Doroteo Plukas la Princinon

TIUTEME la vortoj de la malvarma kaj malseka vegetala Princo ne tre komfortigis, kaj dum li parolis li turnis sin kaj foriris. La infanoj, malgajaj kaj malfelicxaj, pretis sekvi lin sed la Sorcxisto delikate tusxis la sxultron de Doroteo.

"Atendu!" li flustris.

"Kial?" demandis la knabino.

"Ni pluku la Regxan Princinon," diris la Sorcxisto. "Mi certas ke sxi estas tute matura, kaj tuj kiam sxi vivos sxi estos la Reganto, kaj eble sxi traktos nin pli agrable ol intencas tiu senkora Princo."

"Jes!" krietis Doroteo, fervore. "Ni pluku sxin dum ni havas oportunon, antaux ol la viro kun la stelo revenos."

Do kune ili klinis sin super la grandan arbuston kaj cxiu el ili prenis unu manon de la bela Princino.

"Tiru!" kriis Doroteo, kaj dum ili tiris la regxa damo klinis sin al ili kaj la tigo rompigxis kaj apartigxis de sxiaj piedoj. Sxi tute ne estas multepeza, do la Sorcxisto kaj Doroteo sukcesis delikate mallevi sxin al la tero.

La bela ulo tuj visxis siajn okulojn per siaj manoj, ordigis vagintan harbuklon kiu estis misarangxita, kaj cxirkauxrigardinte la gxardenon gracie riverencis al la cxeestantoj kaj diris, per dolcxa sed unutona vocxo:

"Mi multe dankas vin."

"Ni salutas vian Regxan Mosxton!" kriis la Sorcxisto, klinante sin kaj kisante sxian manon.

Gxuste tiam la vocxo de la Princo auxdigxis, li kriis ke ili rapidu, kaj post momento li revenis, sekvate de multaj regatoj.

Tuj la Princino turnigxis por rigardi lin, kaj kiam li vidis ke sxi estis plukita la Princo ekhaltis tremante.

"Sinjoro," diris la Regxa Damo, tre digne, "vi forte mistraktis min kaj ecx plu mistraktus min se cxi tiuj fremduloj ne savus min. Mi estis preta por plukigxo dum la tuta pasinta semajno, sed cxar vi estis egoisma kaj deziris dauxrigi vian kontrauxlegxan regadon, vi lasis min stari silente sur mia arbusto."

"Mi ne sciis ke vi jam maturigxis," respondis la Princo, mallauxtavocxe.

"Donu al mi la Stelon de Regxeco!" sxi ordonis.

Malrapide li prenis la brilantan stelon de sia propra brovo kaj metis gxin sur tiun de la Princino. La tuta popolo riverencis antaux sxi, kaj la Princo turnis sin kaj formarsxis sola. Kio okazis al li poste, niaj amikoj neniam sciis.

La Mangabua popolo nun arangxis sin kiel procesion kaj marsxis direkte al la vitra urbo por eskorti la novan regantinon al sxia palaco kaj por okazigi la ceremoniojn tauxgajn por la evento. Sed kvankam la procesia popolo marsxis sur la tero la Princino marsxis en la aero tuj super iliaj kapoj, por montri ke sxi estas supera kaj pli honorinda ol siaj regatoj.

Neniu nun lauxsxajne atentis la fremdulojn, do Doroteo kaj Zeb kaj la Sorcxisto lasis la grupon forpasi kaj poste promenis solaj en la vegetalajn gxardenojn. Ili ne sercxis transmarsxi la pontojn trans la riveretojn, sed kiam ili atingis rivereton ili pasxis alten kaj marsxis en la aero al la alia flanko. Por ili tio estis tre interesa sperto, kaj Doroteo diris:

"Kial ni povas tiom facile marsxi en la aero?"

"Eble," respondis la Sorcxisto, "estas cxar ni tiom proksimas al la centro de la tero, kie la efiko de gravito estas tre malgranda. Sed mi rimarkis ke multaj kuriozaj eventoj okazas en felandoj."

"Cxu cxi tiu estas felando?" demandis la knabo.

"Kompreneble jes," respondis Doroteo, senhezite. "Nur en felando estus veg'talaj homoj; kaj nur en felando povus Heuxreka kaj Jacxjo paroli kiel ni."

"Vere," diris Zeb, penseme.

En la vegetalaj gxardenoj ili trovis la fragojn kaj melonojn, kaj plurajn aliajn nekonatajn sed bongustegajn fruktojn, kiujn ili mangxis avide. Sed la katido konstante postulis de ili lakton aux viandon, kaj finomis la Sorcxiston cxar li ne povis per magio venigi al sxi teleron da lakto.

Dum ili sidis sur la herbo rigardante Jacxjon, kiu ankoraux okupadis sin per mangxado, Heuxreka diris:

"Mi tute ne kredas ke vi estas Sorcxisto!"

