La Valo de Vocxoj

BELEGA valo bonvenigis ilin fine de ilia veturo tra la vitra monto. Gxi havis formon kia tiu de la interna parto de grandega taso, kun alia severa monto videbla transe, kaj facilaj, belaj verdaj montetoj ambauxfine. La tuta valo estis arangxita kun belaj gazonoj kaj gxardenoj, kiujn transiris sxtoneraj padoj, kaj kun aretoj de belaj dignaj arboj tie kaj tie tra la tuta pejzagxo. Ankaux estis fruktarbaroj sur kiuj estis bongustegaj fruktoj tute nekonataj en nia mondo. Allogaj riveretoj kun kristala akvo fluis brilante inter la florkovritaj bordoj, kaj dismetitaj sur la valo estis dekoj de la plej arkaikaspektaj pitoreskaj dometoj kiujn iam vidis niaj veturantoj. Neniuj domoj estis en grupoj, kiel vilagxoj aux vilagxetoj; cxiu havis proprajn grandajn kortojn kaj estis cxirkauxata de fruktarbaroj kaj gxardenoj.

Dum la novevenintoj rigardadis tiun elegantegan scenon ilin ravis gxia beleco kaj la odoro kiu plenigis la mildan aeron, kiun ili dankeme spiris post la karcereca atmosfero de la tunelo. Pluraj minutoj uzigxis per silenta admirado antaux ol ili rimarkis du tre unikajn kaj nekutimajn faktojn pri cxi tiu valo. Unu, ke gxin lumigis io nevidebla; cxar nek suno nek luno estis en la arka blua cxielo, kvankam cxiu objekto estis iluminata per klara kaj perfekta lumo. La dua kaj ecx pli unika fakto estis la manko de cxia ajn logxanto en cxi tiu belega loko. El sia alta pozicio ili povis vidi la tutan valon, sed ne ecx unusolan movigxantan objekton ili povis vidi. Cxio aspektis mistere dezerta.

La monto cxiflanke ne estis vitra, sed konsistis el sxtono simila al granito. Malgraux iom da malfacileco kaj da dangxero Jacxjo tiris la cxaregon trans la nefiksitajn rokojn gxis atingi la subajn verdajn gazonojn, kie komencigxis la padoj kaj fruktarbaroj kaj gxardenoj. La plej proksima dometo estis ankoraux for.

"Eksterordinare bele, cxu ne?" kriis Doroteo, per gxoja vocxo, dum sxi saltis el la cxarego kaj lasis Heuxrekan kuri ludante sur la velureca herbaro.

"Jes ja!" respondis Zeb. "Ni estis bonfortunaj pro nia fugxo for de tiuj acxaj vegetaluloj."

"Ne estus malagrable," komentis la Sorcxisto, cxirkauxrigardante, "devi logxi cxi tie por cxiam. Ni ne povus trovi pli belan lokon, mi certas pri tio."

Li prenis la porketojn el sia posxo kaj lasis ilin kuradi sur la herbaro, kaj Jacxjo gustumis busxplenon da verdaj folioj kaj deklaris ke li estas tre kontenta pri la nova kamparo.

"Tamen ni ne povas marsxi en la aero cxi tie," vokis Heuxreka, kiu provis malsukcese; sed la aliaj kontentis marsxante sur la tero, kaj la Sorcxisto diris ke sendube ili estas pli proksimaj al la surfaco de la tero ol en la lando Mangabua, cxar cxio estis pli hejmsimila kaj natura.

"Sed kie estas la homoj?" demandis Doroteo.

La vireto nee skuis sian kalvan kapon.

"Ne povas imagi, mia kara," li respondis.

Ili auxdis la subitan pepadon de birdo, sed ili ne povis trovi la beston ie ajn. Malrapide ili marsxis laux la pado cele la plej proksiman dometon, la porketoj kuradis kaj petole ludadis apud ili kaj Jacxjo pauxzis je cxiu pasxo por nova busxpleno da herbo.

