Jacxjo la Kalesxo-Cxevalo

JACXJO la Kalesxo-Cxevalo trovis sin posedanta grandan cxambron kun verda marmora planko kaj cxizita marmora panelajxo, kiu estis tiom pompaspekta ke gxi imponus alian ulon. Jacxjo akceptis gxin kiel nur detaleton, kaj laux lia ordono la helpantoj forte frotis lian felon, kombis liajn kolharojn kaj voston, kaj lavis liajn hufojn kaj maleolojn. Post tio ili informis lin ke mangxo tuj sekvos kaj li respondis ke ili ne povus alporti gxin tro rapide laux lia opinio. Unue ili portis al li vaporantan teleron da supo, kiun la cxevalo rigardis senplezure.

"Forportu tiun acxajxon!" li ordonis. "Cxu vi kredas min salamandro?"

Ili tuj obeis, kaj nun alportis fajnan grandan rombon sur argxenta telero, kun sauxco sur gxi.

"Fisxo!" kriis Jacxjo, snufante. "Cxu vi kredas min kato? For kun gxi!"

La servantoj iom senkuragxigxis, sed baldaux ili alportis grandan pladon sur kiu estis dudek bone rostitaj koturnoj sur rostita pano.

"Nu, nu!" diris la cxevalo, nun plene provokita. "Cxu vi supozas min mustelo? Kiaj stultaj malsagxuloj vi estas en la Lando Oz, kiajn acxajxojn vi mangxas! Cxu nenio mangxinda ekzistas en cxi tiu palaco?"

La tremantaj servistoj alvokis la Regxan Intendanton kiu alrapidis kaj diris:

"Kion Via Alteco volas por mangxi?"

"Alteco?" ripetis Jacxjo, kiu ne kutimis al tiaj titoloj.

"Vi estas almenaux du metrojn alta, kaj tio estas pli alta ol cxiu alia besto en cxi tiu lando," diris la Intendanto.

"Nu, Mia Alteco deziras avenon," deklaris la cxevalo.

"Avenon? Ni ne havas naturan avenon," la Intendanto diris, tre respektoplene. "Sed estas multa avengrio, kiun ni ofte kuiras por matenmangxo. Avengrio estas matenmangxa nutrajxo," pludiris la Intendanto, humile.

"Mi faros el gxi vespermangxan nutrajxon," diris Jacxjo. "Alportu gxin, sed je via vivo, ne kuiru gxin!"

Komprenu ke la respekto per kiu oni honoris la trivitan maljunan kalesxocxevalon iom arogantigis lin, kaj li forgesis ke li estas gasto, cxar oni neniam traktis lin alimaniere ol kiel serviston ekde lia naskigxtago, gxis lia alveno en la Lando Oz. Sed la regxaj helpistoj ne atentis la mishumoron de la besto. Ili rapide miksis kuvon da avengrio kun iometo da akvo, kaj Jacxjo mangxis gxin tre avide.

Post tio la helpistoj amasigis tapisxojn sur la planko, kaj la maljuna cxevalo dormis sur la plej mola lito kiun li iam trovis dum sia tuta vivo.

En la mateno, tuj kiam tagigxis, li decidis promeni kaj provi trovi herbon por matenmangxo; do li pasxis trankvile tra la belan arkon de la pordejo, cxirkauxiris la angulon de la palaco, kie cxiu sxajne dormis, kaj ekfrontis la Segcxevalon.


Jacxjo mirante rigardis la Segcxevalon.

Jacxjo haltis abrupte, surprizite kaj mirigite. La Segcxevalo haltis samtempe kaj rigardis la aliulon per siaj kuriozaj elstaraj okuloj, kiuj estis nur tuberoj en la sxtipo el kiu konsistis gxia korpo. La kruroj de la Segcxevalo estis kvar stangoj fiksitaj en truoj boritaj en la sxtipo; gxia vosto estis brancxeto akcidente restinta; kaj gxia busxo kavajxo hakita en unu fino de la korpo kiu elstaris iomete kaj utilis kiel kapo. La finoj de la lignaj kruroj estis kovritaj per solida oro, kaj la selo de Princino Ozma, kiu estis el rugxa ledo ornamita per brilaj diamantoj, estis ligita al la mallerta korpo.

La okuloj elstaris tiom kiom tiuj de la Segcxevalo, kaj li rigardis la ulon kun siaj oreloj rektaj kaj lia longa kapo retirita gxis gxi kusxis kontraux lia arka kolo.

Kun tiu komika pozicio la du cxevaloj malrapide cxirkauxiris unu la alian dum kelka tempo, cxiu estis nekapabla kompreni kio estas la strangajxo kiun gxi nun la unuan fojon vidas. Subite Jacxjo kriis:

"Jadi, kia ulo vi estas?"

"Mi estas Segcxevalo," respondis la alia.

"Ho; mi kredas ke mi auxdis pri vi," diris la kalesxocxevalo; "sed vi estas malsimila al kion mi anticipis vidi."

"Tion mi ne dubas," la Segcxevalo komentis, per fiera tono. "Oni opinias min tre malkutima."

