Malnovaj Amikoj Rekunestas

MULTAJ servistoj vestitaj per belaj uniformoj staris pretaj bonvenigi la novevenintojn, kaj kiam la Sorcxisto grimpis el la kalesxo bela knabino en verda robo kriis surprizite:

"Ho, estas Oz, la Mirinda Sorcxisto, reveninta!"

La vireto rigardis sxin detale kaj poste prenis ambaux manojn de la knabino kaj premis ilin elkore.

"Jadi!" li krietis, "jen eta Jxelea Konfitajx-auxdaca kaj bela kiel antauxe!"

"Kial ne, S-ro Sorcxisto?" demandis Jxelea, riverencante. "Sed domagxe vi ne povos regi la Smeraldan Urbon, kiel antauxe, cxar ni nun havas belan Princinon kiun cxiu amas profunde."

"Kaj la popolo malvolonte perdus sxin," aldonis alta soldato en la uniformo de Kapitan-Generalo.

La Sorcxisto turnis sin por rigardi lin.

"Cxu iam vi havis verdan barbon?" li demandis.

"Jes," diris la soldato; "sed mi razis gxin antaux jaroj, kaj post tiam mi ne plu estas privato sed la Cxefa Generalo de la Regxaj Armeoj."

"Tute bone," diris la vireto. "Sed mi certigas al vi, mia bona popolo, ke mi ne deziras regi la Smeraldan Urbon," li pludiris, serioze.

"Do vi estas tre bonvena!" kriis cxiuj servistoj, kaj placxis al la Sorcxisto noti la respekton kun kiu la regxaj servantoj riverencis antaux li. Tute ne forgesigxis lia famo en la Lando Oz.

"Kie estas Doroteo?" demandis Zeb, maltrankvile, dum li grimpis el la kalesxo kaj ekstaris apud sia amiko la malgranda Sorcxisto.

"Sxi estas kun la Princino Ozma, en la privataj cxambroj de la palaco," respondis Jxelea Konfitajx. "Sed sxi ordonis ke mi bonvenigu vin kaj konduku vin al viaj logxocxambroj."

La knabo cxirkauxrigardis per mirantaj okuloj. Tia grandiozeco kaj ricxo kia estis en cxi tiu palaco estis pli ol li iam imagis, kaj li apenaux povis kredi ke la tuta belega ornamo estas reala kaj ne falsa.

"Kio okazos al mi?" demandis la cxevalo, maltrankvile. Li vidis multe de la vivado en la urboj dum siaj junaj jaroj, kaj li sciis ke tiu regxa palaco ne estas tauxga loko por li.

Perpleksis ecx Jxelean Konfitajxon, dum kelka tempo, scii gxuste kion fari pri la besto. La verdan knabinon tiom mirigis vidi tiom malkutiman beston, cxar cxevalo ne estis konata en cxi tiu Lando; sed la logxantoj de la Smeralda Urbo kutimis miri pro strangaj vidajxoj, do inspektinte la kalesxocxevalon kaj notinte la mildan aspekton de liaj grandaj okuloj la knabino decidis ne timi lin.

"Ne ekzistas staloj cxi tie," diris la Sorcxisto, "krom se kelkaj konstruigxis post mia foriro."

"Antaux nun ni neniam bezonis ilin," respondis Jxelea; "cxar la Segcxevalo logxas en cxambro de la palaco, estante multe malpli granda kaj pli natura laux sia aspekto ol tiu granda besto kiun vi venigis kun vi."

"Cxu vi celas diri ke mi estas monstrajxo?" demandis Jacxjo, kolere.

"Neniel," sxi rapide diris, "eble estas multaj aliaj bestoj similaj al vi en la loko el kiu vi venis, sed en Oz cxia cxevalo escepte de Segcxevalo estas malkutima."

Tio iomete kontentigis Jacxjon, kaj post kelka pensado la knabino decidis doni al la kalesxocxevalo cxambron en la palaco, cxar tiom granda konstruajxo havas multajn cxambrojn malofte uzatajn.

