente pli klaraj gxis la tuta spaco estis forte lumigata.


La cxevalo kaj kalesxo-kun Doroteo kaj Zeb-malsuprenfalis.

Doroteo ne povis multon diri, pro sia konfuzigxo, sed sxi vidis unu el la grandaj oreloj de Jacxjo farigxi viola kaj la alia roza, kaj miris cxar lia vosto estas flava kaj lia korpo havas striojn de bluo kaj orangxkoloro kiaj la strioj de zebro. Post tio sxi rigardis Zebon, kies vizagxo estas blua kaj kies hararo estas palrugxeta, kaj ekridis mallauxte kaj iom nervoze.

"Ridigas, vere!" sxi diris.

La knabo alarmigxis kaj liaj okuloj grandigxis. Tra la centro de la vizagxo de Doroteo estis largxa verda strio kie la blua kaj flava lumoj kunigxis, kaj sxia aspekto sxajne pliigis lian timon.

"Mi-mi tute n-n-e vidas ion ridigan!" li balbutis.

Gxuste tiam la kalesxo komencis malrapide surflankigxi, kaj ankaux la cxevalo malrektigxis. Sed ili plu faladis, kune, kaj la knabo kaj la knabino tute facile restis sur la benko, same kiel antauxe. Ili renversigxis, kaj plu turnigxis gxis ili denove estis gxustapoziciaj. Tutdume Jacxjo baraktis freneze, cxiuj kvar kruroj batadis la aeron; sed kiam li trovis sin en sia antauxa pozicio la cxevalo diris, per pli trankvila tono:

"Nu, pli bone nun!"

Doroteo kaj Zeb rigardis unu la alian miroplene.

"Cxu via cxevalo scias paroli?" sxi demandis.

"Neniam antaux nun," respondis la knabo.

"Ili estis miaj unuaj vortoj," vokis la cxevalo, kiu auxdis ilin, "kaj mi ne povas klarigi kial mi povis diri ilin. Vi certe dangxere implikis min, cxu ne?"

"Rilate al tio, ni mem same implikigxis," respondis Doroteo gaje. "Sed ne gravas; io baldaux okazos."

"Sendube," grumblis la cxevalo, "kaj ni bedauxros tion."

Zeb ektremis. Cxio cxi estis tiom terura kaj malreala ke li tute ne povis kompreni gxin, do li bonkauxze timis.

Rapide ili proksimigxis al la flamantaj koloraj sunoj, kaj pasis ilin tre proksime. La lumo tiam estis tiom brila ke gxi suferigis iliajn okulojn, kaj ili kovris siajn vizagxojn per siaj manoj por eviti blindigxon. Tamen ne estis varmo en la koloraj sunoj, kaj subirinte ilin la tegmento de la kalesxo forsxildis multajn el la akraj radioj tiel ke la knabo kaj la knabino denove povis malfermi siajn okulojn.

"Ni nepre iam atingos la fundon," komentis Zeb, profunde gxemante. "Ni ne povos faladi por cxiam, sciu."

"Kompreneble ke ne," diris Doroteo. "Ni estas ie en la centro de la tero, kaj plejversxajne ni atingos la alian flankon post nelonge. Sed gxi ja estas granda kaverno, cxu ne?"

"Grandega!" respondis la knabo.

"Ni baldaux trafos ion," anoncis la cxevalo.

Auxdinte tion ambaux etendis sian kapon trans la flankon de la kalesxo kaj malsupren rigardis. Jes; grundo ja trovigxas sub ili; kaj ne tre for. Sed ili flosas tre, tre malrapide-tiom malrapide ke ne plu eblis nomi tion falo-kaj la infanoj havis pli ol suficxe da tempo por kuragxigxi kaj cxirkauxrigardi.

Ili vidis pejzagxojn kun montoj kaj ebenajxoj, lagoj kaj riveroj, tre similaj al tiuj sur la surfaco de la tero; sed la tuta sceno estis belege kolorigata de la multekoloraj lumoj de la ses sunoj. Jen kaj jen estis grupoj de domoj kiuj sxajne konstruigxis el klara vitro, cxar ili tiom brilis.

"Mi certas ke ne estas dangxero," diris Doroteo, per sobra vocxo. "Ni tiom malrapide falas ke ni ne povos esti frakasataj kiam ni suterigxos, kaj cxi tiu proksimigxanta lando estas tre belaspekta."

"Sed ni neniam reiros hejmen!" deklaris Zeb, kun forta gxemo.

"Ho, mi ne certas pri tio," respondis la knabino. "Sed ni ne gxenu nin pri tiajxoj, Zeb; gxuste nun ni ne povas helpi nin, sciu, kaj oni cxiam diras al mi ke estas stulte alvoki problemojn."