"Vi pravas," respondis la vireto, "vi plene pravas. Plej gxuste parolante, mi devas agnoski ke mi ne estas Sorcxisto, nur frauxdisto."

"La Sorcxisto de Oz estas frauxdisto jam de la komenco," akordis Doroteo. "Mi konas lin jam de tre longe."

"Se estas tiel," diris la knabo, "kiel li povis fari tiun mirigan trukon per la naux porketoj?"

"Ne scias," diris Doroteo, "sed certe estis frauxdo."

"Tute vere," deklaris la Sorcxisto, kapjesante al sxi. "Necesis trompi tiun malbelan Magiiston kaj la Princon, kaj ankaux ilian stultan popolon; sed mi volonte agnoskas antaux vi, miaj amikoj, ke ja estis nur truko."

"Sed mi vidis la porketojn per miaj propraj okuloj!" kriis Zeb.

"Ankaux mi," ronronis la katido.

"Jes ja," respondis la Sorcxisto. "Vi vidis ilin cxar ili ekzistas. Ili estas en mia interna posxo nun. Sed kiam mi dissxiris ilin kaj rekunmetis ilin, tio estis nur mantruko."

"Ni vidu la porkojn," diris Heuxreka, fervore.

La vireto zorge palpis en sia posxo kaj eltiris la porketojn, metante ilin sur la herbon, unu post la alia, kie ili cxirkauxkuradis kaj mangxetis la maldikajn foliojn.

"Ankaux ili malsatas," li diris.

"Ho, karaj bestetoj!" kriis Doroteo, prenante kaj karesante unu el ili.

"Atentu!" diris la porketo, per krio, "vi tropremas min."

"Nekredeble!" murmuris la Sorcxisto, rigardante siajn bestetojn tre surprizite. " Ili vere parolas!"

"Bonvolu, cxu mi rajtas mangxi porketon?" demandis la katido, per pleda vocxo. "Mi ege masatas."

"Nu, Heuxreka!" diris Doroteo, riprocxe, "kia kruela demando! Estus fie mangxi tiujn karajn etulojn."

"Nepre jes!" mugxetis alia porketo, rigardante la katidon malkviete; "katoj estas tre kruelaj."

"Mi ne estas kruela," respondis la katido, oscedante. "Nur malsata."

"Vi ne rajtas mangxi miajn porketojn, ecx se vi mortas pro malsato," deklaris la vireto, per tre severtona vocxo. "Mi havas nenion alia per kio pruvi ke mi estas sorcxisto."

"Kiel ili farigxis tiom etaj?" demandis Doroteo. "Mi neniam antauxe vidis tiom etajn porkojn."

"Ili venas de la Insulo Malgrand-Et," diris la Sorcxisto, "kie cxio estas malgranda cxar gxi estas malgranda insulo. Sxipisto portis ilin al Los Angeles kaj mi pagis al li naux cirkobiletojn por ili."

"Sed kion mi mangxos?" ploregis la katido, sidante antaux Doroteo kaj plede rigardante sxian vizagxon. "Ne estas bovinoj cxi tie, por doni lakton; nek musoj, nek ecx lokustoj. Kaj se mi ne povos mangxi la porketojn, kial ne tuj plantu min por kreskigi katenojn?"

"Mi kredas," diris la Sorcxisto, "ke estas fisxoj en cxi tiuj riveretoj. Cxu al vi placxas fisxoj?"

"Fisxoj!" kriis la katido. "Cxu al mi placxas fisxoj? Ho, ili estas pli bonaj ol porketoj-ecx ol lakto!"

"Do eble mi povos kapti kelkajn por vi."

"Sed cxu ili ne estos veg'talaj, same kiel cxio cxi tie?" demandis la katido.

"Mi kredas ke ne. Fisxoj ne estas bestoj, kaj ili estas malvarmaj kaj malsekaj kiel la vegetaloj mem. Ekzistas neniu kauxzo, laux mia kompreno, ke ili ne ekzistu en la akvoj de cxi tiu stranga lando."

Do la Sorcxisto fleksis pinglon kiel hokon kaj prenis el sxia posxo longan pecon de kordo kiel fisxsxnuron. Kiel logilon li povis trovi nur brile rugxan burgxonon de floro; sed li sciis ke estas facile trompi fisxojn se io brila atentigas ilin; do li decidis provi la burgxonon. Jxetinte la finon de la sxnuro en la akvon de proksima rivereto li baldaux sentis subitan tiron kio indikis al li ke fisxo mordis kaj estas kaptita per la fleksita pinglo; do la vireto retiris la sxnuron kaj, efektive, la fisxo venis kun gxi kaj estis sekure lokigita sur la tero, kie gxi komencis saltadi tre ekscitite.

La fisxo estis dika kaj ronda, kaj gxiaj skvamoj brilis kiel bele cxizitaj juveloj dense kunmetitaj; sed mankis tempo por zorge ekzameni gxin, cxar Heuxreka saltis kaj kaptis gxin inter siaj ungoj, kaj post nur kelkaj momentoj gxi tute ne plu estis videbla.

