La Sorcxisto Denove Trompas

ANTAUX la tria horo la Tronocxambro estis plenplena pro civitanoj, viroj, virinoj kaj infanoj kiuj fervoris vidi la grandan proceson.

Princino Ozma, vestita per sia plej eleganta sxtata robo, sidis sur la grandioza smeralda trono, kun sia juvelkovrita sceptro en la mano kaj sia brilanta diademo sur la frunto. Malantaux sxia trono staris la dudek ok oficiroj de de sxia armeo kaj multaj oficialuloj de la regxa domo. Dekstre de sxi sidis la kurioze diversspeca jxurio-bestoj, vivantaj pupoj kaj homoj-cxiuj tre seriozaj, pretaj auxskulti la parolojn. La katido estis en granda kagxo gxuste antaux la trono, kie sxi sidis sur siaj gluteoj kaj rigardadis tra la bariloj la homaron cxirkauxan, sxajne tute felicxa.

Nun, je signalo de Ozma, la Sxancel-Insekto sin levis kaj parolis al la jxurio. Lia tono estis pompa kaj li tien kaj tien arogante pasxis dum li absurde provis sxajni digna.

"Via Regxa Mosxto kaj Kuncivitanoj," li komencis; "la malgranda kato kiun vi vidas kaptita antaux vi estas akuzata pri la krimo de planita murdo kaj post tio mangxo de la dika porketo de nia estimata Regantino-aux eble sxi unue mangxis kaj poste murdis gxin. Ambauxokaze temas pri grava krimo kiu meritas solenan punon."

"Cxu vi celas diri ke mia katido devos esti sola en tombo?" demandis Doroteo.

"Ne interrompu, knabineto," diris la Sxancel-Insekto. "Kiam mi bonorde arangxis miajn pensojn mi ne volas ke iu misordigu aux konfuzu ilin."

"Se viaj pensoj ja estus bonkvalitaj ili ne estus konfuzeblaj," komentis la Birdotimigilo, serioze. "Miaj pensoj-"

"Cxu oni jugxas pensojn aux katidojn cxi tie?" demandis la Sxancel-Insekto.

"Oni jugxas unu katidon," respondis la Birdotimigilo, "sed via parolmaniero jugas nin cxiujn."

"La Oficiala Akuzisto dauxrigu," vokis Ozma de sia trono, "kaj bonvolu ne interrompi lin."

"La krimulo kiu nun sidas antaux la tribunalo lekante siajn piedojn," rekomencis la Sxancel-Insekto, "delonge deziris kontrauxlegxe mangxi la dikan porketon, kiu estis malpli granda ol muso. Kaj fine sxi fiplanis satigi sian fiapetiton por porkajxo. Mi povas vidi sxin, per mia menso-"

"Kion vi diras?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi povas vidi sxin per mia menso-"

"La menso ne havas okulojn," deklaris la Birdotimigilo. "Gxi estas blinda."

"Via Mosxto," kriis la Sxancel-Insekto, petante la helpon de Ozma, "cxu aux ne mia menso povas vidi?"

"Se jes, ne eblas vidi gxian okulon," diris la Princino.

"Tute vere," respondis la Sxancel-Insekto, riverencante. "Mi diras ke per mia menso mi vidas la krimulon rampi nevidate en la cxambron de nia Ozma kaj kasxi sin, kiam neniu rigardis, gxis la Princino foriris kaj la pordo fermita. Tiam la murdisto estis sola kun sia senprotekta viktimo, la dika porketo, kaj mi vidas sxin salti sur la senkulpan besteton kaj plenmangxi gxin-"

"Cxu vi ankoraux vidas per via menso?" demandis la Birdotimigilo.

"Certe, laux kiu alia maniero mi povus vidi gxin? Kaj ni scias ke estas vere, cxar depost tiu tempo neniu porketo trovigxas."

"Mi supozas ke se la kato malaperus, anstataux la porketo, via menso vidus la porketon mangxi la katon," sugestis la Birdotimigilo.

"Versxajne," agnoskis la Sxancel-Insekto. "Kaj nun, Kuncivitanoj kaj Bestoj de la Jxurio, mi asertas ke tiom fia krimo meritas morton, kaj ke rilate al la feroca krimulo antaux vi-kiu nun lavas sian vizagxon-la mortpuno aplikigxu nauxfoje."

