La Vegetala Regno

ANTAUX ol akompani lin, la Sorcxisto visxis la malsekon de sia glavo kaj dispecigis gxin kaj remetis la pecojn en la ledan ujon. Post tio, la viro kun la stelo ordonis ke kelkaj el la popolo portu la du partojn de la Magiisto al la publikaj gxardenoj.

Jacxjo eklevis siajn orelojn kiam li auxdis ke ili iros al la gxardenoj, kaj volis akompani ilin, kredante ke eble li trovos ion tauxgan por mangxo; do Zeb mallevis la kovrilan tegmenton de la kalesxo kaj invitis la Sorcxiston kunveturi. La benko estis pli ol suficxe granda por la malgranda vireto kaj la du infanoj, kaj kiam Jacxjo komencis forpasxi el la halo la katido saltis sur lian dorson kaj sidis tie tute kontente.

Do la procesio movigxis tra la stratoj, unuaj estis la portantoj de la Magiisto, sekvis la Princo, post li estis Jacxjo tiranta la kalesxon en kiu estis la fremduloj, kaj lasta estis la grego da homoj sen koroj kiuj nek povis rideti nek sulkigi la frunton.

En la vitra urbo estis pluraj tre bonaj stratoj, cxar tre multaj personoj logxis en tiu urbo; sed trairinte ilin la procesio atingis largxan ebenajxon kovritan per gxardenoj kaj akvumatan de multaj belaj riveretoj kiuj trafluis gxin. Padoj trairis la gxardenojn, kaj trans kelkajn riveretojn kondukis ornamaj vitraj pontoj.

Doroteo kaj Zeb nun eliris la kalesxon kaj marsxis apud la Princo, por pli bone vidi kaj ekzameni la florojn kaj plantojn.

"Kiu konstruis la belajn pontojn?" demandis la knabineto.

"Neniu konstruis ilin," respondis la viro kun la stelo. "Ili kreskas."

"Kurioze," diris sxi. "Cxu ankaux kreskis la vitraj domoj en via urbo?"

"Kompreneble," li respondis. "Sed necesis multaj jaroj por ke ili kresku tiom grandaj kaj belaj kiel nun. Tial ni tiom koleras pro la Pluvo de Sxtonoj veninta por rompi niajn turojn kaj fendi niajn tegmentojn."

"Cxu vi ne povas ripari ilin?" sxi demandis.

"Ne; sed ili perkreske rebonigxos, post iom da tempo, kaj ni devos atendi tion."

Ili unue trairis multajn belajn florgxardenojn, kiuj kreskis plejproksime al la urbo; sed Doroteo apenaux povis rekoni kiaspecaj floroj kreskas, cxar la koloroj konstante sxangxigxis pro la sxangxigxantaj lumoj de la ses sunoj. Floro estis palrugxa dum unu sekundo, blanka dum la sekva, kaj poste blua aux flava; kaj estis same kiam ili atingis la plantojn, kiuj havis largxajn foliojn kaj kreskis tre proksime al la tero.

Kiam ili pasxis sur herba kampo Jacxjo tuj malsupren etendis sian kapon kaj komencis mordeti.

"Bela lando, cxu," li gumblis, "kie respektinda cxevalo devas mangxi rugxetan herbon!"

"Violan," diris la Sorcxisto, kiu estis en la kalesxo.

"Nun gxi estas blua," plendis la cxevalo. "Efektive, mi mangxas cxielarkaspektan herbaron."

"Kia estas la gusto?" demandis la Sorcxisto.

"Efektive tute ne malbona," diris Jacxjo. "Se ili donos al mi multon, mi ne plendos pro gxia koloro."

La grupo jam atingis jxuse plugitan kampon, kaj la Princo diris al Doroteo:

"Jen kie ni plantas."

Pluraj Mangabuoj antauxenvenis kun vitraj spadoj kaj fosis truon en la tero. Post tio ili enmetis la du partojn de la Magiisto kaj kovris lin. Kaj post tio aliaj personoj alportis akvon de rivereto kaj akvumetis la teron.

"Li gxermos tre baldaux," diris la Princo, "kaj kreskinte farigxos granda arbusto, de kiu ni iam povos pluki plurajn tre bonajn magiistojn."

"Cxu via tuta popolo kreskas sur arbustoj?" demandis la knabo.