"Ho, Heuxreka!" kriis Doroteo, "cxu vi mangxis la ostojn?"

"Se gxi havis ostojn, mi mangxis ilin," respondis la katido, kontente, dum gxi lavis sian vizagxon post la mangxo. "Sed mi kredas ke tiu fisxo ne havis ostojn, cxar mi ne sentis ilin grati mian gorgxon."

"Vi estis tre avida," diris la knabino.

"Mi estis tre malsata," respondis la katido.

La porketoj staris kunpremitaj en grupo, rigardante tiun scenon per timoplenaj okuloj.

"Katoj estas bestacxoj!" diris unu el ili.

"Mi gxojas ne esti fisxo!" diris alia.

"Ne timu," Doroteo murmuris, trankvilige, "mi ne permesos ke la katido damagxu vin."

Subite sxi memoris ke en angulo de sxia valizo estas unu-du biskvitoj restantaj el sxia luncxo en la trajno, kaj sxi iris al la kalesxo kaj elprenis ilin. Heuxreka altensxovis sian nazon je tia mangxajxo, sed la porketoj kriis gxojoplene vidante la biskvitojn kaj rapidege englutis ilin.

"Nun ni reiru al la urbo," proponis la Sorcxisto. "Se Jacxjo suficxon mangxis de la rugxeta herbo."

La fiakro-cxevalo, kiu pasxtis sin apude, levis sian kapon kun gxemo.

"Mi volis mangxi multon dum mi havis oportunon," diris li, "cxar versxajne estos longa atendo gxis posta mangxo, en cxi tiu stranga lando. Sed mi pretas foriri, nun, kiam ajn vi volas."

Do, kiam la Sorcxisto remetis la porketojn en sian internan posxon, kie ili kunpremis sin kaj endormigxis, la trio grimpis en la kalesxon kaj Jacxjo komencis la reiron al la urbo.

"Kie ni logxos?" demandis la knabino.

"Mi kredas ke mi transprenos la Domon de la Magiisto," respondis la Sorcxisto; "cxar la Princo diris, dum auxskultis lia popolo, ke li restigos min gxis ili plukos novan Magiiston, kaj la nova Princino nur supozos ke ni lauxrajte logxas tie."

Ili akceptis tiun planon, kaj kiam ili atingis la grandan placon Jacxjo tiris la kalesxon tra la pordegon de la kupolita halo.

"Gxi ne aspektas tre hejmeca," diris Doroteo, rigardante la senmeblan cxambron. "Sed gxi ja estas logxejo."

"Kial estas tiuj truoj supre?" demandis la knabo, indikante kelkajn malfermajxojn proksimajn al la plejsupro de la kupolo.

"Ili aspektas pordoj," diris Doroteo; "sed mankas sxtuparoj por atingi ilin."

"Vi forgesas ke sxtuparoj ne estas bezonataj," rimarkis la Sorcxisto. "Ni suprenmarsxu, por trovi kien kondukas la pordoj."

Dirinte tion li komencis marsxi en la aeron cele al la altaj malfermajxoj, kaj Doroteo kaj Zeb sekvis lin. Estis tia grimpado kian oni spertas kiam oni marsxas supren laux monteto, kaj ili estis preskaux senspiraj kiam ili atingis la vicon de malfermajxoj, kiujn ili trovis esti pordejoj lasantaj eniron en koridorojn en la supra parto de la domo. Post tiuj koridoroj ili trovis multajn malgrandajn cxambrojn konektitajn al la koridoroj, kelkaj estis meblitaj per vitraj benkoj, tabloj kaj segxoj. Sed tute mankis litoj.

"Eble cxi tiuj homoj neniam dormas," diris la knabino.

"Nu, sxajne tute ne ekzistas nokto en cxi tiu lando," Zeb respondis. "Tiuj koloraj sunoj estas en precize la sama loko kie ili estis kiam ni alvenis, kaj se ne estas subsubiro ne povas esti nokto."

"Tute vere," konsentis la Sorcxisto. "Sed delonge mi ne dormas, kaj mi estas laca. Do mi intencas kusxigxi sur unu el tiuj malmolaj vitraj benkoj kaj dormeti."

"Ankaux mi," diris Doroteo, kaj sxi elektis cxambreton cxe la fino de la koridoro.

Zeb reiris malsupren por maljungi Jacxjon, kiu, kiam li trovis sin libera, ruligxis kelkfoje kaj post tio endormigxis dum Heuxreka premis sin komforte al lia granda, osteca korpo. Post tio la knabo reiris al unu el la supraj cxambroj, kaj malgraux la malmoleco de la vitra benko baldaux estis en la lando de dormo.

Cxapitro 6: La Mangabuoj Montrigxas Dangxeraj