Okazis multa aplauxdado kiam la parolinto sidigxis. Post tio la Princino parolis tre severtone:

"Kaptito, kion vi diras? Cxu vi kulpas aux cxu vi ne kulpas?"

"Nu, tion vi mem devas decidi," respondis Heuxreka. "Se vi povos pruvi min kulpa, mi senproteste mortos nauxfoje, sed mensa okulo tute nenion pruvas, cxar la Sxancel-Insekto ne havas menson, do ne povas mense vidi."

"Ne gravas, kara," diris Doroteo.

Post tio la Stana Lignohakisto starigxis kaj diris:

"Respektata Jxurio kaj amata Ozma, mi petas vin ne malame jugxi cxi tiun felisan kaptiton. Mi opinias ke la senkulpa katido ne povas esti kulpa, kaj certe estas malafable akuzi ke luncxo estas murdo. Heuxreka estas la dolcxa dorlotbesto de bela knabineto kiun ni cxiuj admiras, kaj mildeco kaj senkulpeco estas sxiaj cxefaj virtoj. Rigardu la inteligentajn okulojn de la katido;" (nun Heuxreka fermis siajn okulojn dormeme) "rigardu sxian ridetantan vizagxon!" (Heuxreka nun minace vocxis kaj montris siajn dentojn) "atentu la teneran pozicion de sxiaj molaj, vatitaj manetoj!" (Nun Heuxreka vidigis siajn akrajn ungojn kaj gratis la barilojn de la kagxo.) "Cxu tiom milda besto kulpe mangxus kamaradan besteton? Ne; milfoje, ne!"

"Ho, cxesu paroli," diris Heuxreka; "vi jam tro longe auxdigis vin."

"Mi strebas defendi vin," riprocxis la Stana Lignohakisto.

"Do parolu sencoplene," postulis la katido. "Diru ke estus stulte ke mi mangxu la porketon, cxar mi estas suficxe inteligenta por scii kian tumulton tio kauxzus. Sed ne klopodu diri ke mi estas tro senkulpa por mangxi dikan porketon se mi povus kasxe fari tion. Mi opinias ke gxi bonege gustus."

"Eble, laux uloj kapablaj mangxi," komentis la Stana Lignohakisto. "Mi mem, ne konstruita por povi mangxi, ne havas propran sperton pri la afero. Sed mi memoras ke nia granda poeto iam diris:

'Mangxi bongustas
Kaj plene justas;
Se l' stomako rustas
Do gxuo gxustas'
Konsideru tion, amikoj en la Jxurio, kaj vi facile decidos ke la katido estas malgxuste akuzita kaj devas liberigxi."

Kiam la Stana Lignohakisto sidigxis neniu aplauxdis lin, cxar lia pledo ne estis tre konvinka kaj malmultaj kredis ke li pruvis la senkulpecon de Heuxreka. Kaj la Jxurio-nu gxiaj anoj interflustradis dum kelkaj minutoj kaj post tio ili nomis la Malsatan Tigron sia reprezentanto. La granda besto malrapide starigxis kaj diris:

"Katidoj ne havas konsciencon, do ili mangxas cxion kion ili volas. La Jxurio kredas ke la blanka katido nomata Heuxreka kulpe mangxis la porketon poseditan de Princino Ozma, kaj rekomendas ke sxi mortu pune pro la krimo."

La jugxon de la Jxurio oni akceptis kun granda aplauxdo, kvankam Doroteo ploradis mizere pro la sorto de sxia dorlotbesto. La Princino estis tuj ordononta ke oni dehaku la kapon de Heuxreka per la hakilo de la Stana Lignohakisto kiam tiu brila persono denove starigxis kaj solene parolis al sxi:

"Via Mosxto," diris li, "vidu kiom facile eraras jxurio. Ne eblas ke la katido estu mangxinta vian porketon-cxar jen gxi!"

Li deprenis sian funelcxapelon kaj el sub gxi prenis la malgrandan blankan porketon, kiun li suprentenis por ke cxiuj klare vidu gxin.

Ozma gxojegis kaj krietis, fervore:

"Donu al mi mian amatan beston, Nocxjo Hakisto!"

