Ili Renkontas la Lignajn Gargojlojn

ALIA senspira grimpo portis niajn aventurantojn al tria ebena loko kie estis brecxo en la monto. Elrigardante ili povis vidi nur ruligxantajn arojn de nuboj, tiom dikaj ke ili kasxis cxion alian.

Sed la veturantoj bezonis ripozi, kaj dum ili sidis sur la roka planko la Sorcxisto palpis en sia posxo kaj elprenis la naux porketojn. Gxojigis lin trovi ke ili nun estas videblaj, kio pruvis ke ili jam pasis for de la influo de la magia Valo de Vo.

"Ho, denove ni povas vidi unu la alian!" kriis unu, gxoje.

"Jes," gxemis Heuxreka; "kaj ankaux mi povas vidi vin denove, kaj tio ege malsatigas min. Bonvolu, S-ro Sorcxisto, permesi min mangxi nur unu dikan porketon. Mi certas ke la aliaj suficxas al vi!"

"Kia fia sovagxa besto!" kriis porketo; "ecx kvankam ni ja estis bonaj amikoj kaj kune ludis!"

"Kiam mi ne malsatas, mi amas ludi kun vi cxiuj," diris la katido modeste; "sed kiam mia stomako estas malplena sxajnas ke nenio plenigus gxin tiom bone kiel dika porketo."

"Kaj ni plene fidis vin!" diris alia el la naux, riprocxe.

"Kaj kredis vin respektinda!" diris alia.

"Sxajnas ke ni eraris," deklaris tria, rigardante la katidon timoplene, "neniu kun tioma murdemo apartenu al nia grupo, laux mia opinio."

"Vidu, Heuxreka," komentis Doroteo, riprocxeme, "vi akiras malamikojn. Katidoj ja dece faras kelkajn agojn, sed mi neniam auxdis pri katido kiu mangxas porkon, tute neniam kaj neniel."

"Sed cxu vi iam vidis tiajn porketojn antaux nun?" demandis la katido. "Ili estas ne pli grandaj ol musoj, kaj mi certas ke estas dece ke mi mangxu musojn."

"Ne gravas la grandeco, kara; gravas la speco," respondis la knabino. "Cxi tiuj estas dorlotbestoj de S-ro Sorcxisto, same kiel vi estas mia dorlotbesto, kaj ne estus pli dece ke vi mangxu ilin ol ke Jacxjo mangxu vin."

"Kaj precize tion mi faros se vi ne cxesos gxeni tiujn pilketojn de porko," diris Jacxjo, rigardante la katidon per siaj rondaj, grandaj okuloj. "Se vi damagxos ecx unu el ili mi plenmacxos vin tuj."

La katido rigardis la cxevalon penseme, kvazaux volante scii cxu aux ne li estas serioza.

"Tiukaze," sxi diris, "mi ne plu gxenos ilin. Al vi ne restas multaj dentoj, Jacxjo, sed la malmultaj kiujn vi havas estas suficxe akraj por ege tremigi min. Do la porketoj estos tute ekster dangxero, kiom koncernas min."

"Tute gxuste, Heuxreka," komentis la Sorcxisto, serioze. "Ni cxiuj estu unu felicxa familio kaj amu unu la alian."

Heuxreka oscedis kaj strecxis sin.

"Neniu povas ami timaton," asertis Doroteo. "Se vi dece kondutos, kaj ne timigos la porketojn, mi certas ke ili iom post iom multe amos vin."

La Sorcxisto nun remetis la naux etulojn en sian posxon kaj oni rekomencis la veturon.

"Ni devas esti preskaux cxe la supro nun," diris la knabo, dum ili lace grimpis la senluman, sxrauxbecan sxtuparon.

"La Lando de la Gurgloj ne povas esti malproksima de la supro de la tero," komentis Doroteo. "Ne estas tre placxe cxi tie. Mi volonte reiros hejmen, mi certas."

Neniu respondis cxar ili trovis ke ili bezonas la tutan spiradon por la grimpo. La sxtupoj jam farigxis malpli largxaj kaj Zeb kaj la Sorcxisto ofte devis helpi Jacxjon tiri la kalesxon de unu sxtupo al alia, aux malhelpi gxin sxovigxi kontraux la rokajn murojn.

Fine, tamen, nebrila lumo aperis antaux ili, kiu farigxis pli klara kaj pli forta dum ili antauxeniris.

"Dankaldie [Dank'-al-Di'], ni preskaux alvenis!" anhelis la malgranda Sorcxisto.

Jacxjo, kiu estis antaux la aliaj, vidis la lastan sxtupon antaux si kaj sxovis sian kapon super la rokajn flankojn de la sxtuparo. Li ekhaltis, parte kauxrigxis kaj komencis retrenpasxi, tiel ke li preskaux falis kun la kalesxo sur la aliajn.

"Ni malsupreniru!" li diris, per sia rauxka vocxo.

"Absurde!" akre diris la laca Sorcxisto. "Kio estas al vi, maljunulo?"