Baldaux ili atingis malaltan planton kiu havis largxajn, etendigxantajn foliojn, en kies centro kreskis unusola frukto proksime granda kiel persiko. La frukto estis tiom fajnkolora kaj tiom odoroplena, kaj aspektis tiom alloga kaj bongusta ke Doroteo haltis kaj diris:

"Laux via supozo, kio estas?"

La porketoj rapide flaris la frukton, kaj antaux ol la knabino povis etendi sian manon por pluki gxin cxiu el la naux uletoj alkuris kaj komencis mangxi gxin tre fervore.

"Nu, bona frukto," diris Zeb, "evidente, cxar tiuj bubetoj tiom avide mangxis gxin."

"Kie ili estas?" demandis Doroteo, miroplene.

Cxiuj cxirkauxrigardis, sed la porketoj plene malaperis.

"Jadi!" kriis la Sorcxisto; "sendube ili forkuris. Sed mi ne vidis ilin foriri; cxu vi?"

"Ne!" respondis la knabo kaj la knabino, kune.

"Venu,-pocxjo ["porkcxjo" - tr], pocxjo, pocxjo!" vokis ilia mastro, malkviete.

Pluraj mugxetoj kaj krietoj tuj auxdigxis apud liaj piedoj, sed la Sorcxisto ne povis vidi ecx unu porketon.

"Kie vi estas?" li demandis.

"Nu, tute apud vi," diris eta vocxo. "Cxu vi ne vidas nin?"

"Ne," respondis la vireto, senkomprene.

"Ni vidas vin," diris alia porketo.

La Sorcxisto klinis sin kaj elmetis manon, kaj tuj li sentis la etan dikan korpon de unu el la bestoj. Li prenis gxin, sed li ne povis vidi kion li tenas.

"Estas tre strange," diris li, sobre. "La porketoj iel kurioze farigxis nevideblaj."

"Pro ke ili mangxis tiun persikon!" kriis la katido.

"Gxi ne estis persiko, Heuxreka," diris Doroteo. "Mi nur esperas ke gxi ne estis venena."

"Gxi estis bonega, Doroteo," vokis unu el la porketoj.

"Ni mangxos tiom da ili kiom ni povos trovi," diris alia.

"Sed ni mem nepre ne mangxu ilin," la Sorcxisto avertis la infanojn, "por ke ni ne ankaux farigxu nevideblaj kaj tiel perdu unu la alian. Se ni trovos denove tiun strangan frukton ni nepre evitu gxin."

Vokinte la porketojn al si li levis cxiun el ili, unu post la alia, kaj metis ilin en sian posxon; cxar kvankam li ne povis vidi ilin tamen li povis senti ilin, kaj kiam li butonumis sian mantelon li sciis ke ili almenaux provizore estas sekuraj.

La veturantoj nun rekomencis marsxi cele la dometon, kiun ili baldaux atingis. Gxi estis bela, grimpantaj plantoj kreskis dense sur la largxa antauxa verando. La pordo staris malferma kaj tablo trovigxis en la fronta cxambro, kun kvar segxoj apud gxi. Sur la tablo estis teleroj, trancxiloj kaj forkoj, kaj teleroj de pano, viando kaj fruktoj. La viando estis fume varmega kaj la trancxiloj kaj forkoj strange movadis sin saltante tien kaj tien tre enigme. Sed sxajne ne ecx unu persono estis en la cxambro.


La trancxiloj kaj forkoj strange movadis sin.

"Tre kurioze!" diris Doroteo, kiu kun Zeb kaj la Sorcxisto nun staris en la pordejo.

Eksono de gaja ridado respondis al sxi, kaj la trancxiloj kaj forkoj falis sur la telerojn brue. Unu el la segxoj repusxigxis de la tablo, kaj tio tiom mirigis kaj misteris ke Doroteo sentis tenton forkuri pro timo.

"Venis fremduloj, panjo!" kriis la akra kaj infana vocxo de iu nevidato.

"Tion mi vidas, kara," respondis alia vocxo, mola kaj virineca.

"Kion vi volas?" demandis tria vocxo, per severa, malafabla tono.

"Nu, nu!" diris la Sorcxisto; "cxu vere estas homoj en cxi tiu cxambro?"