Do Zeb maljungis Jacxjon, kaj pluraj el la servistoj kondukis la cxevalon al la malantauxo, kie ili elektis belan cxambron kiun li rajtos uzi.

Tiam Jxelea diris al la Sorcxisto:

"Via propra cxambro-kiu estis malantaux la granda Trono-Cxambro-vakas ekde kiam vi foriris de ni. Cxu vi volas rehavi gxin?"

"Jes ja!" respondis la vireto. "Estos kvazaux mi denove estas hejme, cxar mi logxis en tiu cxambro dum multaj, multaj jaroj."

Li sciis la vojon al gxi, kaj servisto sekvis lin, portante lian valizon. Zeb ankaux eskortigxis al cxambro - tiom granda kaj bela ke li preskaux timis sidi en la segxoj aux kusxi sur la lito, por ne malpliigi ilian elegantecon. En la sxrankoj li trovis multajn altmodajn kostumojn el ricxaj veluroj kaj brokajxoj, kaj unu el la helpantoj diris ke li vestu sin per kiuj ajn vestajxoj placxas al li kaj li pretigxu mangxi kun la Princino kaj Doroteo post unu horo.

Pordo malfermigxis de la cxambro en grandiozan bancxambron kiu havis marmoran kuvon plenan de parfumita akvo; do la knabo, ankoraux preskauxstupora pro la impono de la cxirkauxajxoj, indulgis sin per bona bano kaj poste elektis rugxbrunan veluran kostumon kun argxentaj butonoj por anstatauxi lian propran malpuran kaj multe uzitan vestaron. Estis silkaj sxtrumpoj kaj molledaj pantofloj kun diamantaj bukloj por akompani lian novan kostumon, kaj kiam li estis plene vestita Zeb aspektis multe pli digna kaj impona ol iam antauxe dum sia vivo.

Li estis preta kiam helpanto venis eskorti lin al la Princino; li sekvis modeste kaj kondukigxis en cxambron pli delikatan kaj allogan ol grandiozan. Tie li trovis Doroteon sidanta apud juna knabino tiom eksterordinare bela ke la knabo ekhaltis kun anhelo de admiro.

Sed Doroteo ekstaris kaj kuris preni la manon de sia amiko, kaj tiris lin senhezite al la bela Princino, kiu ridetis plej gracie al sia gasto. Poste eniris la Sorcxisto, kaj lia cxeesto malpliigis la embarasigxon de la knabo. La vireto estis vestita per nigra veluro, kun multaj brilantaj smeraldaj ornamajxoj sur sia brusto; sed lia kalva kapo kaj lia cxifoplena vizagxo aspektigis lin pli amuza ol impona.

Ozma tre volis renkonti la faman viron kiu konstruigis la Smeraldan Urbon kaj unuigis la Mangxtulojn, Gilikulojn, Kvelulojn kaj Palpbrumojn kiel unu popolon; do kiam cxiuj kvar sidis cxe la mangxotablo la Princino diris:

"Bonvolu diri al mi, S-ro Sorcxisto, cxu vi nomis vin Oz laux la nomo de cxi tiu granda lando, aux cxu vi kredas ke mia lando nomigxas Oz laux via nomo. Mi delonge volas demandi al vi pri tio, cxar vi estas el fremda gento kaj mia propra nomo estas Ozma. Neniu, mi certas, povus pli bone klarigi tiun misteron ol vi."

"Estas vere," respondis la malgranda Sorcxisto, "do plezurigos min klarigi mian rilaton al via lando. Unue, mi devas informi vin ke mi naskigxis en Omaha, kaj mia patro, kiu estis politikisto, nomis min Oskaro Zoroastro Padrigo Isaako Normano Georgo Luizo Omero Kepelo Ambrozio Portio Ogao-Ogao estis la lasta nomo cxar li ne povis elpensi pli da nomoj. Kune gxi estis terure longa nomo per kiu pezigi kompatindan senkulpan infanon, kaj unu el la plej malfacilaj lecionoj kiujn mi devis lerni estis memori mian propran nomon. Kiam mi plenkreskis mi simple nomis min O.Z., cxar la aliaj komencliteroj estis P-I-N-G-L-O-K-A-P-O; kaj tio literumas 'pinglokapo', kio insultas mian inteligenton."