"Cxio," grumblis la cxevalo. "Mi ekrigardis tiun lokon, kaj gxi ne estas tauxga loko por veraj uloj. Cxio estas morta, tie-nek karno nek sango nek kreskajxo ie ajn."

"Ne gravas, ni ne povas retreniri," diris Doroteo; "kaj ni ja ne intencas resti tie."

"Estas dangxere," mugxis Jacxjo, per obstina vocxo.

"Atentu, cxevalo," interrompis la Sorcxisto, "malgranda Dortoteo kaj mi jam estis en multaj strangaj landoj dum nia veturado, kaj cxiam ni eskapis sendamagxe. Ni ecx estis en la eksterordinara Lando Oz-cxu ne, Doroteo? -do ne multe gravas al ni kia estas la Lando de la Gargojloj. Antauxeniru, Jacxjo, kaj negrave kio okazos, ni eltenos gxin."

"Do bone," respondis la cxevalo, "jen via ekskurso, ne la mia; se misfortuno trafos vin, ne kulpos mi."

Post tiu parolo li antauxen klinis sin kaj trenis la kalesxon supren laux la restantaj sxtupoj. La aliaj sekvis kaj baldaux ili cxiuj staris sur largxa platformo kaj vidadis la plej kuriozan kaj surprizan pejzagxon kiun iam vidis iliaj okuloj.

"La Lando de la Gargojloj estas tute ligna!" krietis Zeb; kaj tiel estis. La tero estis segeroj kaj la dissxutitaj sxtoneroj estis malmolaj tuberoj de arboj, glatigitaj dum la forpaso de tempo. Vidigxis malnovaj lignaj domoj, kun cxizitaj lignaj floroj en la antauxaj gxardenoj. La arbotrunkoj kompreneble estis lignaj, sed la folioj de la arboj estis rabotajxoj. La herbajxoj konsistis el ligneroj, kaj kie nek herbo nek segeroj montrigxis estis solida ligna planko. Lignaj birdoj flirtis inter la arboj kaj lignaj bovinoj pasxtadis sin sur la ligna herbaro, sed plej mirigaj estis la lignaj homoj-la uloj nomataj Gargojloj.

Ili estis tre multaj, cxar la regiono estis dense logxata, kaj granda grupo de strangaj homoj proksime staris, rigardante akre la fremdulojn kiuj aperis el la longa spirala sxtuparo.

La Gargojloj estis tre malaltaj, malpli ol unu metron. Iliaj korpoj estis rondaj, iliaj kruroj mallongaj kaj dikaj kaj iliaj brakoj eksterordinare longaj kaj dikaj. Iliaj kapoj estis tro grandaj por iliaj korpoj kaj iliaj vizagxoj estis konfesende malbelaspektaj. Kelkaj havis longajn kurbajn nazojn kaj mentonojn, malgrandajn okulojn kaj largxajn, ridacxantajn busxojn. Aliaj havis platajn nazojn, elstarajn okulojn, kaj orelojn formitajn kiel tiuj de elefanto. Vere estis multaj tipoj, apenaux du similis; sed cxiuj estis egale malagrablaspektaj. La suproj de iliaj kapoj ne havis harojn, sed estis cxizitaj laux diversaj fantaziaj formoj, kelkaj havis vicon de punktoj aux pilkoj cxirkaux la supro, aliaj desegnoj similis florojn aux legomojn, kaj ankoraux aliaj havis kvadratojn kiuj aspektis pastobakajxojn kructrancxitajn sur siaj kapoj. Cxiuj surportis mallongajn lignajn flugilojn ligitajn al iliaj lignaj korpoj per lignaj cxarniroj kun lignaj sxrauxboj, kaj per tiuj flugiloj ili flugis rapide kaj senbrue tien kaj tien; iliaj kruroj malmulte utilis al ili.

Tiu senbrua movigxo estis unu el la plej strangaj aspektoj de la Gargojloj. Ili absolute ne bruis, nek flugante nek volante paroli, kaj ili konversaciis plejparte per rapidaj signaloj faritaj per iliaj lignaj fingroj aux lipoj. Nek auxdeblis ia ajn sono ie en la tuta ligna lando. La birdoj ne kantis, nek la bovinoj mugxis; tamen estis pli ol ordinara agado cxie.

La grupo de tiuj strangaj uloj kiuj montrigxis apud la sxtuparoj unue restis staranta kaj senmova, rigardante per okulacxoj al la entrudigxintoj kiuj tiom subite ekaperis en ilia lando. Siavice la Sorcxisto kaj la infanoj, la cxevalo kaj la katido, ekzamenis la Gargojlojn samsilente atentoplene.

"Misajxo okaos, mi certas," komentis la cxevalo. "Maljungu min, Zeb, liberigu min de la kalesxo, por ke mi povu komforte batali."

"Jacxjo pravas," gxemis la Sorcxisto. "Okazos misajxo, kaj mia glavo ne estas suficxe forta por distrancxi tiujn lignajn korpojn-do mi devos elpreni miajn revolverojn."

Li prenis sian valizon de la kalesxo kaj, malferminte gxin, li elprenis du mortigaspektajn revolverojn kiuj alarmis la infanojn.