"Certe," estis la respondo. "Cxu la tuta popolo ne kreskas sur arbustoj en la loko el kie vi venis, sur la ekstero de la tero?"

"Mi neniam vidis ion tian."

"Vere strange! Sed se vi akompanos min al unu el niaj popolgxardenoj mi montros al vi kiel ni kreskas en la Lando de la Mangabuoj."

Evidentigxis ke tiuj stranguloj, kvankam ili povis marsxi tra la aero tute facile, kutime movigxis sur la tero laux la ordinara maniero. Ne estis sxtuparoj en iliaj domoj, cxar ili ne bezonis sxtupojn, sed sur ebenajxo ili kutime marsxis same kiel ni.

La grupeto de fremduloj nun sekvis la Princon trans ankoraux kelkajn vitrajn pontojn kaj laux pluraj padoj gxis ili atingis gxardenon cxirkauxitan de alta hegxo. Jacxjo rifuzis foriri el la kampo de herbaro, kie li fervore mangxadis; do la Sorcxisto grimpis el la kalesxo kaj akompanis Zebon kaj Doroteon, kaj la katido sekvis gxentile iliajn kalkanumojn.

Trans la hegxo ili trovis multajn vicojn de grandaj kaj belaj plantoj kun largxaj folioj kurbigxantaj gxis la pintoj preskaux atingis la teron. En la centro de cxiu planto kreskis deliate vestita Mangabuo, cxar la vestoj de tiuj uloj kreskis sur ili kaj estis parto de iliaj korpoj.

La kreskantaj Mangabuoj estis cxiadimensiaj, de la burgxono kiu jxus farigxis eta bebo gxis la plenkreska kaj preskaux matura viro aux virino. Sur kelkaj arbustoj videblis sxoso, burgxono, bebo, duone kreskinta persono kaj matura; sed ecx tiuj kiuj estis pretaj por plukigxi estis senmovaj kaj silentaj, kvazaux senvivaj. Tio komprenigis Doroteon pri kial sxi trovis neniujn infanojn inter la Mangabuoj, kion gxis nun sxi tute ne povis klarigi al si.


En la gxardeno de la Mangabuoj.

"Niaj homoj akiras sian veran vivon nur kiam ili forlasas la arbustojn," diris la Princo. "Rimarku ke cxiu estas konektita al sia planto cxe la plandumoj, kaj kiam ili estis plene maturaj estas facile apartigi ilin de la tigoj kaj tuj ili ekkapablas movigxi kaj paroli. Du dum ilia kreskado oni ne povas diri ke ili vere vivas, kaj oni devas pluki ilin por ke ili farigxu bonaj civitanoj."

"Kiom da jaroj oni vivas, post la plukigxo?" demandis Doroteo.

"Dependas de kiom atente ni prizorgas nin," li respondis. "Se ni restas malvarmetaj kaj malseketaj, kaj ne akcidentas, ni ofte vivas kvin jarojn. Mi plukigxis antaux pli ol ses jaroj, sed nia familio estas fama pro sia nekutime longa vivperiodo.

"Cxu vi mangxas?" demandis la knabo.

"Mangxas! Neniel. Niaj korpoj estas tute solidaj, kaj ne bezonas mangxi, ne pli ol bezonas terpomo."

"Sed terpomoj kelkfoje sxprosas," diris Zeb.

"Ankaux ni, kelkfoje," respondis la Princo, "sed oni opinias tion granda misfortuno, cxar oni devas tuj planti nin."

"Kie vi kreskis?" demandis la Sorcxisto.

"Mi montros al vi," estis la respondo. "Cxi tien, mi petas."

Li kondukis ilin en alian pli malgrandan hegxan rondon, kie kresis unu granda kaj bela arbusto.

"Cxi tiu," diris li, "estas la Regxa Arbusto de la Mangabuoj. Cxiuj niaj Princoj kaj Regantoj kreskas sur cxi tiu unika arbusto ekde la fono de la Tempo."

Ili staris antaux gxi dum silenta admirado. Sur la centra tigo staris preta la figuro de knabino tiom belege formita kaj kolorita kaj kun tiom gracia esprimo en siaj delikataj konturoj ke Doroteo kredis ke sxi neniam vidis tiom dolcxan kaj allogan ulon dum sia tuta vivo. La robo de la knabino estis mola kiel sateno kaj abundaj, delikataj puntaspektaj linioj ornamis la bruston kaj manikojn. Sxia hauxto estis fajna kaj glata kiel polurita eburo, kaj sxia sinteno esprimis kaj dignon kaj gracion.

