La Alveno de la Sorcxisto

LA pordejo de la vitra palaco estis suficxe largxa por la eniro de la cxevalo kaj la kalesxo, do Zeb sxoforis rekte tra gxi kaj la infanoj trovis sin en alta salono kiu estis tre bela. La popolo tuj sekvis kaj formis cirklon cxirkaux la flankoj de la vasta halo, lasante la cxevalon kaj kalesxon kaj la viron kun la stelo okupi la centron de la halo.

"Venu al ni, ho Gwig!" vokis la viro, per lauxta vocxo.

Tuj nubo de fumo aperis kaj ruligxis trans la plankon, poste gxi malrapide etendigxis kaj supreniris en la kupolon, malkovrante strang-an personon sidantan sur vitra trono tuj antaux la nazo de Jacxjo. Lia formo estis tute simila al tiu de la aliaj logxantoj de cxi tiu lando kaj liaj vestoj diferencis de iliaj nur per sia helega flava koloro. Sed li tute ne havis harojn, kaj sur liaj kapo kaj vizagxo kaj sur la dorso de liaj manoj kreskis akraj dornoj kiaj tiuj sur la brancxoj de rozarbustoj. Ecx estis dorno sur la pinto de lia nazo kaj li aspektis tiom komika ke Doroteo ridis kiam sxi vidis lin.

La Magiisto, auxdinte la ridon, rigardis la knabineton per malvarmaj, kruelaj okuloj, kaj lia rigardo seriozigis sxin jam tuj.

"Kial vi auxdacis trudi vin, malbonvenajn, en la izolan landon de la Mangabuoj?" li demandis severtone.

"Cxar ni ne povis eviti tion," diris Doroteo.

"Kial vi fie kaj defie sendis la Pluvon de Sxtonoj por fendi kaj rompi niajn domojn?" li pludiris.

"Ni ne sendis gxin," deklaris la knabino.

"Pruvu tion!" kriis la Magiisto.

"Ne necesas ke ni pruvu," respondis Doroteo, indigne. "Se vi estus inteligenta vi scius ke kauxzis tion la tertremo."

"Ni scias nur ke hieraux trafis nin Pluvo de Sxtonoj, kiu multe damagxis kaj vundis kelkajn niajn logxantojn. Hodiaux okazis plia Pluvo de Sxtonoj, kaj nelonge post tio vi venis inter nin."

"Rilate al tio," diris la viro kun la stelo, rigardante rigide la Magiiston, "vi diris al ni hieraux ke ne okazos dua Pluvo de Sxtonoj. Sed gxi jxus okazis kaj estis ecx pli detrua ol la unua. Kiel valoras via sorcxado se gxi ne povas prave informi nin?"

"Mia sorcxado ja prave informas!" deklaris la dornkovrita viro. "Mi diris ke okazos nur unusola Pluvo de Sxtonoj. La dua estis Pluvo de Homoj-kaj-Cxevalo-kaj-Cxaro. Kaj kelkaj sxtonoj akompanis ilin."

"Cxu okazos pli da Pluvoj?" demandis la viro kun la stelo.

"Ne, mia Princo."

"Nek sxtonoj nek homoj?"

"Ne, mia Princo."

"Cxu vi estas certa?"

"Tute certa, mia Princo. Mia sorcxado certigas min."

Gxuste tiam viro kuris en la halon kaj parolis al la Princo farinte malaltan riverencon.

"Pli da mirindajxoj en la aero, Mosxto," diris li.

Tuj la Princo kaj lia tuta popolo gregis el la halo en la straton, por vidi kio okazos. Doroteo kaj Zeb saltis el la kalesxo kaj kure sekvis ilin, sed la Magiisto restis trankvila sur sia trono.

Alte en la aero estis objekto simila al balono. Gxi ne estis tiom alta kiel la brilanta stelo de la ses koloraj sunoj, sed gxi subeniris malrapide tra la aero-tiom malrapide ke unue gxi apenaux sxajnis movigxi.

La homamaso staris senmove kaj atendis. Nenion alian ili povis fari, cxar foriri kaj forlasi tiun strangan vidajxon estus neeble, nek ili povus iel rapidigi gxian falon. La terinfanoj estis nerimarkataj, cxar ili estis preskaux same altaj kiel tipaj Mangabuoj, kaj la cxevalo restis en la Domo de la Magiisto, kun Heuxreka dormanta sur la benko de la kalesxo.