La knabo silentigxis, cxar li ne sciis respondi al tiom sencoplena parolo, kaj baldaux ambaux estis okupataj per rigardado al la strangaj scenoj etenditaj antaux ili. Lauxaspekte ili falas rekte en la centron de granda urbo kiu havas multajn altajn konstruajxojn kun vitraj kupoloj kaj akrepintaj spajroj. La spajroj estis kvazaux grandaj lancopintoj, kaj se ili falus sur spajron ili sendube grave vundigxus.

La cxevalo Jacxjo ankaux vidis la spajrojn, kaj liaj oreloj starigxis rekte pro timo, kaj al Doroteo kaj Zeb mankis spiro pro timatendo. Sed ne, ili flosis agrable sur largxan, platan tegmenton, kaj finfine haltis.

Kiam Jacxjo sentis ion firman sub siaj piedoj la kruroj de la kompatinda besto tiom tremis ke li apenaux povis stari; sed Zeb tuj saltis el la kalesxo sur la tegmenton, kaj li tiom mallertis kaj rapidis ke li piedfrapis la birdokagxon de Doroteo; gxi ruligxis sur la tegmenton tiel ke la planko malfiksigxis. Tuj rugxeta katido rampis el la renversita kagxo, sidigxis sur la vitra tegmento, kaj oscedis kaj palpebrumis per siaj rondaj okuloj.

"Ho," diris Doroteo. "Jen Heuxreka."

"Mi neniam antauxe vidis rugxetan katon," diris Zeb.

"Heuxreka ne estas rugxeta; sxi estas blanka. La stranga lumo kolorigas sxin."

"Kie estas mia lakto?" demandis la katido, supren rigardante en la vizagxon de Doroteo. "Mi preskaux mortas pro malsato."

"Ho, Heuxreka! Cxu vi scias paroli?"

"Paroli? Cxu mi parolas? Mirige, mi kredas ke jes. Estas vere strange," diris la katido.

"Estas tute malgxuste," diris Zeb, serioze. "Bestoj ne kapablas paroli. Sed ecx maljuna Jacxjo paroladas ekde nia akcidento."

"Al mi tute ne sxajnas malgxuste," komentis Jacxjo, per siaj grumblaj tonoj. "Almenaux, tio ne estas tiom malgxusta kiom aliaj eventoj. Nun kio okazos al ni?"

"Mi ne scias," respondis la knabo, miroplene cxirkauxrigardante.

La domoj de la urbo konsistis tute el vitro, tiom klara kaj travidebla ke oni povis trarigardi la murojn tiel facile kiel fenestron. Doroteo vidis, sub la tegmento sur kiu sxi staras, plurajn cxambrojn uzatajn kiel ripozocxambrojn, kaj ecx kredis povi vidi plurajn kuriozajn formojn kunkusxantajn en la anguloj de tiuj cxambroj.

Pro frakasigxo estis granda truo en la tegmento apud ili, kaj vitreroj diskusxis cxiudirekte. Proksima spajro estis rompita kaj la fragmentoj kusxis kiel monteto apud gxi. Aliaj konstruajxoj estis diversloke fenditaj aux iliaj anguloj estis rompitaj; sed evidente ili iam estis tre belaj, antaux ol tiuj akcidentoj detruis ilian perfektecon. La cxielarkaj koloroj de la sunoj trafis la vitran urbon agrable kaj donis al la konstruajxoj multajn delikatajn kaj sxangxigxantajn kolortonojn kiujn vidi estis tre plezurige.

Sed neniu sono interrompis la silenton ekde la alveno de la fremduloj-krom iliaj propraj vocxoj. Ili komencis demandi al si cxu neniu logxas en cxi tiu belega urbo de la interna mondo.

Subite viro trovigxis en truo en la tegmento apud tiu sur kiu ili staras kaj pasxis al klara videbleco. Li ne estis tre granda persono, sed bonforma kaj li havis belan vizagxon-trankvila kaj serena kiel la vizagxo de altkvalita portreto. Lia vestaro strecxe sekvis liajn konturojn kaj li estis belege vestita per brilantaj tonoj de verdo, kiuj variis laux la variado de la sunradioj sed ne ricevis sian tutan koloron el la sunaj radioj.

La viro jam faris unu aux du pasxojn sur la vitra tegmento antaux ol rimarki la cxeeston de la fremduloj; sed tiam li abrupte haltis. Estis esprimo nek de timo nek de surprizo sur lia trankvila vizagxo, sed certe li kaj miris kaj timis; cxar post kiam liaj okuloj rigardis la mallertan formon de la cxevalo dum momento li rapide marsxis al la plej malproksima rando de la tegmento, kun sia kapo turnita por transsxultre rigardi la strangan beston.