"Kompreneble," respondis la vira vocxo.

"Kaj-pardonu la stultan demandon-sed, cxu cxiu el vi estas nevidebla?"

"Certe," la virino respondis, ripetante sian mallauxtan, fluan ridadon. "Cxu vin surprizas ke vi ne povas vidi la homojn de Vo?"

"Nu, jes," balbutis la Sorcxisto. "Cxiuj homoj antauxe viditaj de mi estis tre klare videblaj."

"Do el kie vi venis?" demandis la virino, per scivolema tono.

"Ni devus esti sur la surfaco de la tero," klarigis la Sorcxisto, "sed antaux nelonge, dum tertremo, ni falis en fendon kaj surterigxis en la Lando de la Mangabuoj."

"Acxuloj!" kriis la virina vocxo. "Mi auxdis pri ili."

"Ili pelis nin sur monton," pludiris la Sorcxisto; "sed ni trovis tunelon kondukantan cxi tien, do ni venis cxi tien. Gxi estas bela loko. Kiel vi nomas gxin?"

"Gxi estas la Valo de Vo".

"Dankon. Ni ankoraux ne vidis homojn post nia alveno, do ni venis al cxi tiu domo por demandi pri la vojo."

"Cxu vi malsatas?" demandis la virina vocxo.

"Mi volonte mangxus," diris Doroteo.

"Ankaux mi," aldonis Zeb.

"Sed ni ne volas trudi nin, mi certigas al vi," la Sorcxisto gxentile komentis.

"Ne gxenu vin pri tio," respondis la vira vocxo, pli agrabla ol antauxe. "Vi estas bonvena mangxi."

Dum li parolis lia vocxo tiom proksimigxis al Zeb ke li retrensaltis alarmite. Du infanaj vocxoj ridis gaje pro tio, kaj Dortoteo nun estis certa ke ne estas dangxero inter tiom legxerkoraj homoj, ecx kvankam tiuj homoj ne estis videblaj.

"Kia kurioza besto mangxas la herbon de mia gazono?" demandis la vocxo de la viro.

"Tio estas Jacxjo," diris la knabino. "Li estas cxevalo."

"Por kio li utilas?" estis la sekva demando.

"Li tiras la cxaregon kiu, kiel vi vidas, estas ligita al li, kaj ni veturas en la cxarego anstataux marsxi," sxi klarigis.

"Cxu li povas batali?" demandis la vocxo de la viro.

"Ne! li povas tre forte bati per siaj kalkanoj, kaj iomete mordi; sed Jacxjo ne povas verdire batali," sxi respondis.

"Do la ursoj atakos lin," diris unu infana vocxo.

"Ursoj!" kriis Doroteo. "Cxu estas ursoj cxi tie?"

"Jen unu problemo en nia lando," respondis la nevidebla viro. "Multaj grandaj kaj ferocaj ursoj vagas en la Valo de Vo, kaj kiam ili povas kapti iun el ni ili mangxas nin; sed cxar ili ne povas vidi nin, ni malofte kaptigxas."

"Cxu ankaux la ursoj estas nevideblaj?" demandis la knabino.

"Jes; cxar ili mangxas la dama-fruktojn, kiel cxiu cxi tie, kaj tio neebligas ke vidu ilin iu okulo, cxu homa cxu besta."

"Cxu la dama-fruktoj kreskas sur malalta arbusto, kaj aspektas iom similaj al persiko?" demandis la Sorcxisto.

"Jes" estis la respondo.

"Se gxi nevidebligas vin, kial vi mangxas gxin?" Doroteo demandis.

"Pro du kialoj, kara," la vocxo de la virino respondis. "La dama-frukto estas la plej bongusta el cxiuj kreskajxoj, kaj kiam gxi malvidebligas nin la ursoj ne povas trovi nin por mangxi nin. Sed nun, karaj vagantoj, via luncxo estas sur la tablo, do bonvolu sidigxi kaj mangxi kiom vi volas."

Cxapitro 9: Ili Batalas la Nevideblajn Ursojn