Iom post iom la balono kreskis, kio pruvis ke gxi surgrundigxas sur la Landon de la Mangabuoj. Doroteon surprizis trovi kiom pacienca estas la popolo, cxar sxia propra koreto batadis rapide pro ekscitigxo. Balono signifis por sxi novan veninton de la surfaco de la tero, kaj sxi esperis ke la veninto estos persono kapabla helpi sxin kaj Zebon kontraux iliaj problemoj.

Post horo la balono estis suficxe proksima por ke sxi povu vidi korbon pendantan de gxi; post du horoj sxi povis vidi kapon rigardantan trans la flankon de la korbo; post tri horoj la granda balono malrapide subigxis sur la grandan placon sur kiu ili staris kaj haltis sur la vitra pavimo.

Malgranda viro saltis el la korbo, deprenis sian cxapelon, kaj riverencis tre gracie al la aro da Mangabuoj cxirkaux li. Li estis tre maljuna vireto, kaj lia kapo estis longa kaj tute kalva.

"Nu," kriis Doroteo, mire, "Jen Oz!"

La vireto rigardis sxin kaj sxajnis tiom surprizita kiom sxi mem. Sed li ridetis kaj riverencis respondante:

"Jes, kara; mi estas Oz, la Granda kaj Terura. He? Kaj vi estas malgranda Doroteo, de Kansas. Mi bone memoras vin."

"Kiu estas?" flustris Zeb al la knabino.

"La mirinda Sorcxisto de Oz. Cxu vi ne auxdis pri li?"

Gxuste tiam la viro kun la stelo venis kaj staris antaux la Sorcxisto.

"Sinjoro," diris li, " kial vi estas cxi tie, en la Lando de la Mangabuoj."

"Mi ne sciis kies lando gxi estas, mia filo," respondis la alia, agrable ridetante; "kaj, tute honeste, mi ne intencis viziti vin kiam mi komencis. Mi logxas sur la tero, mosxto, kaj tio estas multe pli bona ol logxi en gxi; sed hieraux mi supreniris en balono, kaj kiam mi subeniris mi falis en grandan fendon en la tero, kauxzitan de tertremo. Mi jam ellasis tiom da gaso el mia balono ke mi ne povis relevigxi, kaj post kelkaj minutoj la tero fermigxis super mia kapo. Do mi plu malsupreniris gxis mi atingis cxi tiun lokon, kaj se vi montros al mi vojon por eliri, mi volonte foriros. Mi bedauxras gxeni vin; sed ne estis eviteble."

La Princo atente auxskultis. Diris li:

"Cxi tiu infano, kiu venis de la krusto de la tero, kiel vi, nomis vin Sorcxisto. Cxu Sorcxisto ne estas iom simila al Magiisto?"

"Ecx pli bona," respondis Oz, rapide. "Unu Sorcxisto valoras tri Magiistojn."

"Ha, vi pruvos tion," diris la Princo. "Ni, la Mangabuoj, havas, nuntempe, unu el la plej mirindaj Magiistoj kiuj iam plukigxis de arbusto; sed li foje eraras. Cxu vi foje eraras?"

"Neniam!" deklaris la Sorcxisto, auxdace.

"Ho, Oz!" diris Doroteo; "vi multe eraris kiam vi estis en la eksterordinara Lando Oz."

"Absurdajxo!" diris la vireto, rugxigxante-kvankam gxuste tiam radio de viola sunlumo lumigis lian rondan vizagxon.

"Venu kun mi," diris la Princo al li. "Mi volas ke vi renkontu nian Magiiston."

Al la Sorcxisto ne placxis tiu invito, sed li ne povis rifuzi gxin. Do li sekvis la Princon en la grandan kupolhavan halon, kaj Doroteo kaj Zeb sekvis ilin, kaj la grego da homoj ankaux eniris.

Jen la dorna Magiisto sidanta sur sia mosxta segxo, kaj kiam la Sorcxisto vidis lin li komencis ridi, iom komike.

"Kia absurdaspekta ulo!" li diris.

"Eble li aspektas absurda," diris la Princo, per sia trankvila vocxo, "sed li estas bonega Magiisto. Gxenas min nur ke li tiom ofte eraras."