Kaj cxiuj hurais kaj kunfrapis siajn manojn, gxojaj cxar la kaptito eskapis de morto kaj pruvigxis senkulpa.

Dum la Princino tenis la blankan porketon en siaj brakoj kaj karesis gxian molan hararon sxi diris: "Liberigu Heuxrekan el la kagxo, cxar sxi ne plu estas kaptito, sed nia bona amiko. Kie vi trovis mian mankantan besteton, Nocxjo Hakisto?"

"En cxambro en la palaco," li respondis.

"Justico," komentis la Birdotimigilo, farante gxemon, "estas dangxera. Se vi ne hazarde trovintus la porketon, Heuxreka nepre kondamnigxus."

"Sed justeco fine venkis," diris Ozma, "cxar jen mia besteto, kaj Heuxreka denove estas libera."

"Mi rifuzas liberigxi," kriis la katido, per akra vocxo, "krom se la Sorcxisto povas prezenti sian trukon per ok porketoj. Se li povos produkti nur sep, sekve cxi tiu ne estas la perdita porketo sed alia."

"Cxit, Heuxreka!" avertis la Sorcxisto.

"Ne estu malsagxa," konsilis la Stana Lignohakisto, "cxar eble vi bedauxros."

"La porketo kiu apartenis al la Princino havis smeraldan kolumon," diris Heuxreka, lauxte por ke cxiu auxdu."

"Tute vere!" krietis Ozma. "Do cxi tiu ne povas esti tiu kiun donacis al mi la Sorcxisto."

"Kompreneble ne; li havis naux, ensume," deklaris Heuxreka; "kaj mi devas diri ke li estis treege avara, ne permesante ke mi mangxu kelkajn. Sed nun finigxis cxi tiu stulta proceso, do mi informos vin pri kio vere okazis al via amata porketo."

Je tio cxiu en la Tronocxambro eksilentis, kaj la katido pludiris, per trankvila, moka tono:

"Mi konfesas ke mi ja intencis mangxi la malgrandan porkon; do mi rampis en la cxambron kie gxi estis dum la Princino vestadis sin kaj kasxis min sub segxo. Kiam Ozma foriris sxi fermis la pordon kaj lasis sian besteton sur la tablo. Tuj mi alsaltis kaj ordonis al la porketo ke li ne kriu, cxar li estos interne de mi post duona sekundo; sed neniu povas rezoni sukcese kun tiaj bestetoj. Anstataux resti kvieta, por ke mi komforte mangxu lin, li tiom tremis pro timo ke li falis de la tablo en grandan vazon kiu staris sur la planko. La vazo havis tre mallargxan kolon, sed la busxo de la vazo estis tre largxa kvazaux bovlo. Unue la porketo fiksigxis en la kolo de la vazo kaj mi kredis ke mi ja fine atingos lin, sed li trapusxis sin kaj falis en la profundan malsupran parton-kaj mi supozas ke li plu estas tie."

Cxiujn mirigis tiu konfeso, kaj Ozma tuj sendis oficiron por alporti la vazon. Kiam li revenis la Princino rigardis interne de la mallargxa kolo de la granda ornamajxo kaj trovis sian perditan porketon, gxuste kiel diris Heuxreka.

Ne eblis elpreni la besteton sen rompi la vason, do la Stana Lignohakisto frakasis gxin per sia hakilo kaj liberigis la malgrandan kaptiton.

Tiam la homamaso tre fervore hurais kaj Doroteo cxirkauxbrakumis la katidon kaj diris al sxi kiom gxoja sxi estas sciante ke sxi estas senkulpa.

"Sed kial vi ne informis nin jam je la komenco?" sxi demandis.

"Nu, tiuokaze ne estus amuze," respondis la katido, oscedante.

Ozma redonis al la Sorcxisto la porketon, kiun li tiom afable donintis al Nocxjo Hakisto por anstataux la perditan, kaj post tio sxi portis la propran al la cxambroj de la palaco kie sxi logxis. Kaj nun, cxar la proceso estis finita, la bonaj civitanoj de la Smeralda Urbo disiris al siaj hejmoj, tre kontentaj pro sia amuzigxo dum tiu tago.

Cxapitro 20: Zeb Reiras al la Rancxo