La Knabinoj de la Nebulo

De la supro de la monteto Ozma kaj Doroteo subenrigardis en la preteran valon kaj miris trovante gxin plena de flosanta nebulo kiu estis densa kiel fumo. Nenio en la valo estis videbla krom tiuj ondoj de nebulo, sed pretere, aliflanke, levigxis herbokovrita monteto kiu aspektis tre bela.

"Nu," diris Doroteo, "kion ni faru, Ozma? Cxu ni marsxu en tiun densan nebulon, kaj versxajne perdigxu en gxi, aux atendu gxian forigxon?"

"Mi ne certas ke gxi forigxos, negrave kiom longe ni atendos," respondis Ozma, dubeme. "Se ni volas pluiri, mi kredas ke ni devos provi marsxi en la nebulo."

"Sed ni ne povos vidi kien ni iras aux sur kion ni tretas," protestis Doroteo. "Eble estas terurajxoj kasxitaj en tiu nebulo, kaj mi timas jam pro la penso ke mi vados en gxi."

Ecx Ozma videble hezitis. Sxi estis silenta kaj pensema dum kelka tempo, rigardante la nebulondojn tre grizajn kaj malbonvenigajn. Fine sxi diris:

"Mi kredas ke tiu estas Nebula Valo, kie tiuj malsekaj nuboj estas konstantaj cxar ecx la sunbrilo ne forpelas ilin. Sekve sendube la Knabinoj de la Nebulo logxas tie, kaj ili estas feinoj kaj nepre respondos al mia voko."

Sxi metis siajn du manojn antaux sian busxon, kavigis ilin, kaj elvocxis klaran, trilan, birdosimilan vokon. Gxi flosis malproksimen super la nebulaj ondoj kaj baldaux auxdigxis responda sono simila, kvazaux de fora ehxo.

Tio multe imponis Doroteon. Sxi vidis multajn strangajn eventojn post sia alveno al cxi tiu felando, sed jen nova sperto. Ordinare Ozma estis tute kia cxiu knabineto kian oni hazarde renkontas-simpla, gaja, kiel eble plej aminda-tamen kun iometa sinforteno kiu donis al sxi dignon ecx dum sxia plej gaja humoro. Tamen kelkfoje, sidante sur sia trono kaj komandante siajn regatojn, aux kiam sxiaj fepovoj estis utiligataj, Doroteo kaj cxiuj aliaj apudaj sentis respektegon al sia bela knabina Reganto kaj agnoskis sxian superecon.

Ozma atendis. Baldaux el la ondoj levigxis belaj formoj, vestitaj per felecaj, longaj vestoj el grizo kiuj estis apenaux distingeblaj disde la nebulo. Ankaux ilia hararo estis nebulkolora, nur iliaj brilantaj brakoj kaj dolcxaj, palaj vizagxoj pruvis ke ili estas vivantaj, inteligentaj uloj respondantaj al la voko de fratina feino.

Kiel marnimfoj ili ripozis sur la sino de la nuboj, kun siaj okuloj demandeme rigardantaj la du knabinojn kiuj staras sur la kresto. Unu proksimigxis kaj al sxi Ozma diris: "Cxu vi bonvolos porti nin al la kontrauxa montetoflanko? Ni timas marsxi en la nebulon. Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj cxi tiu estas mia amikino Doroteo, Princino de Oz."

La Knabinoj de la Nebulo pli proksimigxis, etendante siajn brakojn. Senhezite Ozma antauxeniris kaj lasis ke ili cxirkauxbrakumu sxin kaj Doroteo ekkuragxis sekvi. Tre delikate la Knabinoj de la Nebulo tenis ilin. Doroteo opiniis la brakojn malvarmaj kaj nebulaj-ili tute ne sxajnis realaj-tamen ili subtenis la du knabinojn super la surfaco de la ondoj kaj flosis kun ili tiom rapide al la kontrauxa verda montetoflanko ke la knabinoj miregis trovante sin metitaj sur la herbon antaux ol percepti ke la transporto jam komencigxis.

"Dankon!" diris Ozma dankeme, kaj Doroteo ankaux esprimis sian dankon pro la servo.

La Knabinoj de la Nebulo ne respondis, sed ili ridetis kaj gestis adiauxe al ili per siaj manoj dum denove ili flosis en la nebulon kaj malaperis.

Cxapitro 4: La Magia Tendo