"Tute prave. Sed malfortikajxo kia vi ne rajtas vivi."

"Ne kulpas mi," respondis la alia, iom cxagrenite. "Ozma sxutis magian pulvoron sur min, kaj mi devis vivi. Mi scias ke mi ne multe valoras; sed mi estas la sola cxevalo en la tuta Lando Oz, do oni tre respektas min."

"Vi, cxevalo!"

"Ho, ne vera cxevalo, kompreneble. Tute ne ekzistas cxi tie veraj cxevaloj. Sed mi estas bonega imitajxo."

Jacxjo indigne henis.

"Rigardu min!" li kriis. "Mi estas vera cxevalo!"

La ligna besto eksaltetis, kaj poste detale ekzamenis la alian.

"Cxu eblas ke vi estas Vera Cxevalo?" li murmuris.

"Ne nur eblas sed veras," respondis Jacxjo, al kiu placxis la impreso kreita de li. "Tion pruvas fajnaj punktoj. Ekzemple, rigardu la longajn harojn sur mia vosto, per kiu mi povas forvisxi musxojn."

"Musxoj neniam gxenas min," diris la Segcxevalo.

"Kaj rimarku miajn grandajn fortajn dentojn, per kiuj mi mangxas herbon."

"Mi ne bezonas mangxi," komentis la Segcxevalo.

"Ankaux ekzamenu mian largxan bruston, kiu ebligas ke mi plene, profunde spiru," diris Jacxjo, fiere.

"Mi ne bezonas spiri," respondis la alia.

"Ne; al vi mankas multaj plezuroj," komentis la kalesxocxevalo, kompate. "Vi ne konas la plezuron de forvisxo de musxo kiu mordis vin, nek la gxojon mangxi bongustegan mangxajxon, nek kontenton pro longa spiro de fresxa, pura aero. Eble vi estas imitajxo de cxevalo, sed tre maladekvata."

"Ho, mi ne povas esperi simili vin," gxemis la Segcxevalo. "Sed min gxojigas finfine renkonti Veran Cxevalon. Vi estas certe la plej bela ulo kiun iam mi vidis."

Tiu parolo plene placxis Jacxjon. Neniam antauxe iu nomis lin bela. Diris li:

"Via cxefa problemo, mia amiko, estas ke vi konstruigxis el ligno, kaj mi supozas ke vi ne kulpas pri tio. Veraj cxevaloj, kia mi, konsistas el karno kaj sango kaj ostoj."

"Mi tute bone vidas la ostojn," respondis la Segcxevalo, "kaj ili estas admirindaj kaj klaraj. Ankaux mi vidas la karnon. Sed mi supozas ke la sango estas ie interne."

"Gxuste tiel," diris Jacxjo.

"Por kio gxi utilas?" demandis la Segcxevalo.

Jacxjo ne sciis, sed li ne volis konfesi tion al la Segcxevalo.

"Se io vundas min," li respondis, "la sango elfluas por indiki kie mi vundigxis. Vi, kompatindulo! ecx ne povas sangi kiam vi vundigxis."

"Sed mi ne povas vundigxi," diris la Segcxevalo. "Kelkfoje mi iomete rompigxas, sed estas facile ripari kaj bonordigi min. Kaj mi neniam ecx sentas rompon aux spliton."

Jacxjo preskaux sentis tenton envii la lignan cxevalon pro gxia nekapablo senti doloron; sed la ulo estis tiom absurde malnatura ke li decidis ke li neniuokaze akceptus farigxi kia gxi.

"Kial viaj sxuoj estas el oro?" li demandis.

"Princino Ozma faris tion," estis la respondo; "kaj tio helpas ke miaj kruroj ne trivigxu. Ni multe kunaventuris, Ozma kaj mi, kaj sxi amas min."

La kalesxocxevalo estis respondonta kiam subite li eksaltis kaj henis pro terurigxo kaj staris tremante kiel folio. Cxar cxirkaux la angulo venis du enormaj sovagxaj bestoj, pasxantaj tiom senbrue ke ili apudestis antaux ol li konsciis pri ilia cxeesto. Jacxjo jam kuradis laux la vojo por eskapi kiam la Segcxevalo elkriis:

"Haltu, mia frato! Haltu, Vera Cxevalo! Ili estas amikoj, kaj ne misagos kontraux vin."

Jacxjo hezitis, rigardante la bestojn timoplene. Unu estis enorma Leono kun klaraj, inteligentaj okuloj, flavbruna kolhararo bone zorgita, kaj korpo kia flava plusxo. La alia estis granda Tigro kun purpuraj strioj cxirkaux sia supla korpo, kaj okuloj videblaj tra la duone fermitaj palpebroj kvazaux fajraj karboj. La gigantaj formoj de tiuj monarkoj de la arbaro kaj gxangalo suficxis por teruri la plej kuragxan koron, kaj ne estas mirinde ke Jacxjo timis renkonti ilin.