"Kian damagxon povus fari la Gurgloj?" demandis Doroteo. "Ili ne havas armilojn per kiuj damagxi nin."

"Cxiu el iliaj brakoj estas ligna stabo," respondis la vireto, "kaj mi certas ke la uloj celas misagi, pro la aspekto de iliaj okuloj. Ecx cxi tiuj revolveroj povus nur damagxi kelkajn el iliaj lignaj korpoj, kaj post tio ili povos fari kion ili volas je ni."

"Sed tiukaze, kial batalu?" demandis la knabino.

"Por ke mi mortu kun klara konscienco," respondis la Sorcxisto, serioze. "Cxiu devas agi lauxeble plej trafe; kaj mi faros tion."

"Se nur mi havus batilon!" diris Zeb, kiu jam maljungis la cxevalon.

"Se ni sciintus ke ni venos cxi tien ni eble kunportus plurajn aliajn utilajxojn," respondis la Sorcxisto. "Sed nin iom neatendite trafis cxi tiu aventuro."

La Gargojloj retrenpasxis iom kiam ili auxdis la sonon de parolado, cxar kvankam niaj amikoj parolis mallauxte iliaj vortoj sxajnis lauxtaj en la cxirkauxa silento. Sed tuj kiam la konversacio cxesis, la ridetacxantaj, malbelaj uloj levigxis grege kaj flugis rapide kontraux la fremdulojn, kun siaj longaj brakoj antauxetenditaj kiel la buspritoj de aro de velboatoj. La cxevalo precipe allogis ilian atenton, cxar gxi estis la plej granda kaj plej stranga besto kiun ili iam vidis; do gxi farigxis la celo de ilia unua atako.

Sed Jacxjo estis preta por ili, kaj kiam li vidis ilin veni li turnis siajn kalkanojn kontraux ilin kaj komencis piedbatadi kiom eble plej forte. Krak! krasx! bum! sonis liaj fervestitaj hufoj kontraux la lignaj korpoj de la Gargojloj, kaj ili batigxis tien kaj alien tiom forte ke ili disiris kiel pajleroj en la vento. Sed la bruego sxajnis por ili tiom terura kiom la kalkanoj de Jacxjo, cxar cxiu kiu povis sin turnis rapide kaj forflugis tre foren. La aliaj unu post la unua sukcesis levi sin de la tero kaj rapide rekunigxis kun siaj kamaradoj, tiel ke dum momento la cxevalo kredis ke li venkis facile en la batalo.

Sed la Sorcxisto ne tiom certis.

"Ne eblas vundi tiujn lignulojn," li diris, "kaj Jacxjo nur sukcesis iomete damagxi ilin per disigo de kelkaj splitoj el iliaj nazoj kaj oreloj. Tio ja ne povus malpli malbeligi ilin, kaj mia opinio estas ke ili baldaux renovigos la atakon."

"Kio forpelis ilin?" demandis Doroteo.

"La bruo, kompreneble. Cxu vi ne memoras ke la Cxampiono eskapis de ili per kriado?"

"Eble ankaux ni eskapu per malsupreniro de la sxtupoj," sugestis la knabo. "Ni havas suficxan tempon, gxuste nun, kaj mi preferus fronti la nev'deblajn ursojn ol tiujn lignajn diabletojn."

"Ne," respondis Doroteo, firme, "ni ne retreniru, cxar tiuokaze ni neniam atingus nian hejmon. Ni batalu."

"Tion mi konsilas," diris la Sorcxisto. "Ili ankoraux ne venkis nin, kaj Jacxjo valoras tiom kiom tuta armeo."

Sed la Gargojloj estis suficxe lertaj por ne ataki la cxevalon la sekvan fojon. Ili antauxeniris en granda grego, al kiu aligxis granda nombro da aliaj Gargojloj, kaj ili flugis rekte super la kapon de Jacxjo al la loko kie staras la aliaj.

La Sorcxisto levis unu el siaj revolveroj kaj pafis al la grego da malamikoj, kaj la pafo sonegis kiel tondro en tiu silenta loko.

Kelkaj el la lignuloj falis rekte sur la teron, kie ili tremis per cxiu membro; sed la plej multaj sukcesis turni sin kaj eskapi denove tre foren.

Zeb kuris kaj levis unu el la Gargojloj kiu kusxis plej proksime al li. La supro de gxia kapo estis cxizita por aspekti krono kaj la kuglo de la Sorcxisto frapis precize la maldekstran okulon, kiu estis malmola ligna tubero. Duono de la kuglo estis fiksita en la ligno, do la bato kaj la subita bruo faligis la ulon, multe pli ol vera vundigxo. Antaux ol tiu kronita Gargojlo rekonsciigxis Zeb vindis rimenon plurfoje cxirkaux gxian korpon, ligante gxiajn flugilojn kaj brakojn tiel ke gxi ne povis movi sin. Post tio, liginte la lignulon firme, la knabo buklis la rimenon kaj jxetis sian kaptiton en la kalesxon. Jam antaux tiam la aliaj cxiuj forrapidis.

Cxapitro 12: Mirinda Eskapo