"Kiu estas?" demandis la Sorcxisto, scivoleme.

La Princo gxis nun rigardadis fikse la knabinon sur la arbusto. Nun li respondis, kaj estis nuanco de maltrankvileco en liaj malvarmaj tonoj:

"Sxi estas la Registo kiu sekvos min, cxar sxi estas Regxa Princino. Kiam sxi farigxos tute matura mi devos cedi la suverenecon de la Mangabuoj al sxi."

"Cxu sxi ne estas jam tute matura?" demandis Doroteo.

Li hezitis.

"Ne tute," diris li, finfine. "Nur post pluraj tagoj sxi bezonos plukigxi, almenaux tiel mi taksas la aferon. Mi tute ne fervoras cedi mian oficon kaj plantigxi, certu pri tio."

"Versxajne ne," deklaris la Sorcxisto, per kapgesto indikante sian komprenon.

"Jen unu el la plej malagrablaj partoj de niaj vegetalaj vivoj," pludiris la Princo, gxemante, "ke dum ni estas tute plejkapablaj ni devas cedi al aliaj, kaj kovrigxi en la tero por sxprosi kaj kreski kaj naski aliajn homojn."

"Mi certas ke la Princino estas preta por plukigxo," asertis Doroteo, dum sxi atente rigardis la belan knabinon sur la arbusto. "Sxi jam estas plej perfekta."

"Ne gravas," respondis la Princo, tre rapide, "sxi povos atendi ankoraux kelkajn tagojn, kaj estas plej bone ke mi mem regu por ke mi povu tauxge malestigi vin, fremdulojn kiuj venis neinvitite al nia lando kaj estas tuj priagendaj."

"Kiel vi pritraktos nin?" demandis Zeb.

"Pri tio mi ankoraux ne plene decidis," estis la respondo. "Mi kredas ke mi dauxrigos cxi tiun Sorcxiston gxis nova Magiisto estos preta, cxar li sxajnas tre lerta kaj eble estos utila por ni. Sed vi aliaj estas iel detruendaj, kaj ne eblos planti vin, cxar mi ne volas ke cxevaloj kaj katoj kaj viandaj personoj kresku tra la tuta lando."

"Ne gxenu vin," diris Doroteo. "Mi certas ke ni ne kreskus sub la tero."

"Sed kial detrui miajn amikojn?" demandis la malgranda Sorcxisto. "Kial ne lasi ilin vivi?"

"Ne decas ke ili estu cxi tie," respondis la Princo. "Ili tute ne rajtas esti interne de la tero."

"Ni ne petis veni cxi tien; ni falis," diris Doroteo.

"Tio ne senkulpigas vin," deklaris la Princo, malvarmatone.

La infanoj rigardis unu la alian perpleksite, kaj la Sorcxisto gxemis. Heuxreka frotis sian vizagxon per piedo kaj diris per sia mallauxta, ronrona vocxo:

"Li ne bezonos detrui min, cxar se mi ne baldaux mangxos mi mortos pro malsato, kaj li ne plu bezonos gxeni sin pri mi."

"Se li plantus vin, eble kreskus katarioj," proponis la Sorcxisto.

"Ho, Heuxreka! Eble ni povos trovi por vi kelkajn laktariojn por ke vi mangxu," diris la knabo.

"Fu!" minactonis la katido; "mi ne tusxus tiajn acxajxojn!"

"Vi ne bezonas lakton, Heuxreka," komencis Doroteo; "vi jam estas suficxe kreskinta por mangxi ian ajn nutrajxon."

"Se kie gxi estas?" diris Heuxreka.

"Ankaux mi malsatas," diris Zeb. "Sed mi rimarkis kelkajn fragojn kiuj kreskas en unu el la gxardenoj, kaj kelkajn melonojn aliloke. Cxi tiuj homoj ne mangxas tiajxojn, do eble dum ni retreniros ili permesos ke ni mangxu ilin."

"Ne gravas via malsato," interrompis la Princo. "Post nur kelkaj minutoj mi ordonos ke vi detruigxu, do vi ne bezonos detrui niajn belajn melonplantojn kaj berarbustojn. Sekvu min, mi petas, por renkonti vian finon."

Cxapitro 5: Doroteo Plukas la Princinon