Sed la Segcxevalo prezentis ilin al la fremdulo per trankvila tono, dirante:

"Cxi tiu, nobla Cxevalo, estas mia amiko la Malkuragxa Leono, kiu estas la Brava Regxo de la Arbaro, sed samtempe fidela vasalo de Princino Ozma. Kaj cxi tiu estas la Malsata Tigro, la Teroro de la Gxangalo, kiu avidas mangxi dikajn bebojn sed lia koncscienco malebligas tion. Cxi tiuj regxaj bestoj estas ambaux varmaj amikoj de malgranda Doroteo kaj venis al la Smeralda Urbo por bonvenigi sxin al nia felando."

Auxdinte tiujn vortojn Jacxjo decidis perforte venki sian alarmigxon. Li klinis sian kapon lauxeble digne antaux la sovagxaspektaj bestoj, kiuj reciproke kapklinis amike.

"Cxu vi akordas ke la Vera Cxevalo estas belega besto?" demandis la Segcxevalo admire.

"Sendube temas pri gusto," respondis la Leono. "En la arbaro oni opinius lin nebela, cxar lia vizagxo estas etendita kaj lia kolo estas nenecese longa. Liaj artikoj, mi observas, estas sxvelintaj kaj trograndaj, kaj al li mankas karno kaj li estas multjaragxa."

"Kaj ege malmola," aldonis la Malsata Tigro, per malfelicxa vocxo. "Mia konscienco tute ne permesus ke mi mangxu tiom malmolan viandon kia la Vera Cxevalo."

"Min gxojigas tio," diris Jacxjo; "cxar ankaux mi havas konsciencon, kaj gxi ordonas ke mi ne krevu vian kranion per mia fortega piedo."

Se li supozis timigi la strian beston per tia parolo li eraris. La Tigro sxajnis rideti, kaj malrapide palpebrumis per unu okulo.

"Vi havas bonan konsciencon, amiko Cxevalo," gxi diris, kaj se vi obeos gxiajn ordonojn gxi multe protektos vin de damagxo. Iun tagon mi lasos ke vi provu krevi mian kranion, kaj poste vi scios pli pri tigroj ol nun."

"Cxiu amiko de Doroteo," komentis la Malkuragxa Leono, "nepre ankaux estas nia amiko. Do ni cxesu paroli pri krevado de kranio kaj konversaciu pri pli placxaj temoj. Cxu vi jam matenmangxis, Sinjoro Cxevalo?"

"Ankoraux ne," respondis Jacxjo. "Sed jen abundaj trifolioj, do se vi pardonos min mi nun mangxos."

"Li estas vegetarano," komentis la Tigro, dum la Tigro komencis macxi la trifoliojn. "Se mi povus mangxi herbon mi ne bezonus konsciencon, cxar mi tute ne sentus tenton mangxi bebojn kaj sxafidojn."

Gxuste tiam Doroteo, kiu frue levigxis kaj auxdis la vocxojn de la bestoj, elkuris bonvenigi siajn malnovajn amikojn. Sxi cxirkauxbrakumis kaj la Leonon kaj la Tigron kun fervora gxojo, sed sxajnis ami la Regxon de la Bestoj iom pli ol lian malsatan amikon, cxar sxi de pli longe konis lin.

Kiam ili jam longe indulgis sin per longa parolado kaj Doroteo rakontis al ili pri la terura tertremo kaj sxiaj jxusaj aventuroj, la matenmangxo-sonorilo sonis de la palaco kaj la knabineto eniris por reesti kun siaj homaj kamaradoj. Dum sxi eniris la grandan halon vocxo vokis, per iom malmilda tono:

"Kion? Cxu vi revenis?"

"Jes" sxi respondis, cxirkauxrigardante por trovi el kie venas la vocxo.

"Kial vi revenis?" estis la sekva demando, kaj la okuloj de Doroteo trafis kornohavan kapon pendantan sur la muro gxuste super la kameno, kaj vidis gxiajn lipojn sin movi.

"Jadi!" sxi krietis. "Mi kredis ke vi estas sxtofoplena."

"Tiel estas," respondis la kapo. "Sed iam mi estis parto de la Gumpo sur kiun Ozma sxutis la Pudron de Vivo. Mi estis tiam dum kelka tempo la Kapo de la plej bona Flugmasxino iam ekzistinta, kaj ni faris multajn mirindajxojn. Poste oni disgis la Gumpon kaj metis min sur cxi tiun muron; sed mi ankoraux povas paroli kiam mi emas, kio ne okazas ofte."

"Estas tre strange," diris la knabino. "Kio vi estis kiam vi unue vivis?"

"Tion mi forgesis," respondis la Kapo de la Gumpo, "kaj mi opinas ke ne multe gravas. Sed venas Ozma: do mi prefere silentu, cxar al la Princino malplacxas mia babilado ekde kiam sxi sxangxis sian nomon de Tip al Ozma."

Gxuste tiam la knabina Reganto de Oz malfermis la pordon kaj salutis Doroteon per bonmateneca kiso. La malgranda Princino aspektis fresxa kaj rozeca kaj bonspirita.

"La matenmangxo atendas, kara," sxi diris, "kaj mi malsatas. Do ni ne atendigu gxin ecx unu minuton."

Cxapitro 17: La Naux Porketoj