"Mi neniam eraras." respondis la Magiisto.

"Antaux nur nelonge vi diris al mi ke ne plu okazos Pluvo de Sxtonoj nek de Homoj," diris la Princo.

"Nu, kio eraras?"

"Jen nova persono veninta el la aero, kio pruvas ke vi eraris."

"Unu persono ne estas 'homoj", diris la Magiisto. "Se du venus el la cxielo vi eble pravus dirante ke mi eraris; sed se neniu alia aperos, mi insistos ke mi pravis."

"Vere lerte," diris la Sorcxisto, jesante per sia kapo kvazaux placxite. "Min gxojigas trovi frauxdistojn interne de la tero, same kiel sur gxia surfaco. Cxu iam vi laboris en cirko, frato?"

"Ne," diris la Magiisto.

"Vi profite anigxu al cirko," deklaris la vireto serioze. "Mi estas ano de la Grandaj Kunigitaj Spektakloj de Bailum & Barney-tri ringoj en unu tendo kaj menagxerio cxe la flanko. Tre bona grupo, mi certigas al vi."

"Kion vi faras?" demandis la Magiisto.

"Mi supreniras en balono, kutime, por logi rigardontojn al la cirko. Sed jxus okazis al mi malbona sperto: mi malsuprenvenis el la cxielo, maltrafis la solidan teron, kaj surgrundigxis pli malalte ol mi intencis. Sed ne gravas. Ne cxiu homo havas oportunon vidi vian Landon de la Gabazuoj."

"Mangabuoj," diris la Magiisto, korektante lin. "Se vi estas Sorcxisto vi devus kapabli gxuste nomi onin."

"Ho, mi estas Sorcxisto, ne dubu pri tio. Tiel bona Sorcxisto kiel vi estas Magiisto."

"Mi ankoraux ne scias tion," diris la alia.

"Se vi povos pruvi ke vi estas pli bona," diris la Princo al la vireto, "mi faros vin Cxefsorcxisto de cxi tiu regno. Alie-"

"Kio okazos alie?" demandis la Sorcxisto.

"Mi malebligos vian pluan vivadon, kaj mi malpermesos ke oni plantu vin," respondis la Princo.

"Tio ne sxajnas vere placxa," diris la vireto, rigardante la stelhavanton maltrankvile. "Sed ne gravas. Mi superos Pikulacxon, facile."

"Mi nomigxas Gwig," diris la Magiisto, turnante siajn senkompatajn, kruelajn okulojn al sia rivalo. "Imitu la magion kiun mi faros."

Li skuetis dornan manon kaj tuj auxdigxis la tintado de sonoriletoj ludantaj dolcxan muzikon. Tamen, ne grave kien sxi rigardis, Doroteo ne povis trovi sonorilojn en la granda vitra halo.

La Mangua popolo auxskultis sed ne tre interesigxis. Gwig kutimis fari tian sonigon por pruvi ke li estas magiisto.

Nun estis la vico de la Sorcxisto, do li ridetis al la rigardantoj kaj petis:

"Iu bonvolu prunti al mi cxapelon."

Neniu pruntis, cxar la Mangabuoj ne uzis cxapelojn, kaj Zeb perdis la sian, iel, dum sia flugo tra la aero.

"Ahem!" diris la Sorcxisto, "iu bonvolu prunti al mi posxtukon."

Sed ili ankaux ne havis posxtukojn.

"Bone," komentis la Sorcxisto. "Do mi uzos mian propran cxapelon. Nun, afablaj rigardantoj, atentu zorge. Rimarku ke nenio estas kasxita en mia maniko nek sur mia korpo. Ankaux mia cxapelo estas tute malplena." Li deprenis sian cxapelon kaj renversis gxin, fortante skuante gxin.

"Mi rigardu," diris la Magiisto.

Li prenis la cxapelon kaj zorge ekzamenis gxin, kaj poste redonis gxin al la Sorcxisto.

"Nun," diris la vireto, "mi kreos ion el nenio."

Li metis sian cxapelon sur la vitran plankon, transmovis sian manon, kaj post tio forprenis la cxapelon; vidigxis malgranda blanka porketo ne pli granda ol muso, kiu komencis cxirkauxkuradi tien kaj tien kaj mugxeti kaj krieti per akra vocxeto.