"Certe neniu povus kulpigi vin pro via mallongigo de via nomo," diris Ozma, simpatie. "Sed cxu vi ne preskaux tro mallongigis gxin?"

"Eble," respondis la Sorcxisto. "Kiam mi estis juna mi forlasis mian hejmon kaj anigxis al cirko. Mi proklamis min Sorcxisto kaj faris ventroparolajn trukojn."

"Kion signifas tio?" demandis la Princino.

"Mi jxetas mian vocxon en kiujn ajn objekton laux mia deziro, tiel ke sxajnas ke la objekto parolas kaj ne mi. Ankaux mi komencis suprenirojn en balono. Sur mian balonon kaj sur cxiujn aliajn ajxojn kiujn mi uzis en la cirko mi pentris la du literojn: 'O.Z.', por indiki ke ili apartenas al mi.

"Unu tagon mia balono forkuris portante min kaj venigis min trans la dezertojn al cxi tiu bela lando. Kiam oni vidis min malsupreniri el la cxielo ili kompreneble kredis min ia supera ulo, kaj riverencis antaux mi. Mi diris al ili ke mi estas Sorcxisto, kaj montris al ili kelkajn facilajn trukojn kiuj mirigis ilin; kaj kiam ili vidis la literojn pentritajn sur la baloto ili nomis min Oz."

"Nun mi komencas kompreni," diris la Princino, ridetante.

"Tiutempe," pludiris la Sorcxisto, rapide mangxante sian supon dum li parolis, "estis kvar apartaj landoj en cxi tiu Lando, cxiu el la kvar estis regata de Sorcxistino. Sed oni kredis mian potencon pli granda ol tiu de la Sorcxistinoj; kaj eble la Sorcxistinoj ankaux kredis tion, cxar ili neniam kuragxis oponi min. Mi ordonis ke oni konstruu la Smeraldan Urbon precize kie la kvar landoj renkontigxis, kaj kiam gxi estis kompletigita mi anoncis min Reganto de la Lando Oz, kiu inkluzivis cxiujn kvar landojn de la Mangxtuloj, la Gilikuloj, la Palpbrumoj kaj la Kveluloj. Mi pace regis cxi tiun Landon dum multaj jaroj, gxis mi maljunigxis kaj volegis denove vidi mian indigxenan urbon. Do kiam Doroteo estis unue blovita de ciklono al cxi tiu loko mi arangxis foriri kun sxi en balono; sed la balono eskapis tro frue kaj reportis min solan. Post multaj aventuroj mi atingis Omahan, sed tie mi trovis ke cxiuj miaj malnovaj amikoj jam mortis aux foriris. Do, cxar mi havis nenion alian fareblan, mi reanigxis al cirko, kaj supreniradis en balono gxis la tertremo kaptis min."

"Vere miriga historio," diris Ozma; "sed sxajne vi ne komprenas ke estas iom pli en la historio de la lando Oz-eble cxar neniu informis vin pri gxi. Multajn jarojn antaux ol vi venis cxi tien cxi tiu Lando estis unuigita kun unusola Reganto, kiel nun, kaj la nomo de la Reganto cxiam estis 'Oz', kio en nia lingvo signifas 'Granda kaj Bona'; aux, se la Reganto hazarde estis virino, sxi cxiam nomigxis 'Ozma'. Sed iam kvar Sorcxistinoj kune decidis detronigi la regxon kaj mem regi la kvar partojn de la regno; do unu tagon dum la Reganto, mia praavo, cxasadis, unu Fisorcxistino nomita Mombi sxtelis lin kaj forportis lin, kaj tenis lin kasxita kaj firme kaptita. Tiam la Sorcxistinoj dividis la regnon, kaj regis gxiajn kvar partojn gxis vi venis cxi tien. Tial la popolo tiom gxojis vidi vin, kaj kial ili supozis, pro la literoj, ke vi estas la lauxrajta reganto."

"Sed, tiutempe," diris la Sorcxisto, penseme, "du Bonaj Sorcxistinoj kaj du Fisorcxistinoj regis en la lando."