"Atentu!" kriis Doroteo, kiu rimarkis ke tiu bela viro ne rigardas al kie li pasxas; "atentu, vi falos!"

Sed li tute ne atentis sxian averton. Li atingis la randon de la alta tegmento, antauxenmetis unu piedon en la aeron, kaj marsxis sur la liberan spacon tiom trankvile kiom se li estus sur firma tero.

La knabino, tre surprizita, kuris por klini sin trans la randon de la tegmento, kaj vidis la viron marsxadi rapide tra la aero direkte al la tero. Baldaux li atingis la straton kaj malaperis tra vitra pordejo en unu el la vitraj konstruajxoj.

"Vere strange!" sxi lauxte diris, dum sxi profunde enspiris.

"Jes; sed tre plezurige, malgraux la strangeco," komentis la malgranda vocxo de la katido, kaj Doroteo turninte sin trovis sian malgrandan dorlotbeston marsxanta en la aero preskaux metron for de la rando de la tegmento.

"Revenu, Heuxreka!" sxi vokis, alarmite, "nepre vi mortos."

"Mi havas naux vivojn," diris la katido, ronronante nelauxte dum gxi cirkle promenadis kaj post tio revenis al la tegmento; "sed mi ne povus perdi ecx unu el ili per falo en cxi tiu lando, cxar vere mi ne povus sukcese fali ecx se mi volus."

"Cxu la aero subtenas vian pezon?" demandis la knab-ino.

'Kompreneble; cxu vi ne vidas?" kaj denove la katido vagis en la aeron kaj retren al la rando de la tegmento.

"Estas mirinde!" diris Doroteo.

"Eble ni lasu Heuxrekan malsupreniri al la strato por trovi iun kiu helpos nin," proponis Zeb, kiu ecx pli miregis ol Doroteo pro tiuj strangaj eventoj.

"Eble ni mem povos marsxi sur la aero," respondis la knabino.

Zeb retrentiris sin tremante.

"Mi ne kuragxus provi," li diris.

"Eble Jacxjo provos," dauxrigis Doroteo, rigardante la cxevalon."

"Kaj eble ne!" respondis Jacxjo. "Mi tiom faladis tra la aero por nun esti kontenta sur cxi tiu tegmento."

"Sed ni ne falis sur la tegmenton," diris la knabino; "kiam ni atingis gxin ni flosadis tre malrapide, kaj mi preskaux certas ke ni povos suben flosi al la strato sen damagxo. Heuxreka bone marsxas sur la aero."

"Heuxreka pezas nur kelkcent gramojn," respondis la cxevalo, per senrespekta vocxo, "kaj mi pezas multcent mil."

"Vi ne pezas kiom vi bezonas, Jacxjo," komentis la knabino, skuante sian kapon dum sxi rigardis la beston. "Vi estas ege maldika."

"Ho, nu; mi estas maljuna," diris la cxevalo, pendigante sian kapon malfelicxe, " kaj mi spertis multajn cxagrenojn dum mia vivo, etulo. Dum tre multaj jaroj mi tiradis publikan fiakron en Cxikago, kaj tio maldikigus cxiun ajn."

"Li mangxas suficxe por dikigxi, mi certas," diris la knabo, seriozatone.

"Cxu? Cxu vi memoras min mangxi hodiaux?" grumblis Jacxjo, kvazaux malaprobante la diron de Zeb.

"Neniu el ni mangxis," diris la knabo; "kaj dum cxi tia dangxero estas stulte diskuti mangxadon."

"Nenio povas esti pli dangxera ol manko de mangxo," deklaris la cxevalo, snufante pro la riprocxo farita de lia juna mastro; "kaj gxuste nun neniu scias cxu ekzistas aveno en cxi tiu stranga lando. Se jes, versxajne gxi estas vitra aveno!"

"Ho, ne!" krietis Doroteo. "Mi vidas multajn belaspektajn gxardenojn kaj kampojn sube, cxe la rando de cxi tiu urbo. Sed mi volegas trovi rimedon por atingi la teron."

"Kial ne suben marsxi?" demandis Heuxreka. "Mi egale malsatas kiel la cevalo, kaj mi volas mian lakton."

"Cxu vi volas kunprovi, Zeb?" demandis la knabino, sin turninte al sia kompano.

Zeb hezitis. Li ankoraux estis blankvizagxa kaj timoplena, cxar tiu terura aventuro malkvietigis lin kaj nervozigis kaj cxagrenis lin. Sed li ne volis ke la knabineto kredu lin malkuragxa, do li pasxis malrapide antauxen al la rando de la tegmento.