La popolo rigardis intense, cxar ili antaux tiam neniam vidis porkon, nek grandan nek malgrandan. La Sorcxisto etendis siajn manojn, kaptis la besteton, kaj tenante gxian kapon per dikfingro kaj ordinara fingro kaj gxian voston per la alia dikfingro kaj ordinara fingro, li dissxiris gxin, kaj tuj cxiu el la du partoj farigxis tuta, aparta porketo.

La metis unu el ili sur la plankon, tiel ke gxi povis cxirkauxkuradi, kaj dissxiris la alian, tiel ke estis tri porketoj; kaj ankoraux unu el tiuj estis dissxirita, tiel ke estis kvar porketoj. La Sorcxisto plu faris tion gxis naux porketoj kuradis antaux liaj piedoj, krietante kaj mugxetante tre komike.

"Nun," diris la Sorcxisto de Oz, "kreinte ion el nenio, mi refaros nenion el io."

Dirinte tion li kaptis du porketojn kaj kunpusxis ilin, tiel ke ili farigxis nur unu. Post tio li kaptis alian porketon kaj pusxis gxin en la unuan, kaj gxi malaperis. Simile, unu post la alia, la naux porketoj estis kunpusxitaj gxis restis nur unu besteto. Tiun la Sorcxisto metis sub sian cxapelon kaj mistike signis super gxi. Kiam li deprenis sian cxapelon, la lasta porketo estis tute malaperinta.

La vireto riverencis al la silenta grego kiu rigardis lin, kaj post tio la Princo diris, per sia malvarma, trankvila vocxo:

"Vi vere estas mirinda Sorcxisto, kaj via potenco estas pli granda ol tiu de mia Magiisto."

"Li ne longe restos mirinda Sorcxisto," komentis Gwig.

"Kial ne?" demandis la Sorcxisto.

"Cxar mi cxesigos vian spiradon," estis la respondo. "Mi rimarkas ke vi estas kurioze konstruita, kaj ke se vi ne spiras vi ne povas vivi."

La vireto sxajnis maltrankvila.

"Kiom da tempo vi bezonos por cxesigi mian spiradon?" li demandis.

"Cxirkaux kvin minutojn. Mi komencos nun. Zorge rigardu min."

Li komencis fari strangajn signojn kaj gestojn al la Sorcxisto; sed la vireto ne longe rigardis lin. Anstatauxe, li tiris ledan ujon el sia posxo kaj prenis el gxi plurajn akrajn trancxilojn, kiujn li kunigis, unu post la alia, gxis ili farigxis longa gravo. Li almetis tenilon, sed jam spirado estis tre malfacila por li, cxar la sorcxo de la Magiisto komencis efiki.

Do la Sorcxisto ne perdis pli da tempo, sed saltante antauxen li levis la akran trancxilon, svingis gxin unu-dufoje cxirkaux sian kapon, kaj forte trancxis per bato kiu dividis la korpon de la Magiisto en precize du egalajn partojn.


La Sorcxisto trancxis la Magiiston en precize du egalajn partojn.

Doroteo kriis kaj kredis ke sxi vidos fiacxan rezulton; sed dum la du partoj de la Magiisto aparte falis sur la plankon sxi vidis ke en li tute ne estas ostoj aux sango, kaj ke la trancxita parto de li aspektas tre simila al brasiko aux terpomo.

"Li estas vegetala!" kriis la Sorcxisto, miroplene.

"Kompreneble," diris la Princo. "Cxiu estas vegetala, en cxi tiu lando. Cxu vi ne estas ankaux vegetala?

"Ne," respondis la Sorcxisto. "Cxiuj homoj sur la surfaco de la tero estas viandaj. Cxu via Magiisto mortos?"

"Certe, sinjoro. Li jam mortis, kaj li velkos tre rapide. Do ni devos planti lin tuj, por ke aliaj Magiistoj kresku sur lia arbusto," pludiris la Princo.

"Kion signifas tio?" demandis la Sorcxisteto, tre konfuzite.

"Se vi akompanos min al niaj publikaj gxardenoj," respondis la Princo, "mi klarigos al multe pli facile ol cxi tie la misterojn de nia Vegetala Regno."

Cxapitro 4: La Vegetala Regno