"Jes," respondis Ozma, "cxar bona Sorcxistino jam konkeris Mombin en la Nordo kaj Glinda la Bona jam konkeris la Fisorcxistinon en la Sudo. Sed Mombi ankoraux estis la karcerestro de mia praavo, kaj poste de mia patro. Kiam mi naskigxis sxi transformis min en knabon, esperante ke neniu rekonos min kaj scios ke mi estas la lauxrajta Princino de la Lando Oz. Sed mi eskapis sxin kaj estas nun la Reganto de mia popolo."

"Mi multe gxojas pro tio," diris la Sorcxisto, "kaj esperas ke vi kalkulos min unu el viaj plej fidelaj kaj admirantaj regatoj."

"Ni sxuldas multon al la Mirinda Sorcxisto," pludiris la Princino, "cxar vi konstruis cxi tiun belegan Smeraldan Urbon."

"Via popolo konstruis gxin," li respondis. "Mi nur estris la laboron, kiel ni diras en Omaha."

"Sed vi regis gxin sagxe kaj bone dum multaj jaroj," diris sxi, "kaj pro tio la popolo fieras pri via magia arto. Do, cxar vi nun estas tro maljuna por cxirkauxvagadi kaj labori en cirko, mi proponas al vi hejmon cxi tie dum via tuta restanta vivo. Vi estos la Oficiala Sorcxisto de mia regno, kaj oni traktos vin plenrespekte kaj plejkompleze."

"Mi akceptas vian afablan proponon dankeme, gracia Princino," la vireto diris, per milda vocxo, kaj cxiuj povis vidi ke larmoj estis en liaj akrevidaj maljunaj okuloj. Por li estis tre signifoplena cxi tia hejmo.

"Li estas, tamen, nur frauxdista Sorcxisto," diris Doroteo, ridetante al li.

"Kaj tia estas la plej sendangxera Sorcxisto," respondis Ozma, senhezite.

"Oz povas fari bonajn mirigajxojn, cxu aux ne frauxdajn," diris Zeb, kiu nun sentis sin pli trankvila.

"Li amuzu nin per siaj mirigajxoj morgaux," diris la Princino. "Mi sendis mesagxistojn por alvoki cxiujn malnovajn amikojn de Doroteo ke ili renkontu kaj bonvenigu sxin, kaj ili sendube alvenos tre baldaux."

Efektive, tuj post la fino de la mangxo enrapidis la Birdotimigilo, por cxirkauxbrakumi Doroteon per siaj pajloplenigitaj brakoj kaj diri al sxi kiom li gxojas revidi sxin. La Sorcxisto estis ankaux plej elkore bonvenigata de la pajlulo, kiu estis grava persono en la Lando Oz.

"Kiel fartas via cerbo?" demandis la malgranda frauxdisto, dum li premis la molajn, pajloplenajn manojn de sia malnova amiko.

"Ili bone funkcias," respondis la Birdotimigilo. "Mi plene certas, Oz, ke vi donis al mi la plej bonan cerbon en la mondo, cxar mi povas pensi per ili tage kaj nokte, kiam cxiuj aliaj cerboj profunde dormas."

"Dum kiom da tempo vi regis la Smeraldan Urbon post mia foriro?" estis la sekva demando.

"Dum longa tempo, gxis knabino nomita Generalo Zingibra konkeris min. Sed Ozma baldaux konkeris sxin, per la helpo de Glinda la Bona, kaj post tio mi komencis logxi kun Nocxjo Hakisto, la Stana Lignohakisto."

Gxuste tiam lauxta gakado auxdigxis ekster la cxambro; kaj, kiam servisto malfermis la pordon kaj riverencis, flava kokino enmarsxis. Doroteo antauxenkuris kaj kaptis la lanugan birdon per siaj brakoj, samtempe farante gxojkrion.

"Ho, Billina!" sxi diris; "kiom dika kaj eleganta vi kreskis!"

"Kial ne?" demandis la kokino, per akra, klara vocxo. "Mi vivas per la graso de la lando-cxu ne, Ozma?"