Doroteo etendis al li manon kaj Zeb antauxen etendis unu piedon kaj lasis gxin en la aero iom trans la rando de la tegmento. Gxi sxajnis suficxe firma por surtretado, do li kuragxigxis kaj antauxen movis la alian piedon. Doroteo sekvis lin, tenante lian manon, kaj baldaux ambaux marsxadis tra la aero, kaj la katido petoladis apud ili.

"Venu, Jacxjo!" vokis la knabo. "Estas sendangxere."

Jacxjo rampis al la rando de la tegmento por transrigardi, kaj estante sagxa cxevalo kaj tre sperta, li decidis ke li povas iri kien iras la aliaj. Do, snufante kaj henante kaj skuetante sian mallongan voston li trotis de la tegmento en la aeron kaj tuj komencis flosi suben al la strato. Lia granda pezo faligis lin pli rapide ol marsxis la infanoj, kaj li pasis ilin suben irante; sed kiam li atingis la vitran pavimon li tiom legxere surigxis ke li tute ne sentis sxokon.

"Nu, nu!" diris Doroteo, forte enspirante. "Kia stranga lando, ja vere!"

Homoj komencis veni tra la vitraj pordoj por rigardi la novulojn, kaj baldaux granda nombro kunigxis. Inter ili estis viroj kaj virinoj, sed neniu infano, kaj cxiu persono estis belforma kaj alloge vestita kaj havis mirinde belan vizagxon. Ne trovigxis malbelulo en la tuta grupego, sed al Doroteo ne multe placxis la aspekto de la homoj cxar iliaj vizagxoj ne estis pli esprimpovaj ol la vizagxoj de pupoj. Ili nek ridetis nek sulkigis la frunton, nek montris timon nek surprizon nek scivolemon nek amikecon. Ili nur rigardadis la fremdulojn, cxefe Jacxjon kaj Heuxrekan, cxar ili neniam antauxe vidis cxevalon aux katon kaj la infanoj laux siaj eksterajxoj similis al ili mem.

Baldaux viro portanta brilantan stelon en la nigra hararo tuj super lia frunto anigxis al la grupo. Li sxajnis auxtoritatulo, cxar la aliaj retrentiris sin por doni al li lokon. Direktinte siajn trankvilajn okulojn unue al la bestoj kaj poste al la infanoj li diris al Zeb, kiu estis iomete pli alta ol Doroteo:

"Diru, entrudinto, cxu vi kauxzis la Pluvon de Sxtonoj?"

Dum momento la knabo ne sciis kion la demando celas. Sed poste li memoris la sxtonojn kiuj falis kun ili kaj pasis ilin longe antaux ol ili atingis cxi tiun lokon, kaj li respondis:

"Ne, sinjoro; ne nenion kauxzis. Gxin kauxzis la tertremo."

La viro kun la stelo staris senmove dum kelka tempo pripensante tiun parolon. Poste li demandis:

"Kio estas tertremo?"

"Mi ne scias," diris Zeb, ankoraux konfuzita. Sed Doroteo, rimarkante lian perplekson, respondis:

"Skuigxo de la tero. En cxi tiu tertremo granda fendo malfermigxis, kaj ni trafalis-cxevalo, kalesxo, cxio-kaj la sxtonoj liberigxis kaj falis kun ni."

La viro kun la stelo rigardis sxin per siaj trankvilaj, senesprimaj okuloj.

"La Pluvo de Sxtonoj multe damagxis nian urbon," li diris; "kaj ni kulpigos vin, se vi ne povos pruvi senkulpecon."

"Kiel ni faru tion?" demandis la knabino.

"Mi ne povas diri. Estas via tasko, ne mia. Vi devos iri al la Domo de la Magiisto, kiu rapide konstatos la veron."

"Kie estas la Domo de la Magiisto?" la knabino demandis.

"Mi kondukos vin. Venu."

Li turnis sin kaj marsxis laux la strato, kaj post momento da hezito Doroteo prenis Heuxrekan en siajn brakojn kaj grimpis en la kalesxon. La knabo sidigxis apud sxin kaj diris: "Ek, Jacxjo."

Dum la cxevalo trotadis, tirante la kalesxon, la homoj de la vitra urbo faris spacon por ili kaj procesiis post ili. Malrapide ili movigxis laux unu strato kaj laux alia, turnante sin tien kaj tien, gxis ili atingis malplenan placon en kies mezo estis granda vitra palaco kun centra kupolo kaj kvar altaj spajroj sur cxiu angulo.

Cxapitro 3: La Alveno de la Sorcxisto