"Vi havas kion ajn vi deziras," diris la Princino.

Cxirkaux la kolo de Vilcxinjo estis cxeno de belaj perloj, kaj sur sxiaj kruroj estis braceletoj el smeraldoj. Sxi komfortigis sin sur la genuoj de Doroteo gxis la katido faris jxaluzan koleran minacan sonon kaj alsaltis kun akraj ungoj feroce malkovritaj por bati Vilcxinjon. Sed la knabineto tiom severe frapis la koleran katidon ke gxi forsaltis sen kuragxo grati.

"Fi! Heuxreka," kriis Doroteo. "Cxu tiel vi traktas miajn amikojn?"

"Vi havas tre strangajn amikojn, sxajnas al mi," respondis la katido, per malafabla tono.

"Same sxajnas al mi," diris Vilcxinjo, malestime, "se tiu acxa kato estas amiko via."

"Atentu!" diris Doroteo, severe. "Mi malpermesas kvereladon en la Lando Oz, tion mi certigas al vi! Cxiuj kunlogxas pace cxi tie, kaj cxiu amas cxiun alian; kaj krom se vi du, Vilcxinjo kaj Heuxreka, pardonon petos unu de la alia kaj interamikigxos, mi prenos mian Magian Zonon kaj volos ke vi ambaux reportigxu hejmen, senpokaste. Jen la afero!"

Ilin ambaux multe timigis tiu minaco, kaj ili cede promesis bone konduti. Sed neniam rimarkigxis post tio ke ili estas bonaj amikoj, malgraux cxio.

Kaj nun alvenis la Stana Lignohakisto, lia korpo estis plej bele nikelkovrita, tiel ke gxi brilegis pro la forta lumo en la cxambro. La Stana Lignohakisto amis Doroteon plej tenere, kaj bonvenigis gxoje la revenon de la malgranda maljuna Sorcxisto.

"Sinjoro," diris li al la Sorcxisto, "Mi ne povus suficxe danki vin pro la bonega koro kiun vi iam donis al mi. Gxi akiris por mi multajn amikojn, tion mi certigas al vi, kaj gxi batas tiom amikeme kaj ame hodiaux kiel en la komenco."

"Min plezurigas auxdi tion," diris la Sorcxisto. "Mi timis ke gxi sximkovrigxos en tiu stana korpo via."

"Tute ne," respondis Nocxjo Hakisto. "Gxi bonege konservigxas en mia hermetika brusto."

Zeb estis iom retirema kiam oni unue prezentis lin al cxi tiuj stranguloj; sed ili estis tiom amikemaj kaj sinceraj ke li baldaux komencis multe admiri ilin, kaj ecx trovis kelkajn bonajn trajtojn en la flava kokino. Sed li denove nervozigxis kiam oni anoncis la sekvan vizitanton.

"Jen," diris Princino Ozma, "mia amiko S-ro M.P. Sxancel-Insekto, P.E., kiu helpis min iam kiam mi multe suferis, kaj estas nun la Dekano de la Regxa Kolegio de Atleta Scienco."

"Ha," diris la Sorcxisto; "min plezurigas renkonti tiom gravan personon."

"M.P.," diris la Sxancel-Insekto, pompe, "signifas Multe Pligrandigita; kaj P.E. signifas Plene Edukita. Mi estas, efektive, tre granda insekto, kaj sendube la plej inteligenta ulo en cxi tiu largxa regno."

"Bonege vi kasxas tion," diris la Sorcxisto. "Sed mi neniel dubas vian deklaron."

"Neniu dubas gxin, sinjoro," respondis la Sxancel-Insekto, kaj preninte libron el sia posxo la stranga insekto turnis sian dorson al la grupo kaj sidigxis en angulo por legi.

Neniun gxenis tiu malgxentileco, kiu eble sxajnus pli neakceptebla se temus pri persono malpli plene edukita; do ili tuj forgesis lin kaj komencis gajan konversacion kiu bone amuzis ilin gxis la horo por enlitigxo.

Cxapitro 16: Jacxjo la Kalesxo-Cxevalo