La Magia Tendo

"Nu," diris Doroteo ridante, "tio estis pli facila ol mi anticipis. Valoras, kelkfoje, esti vera feino. Sed mi ne volus esti feino cxiam logxanta en acxa nebulo."

Nun ili grimpis la kreston kaj trovis antaux si plezurigan ebenajxon kiu etendigxis multajn kilometrojn cxiudirekte. Belodoraj sovagxaj floroj trovigxis dise en la herbo; estis arbustoj kun belaj floroj kaj bongustegaj fruktoj; tie kaj tie aro da dignaj arboj pliigis la belecon de la pejzagxo. Sed ne estis logxejoj aux spuroj de vivo.

La preteran flankon de la ebenajxo bordis vico de palmoj, kaj tuj antaux la palmoj levigxis kuriozforma monteto kiu turis super la ebenajxo kiel monto. La flankoj de tiu monteto estis plene krutaj; gxi estis oblonga forme kaj la supro aspektis plata kaj ebena.

"Ho!" kriis Doroteo; "sendube tiu estas la monto pri kiu parolis al ni Glinda, kie la Platkapuloj logxas."

"Se jes," respondis Ozma, "la Lago de la Premloj devas esti tuj preter la vico de palmarboj. Cxu vi povos marsxi tiom, Doroteo?"

"Kompreneble, sed ne rapide," estis la tuja respondo. "Domagxe ni devis postlasi la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron, cxar ili utilus gxuste nun; sed kiam ni vidas la finon de nia veturo antaux ni marsxo trans tiujn belajn verdajn kampojn tute ne lacigos nin."

Tamen la marsxo estis pli longa ol ili anticipis, kaj nokto kovris ilin antaux ol ili povis atingi la platan monton. Do Ozma proponis ke ili kampu dum la nokto kaj Doroteo tre volonte konsentis. Sxi ne volis konfesi al sia amikino ke sxi lacas, sed sxi diris al si ke sxiaj kruroj "enhavas pikilojn", kio signifas ke ili komencis dolori.

Kutime kiam Doroteo komencis veturon de esplorado aux de aventuro sxi kunportis korbon plenan de mangxajxoj kaj aliaj aferoj kiujn veturanto en nekonata lando eble bezonas, sed sperto jam instruis sxin ke foriro kun Ozma estas tute alia.

La fea Regantino de Oz bezonis nur sian argxentan sceptron-cxe kies finajxo estis granda brilanta smeraldo -kiu per sia magio povis provizi kion ajn ili bezonas. Sekve Ozma, haltinte kun sia akompanantino kaj elektinte platan, herban lokon sur la ebenajxo, gestis per sia sceptro farante graciajn kurbojn kaj kantis kelkajn mistikajn vortojn per sia dolcxa vocxo, kaj tuj bela tendo ekaperis antaux ili. La kanvaso surhavis purpurajn kaj blankajn striojn, kaj de la centra stango flirtis la regxa standardo de Oz.

"Venu, kara," diris Ozma, prenante la manon de Doroteo, "mi malsatas kaj mi estas certa ke ankaux vi malsatas; do ni eniru kaj festenu."

Enirante la tendon ili trovis tablon pretan por du personoj, kun blanka tolo, brilantaj argxentaj mangxiloj kaj brilantaj vitrajxoj, vazo kun rozoj en la centro kaj multaj teleroj kun bongustegaj mangxajxoj, kelkaj fume varmegaj, atendantaj por satigi ilian malsaton. Ankaux ambauxflanke en la tendo estis litoj, kun satenaj tolajxoj, varmaj kovriloj kaj kapkusenoj plenaj de anserlanugo. Ankaux trovigxis segxoj, kaj altaj lampoj kiuj lumigis la internon de la tendo per mola, roza ardo.

Doroteo, sidigxinte laux ordono de sia feamikino, kaj mangxante nekutime gxuoplene, pripensis la mirindajxojn faratajn per magio. Se oni estus feino kaj scius la sekretajn legxojn de la naturo kaj la mistikajn vortojn kaj ceremoniojn kiuj komandas tiujn legxojn, simpla gesto per argxenta sceptro produktus tuj cxion por kio homoj laboregas malkviete dum lacigaj jaroj. Kaj Doroteo deziregis en sia afabla senkulpa koro ke cxiuj homoj povu esti feoj kun argxentaj sceptroj, kaj satigi cxiujn siajn bezonojn sen tiom da laboro kaj malkvieto, cxar tiam, sxi imagis, ili povus felicxi dum cxiuj siaj laborhoroj. Sed Ozma, rigardante la vizagxon de sia amikino kaj legante tiujn pensojn, ridis kaj diris:

"Ne, ne, Doroteo, "tio tute ne tauxgus.Via plano portus enuon al la mondo anstataux felicxon. Se cxiu povus gesti per sceptro por plenumigi siajn dezirojn tiu ne plu bezonus sopiri ion ajn. Ne okazus fervora strebo akiri malfacilajxon, cxar nenio estus malfacila, kaj la plezuro perlabori ion sopiratan, kaj akireblan nur per malfacila laboro kaj zorga pensado, plene perdigxus. Estus nenio farenda, komprenu, neniu interesigxo pri la vivo kaj pri niaj kunuloj. Nur tio valorigas la vivon-bonfari kaj helpi malplifelicxulojn."

"Nu, vi estas feino, Ozma, cxu vi ne estas felicxa?" demandis Doroteo.

"Felicxa mi ja estas, cxar mi povas felicxigi aliulojn per miaj fepovoj. Se mi ne havus regnon kaj regatojn prizorgendajn, mi estus mizera. Ankaux necesas kompreni ke kvankam mi estas pli potenca feino ol cxiu alia logxanto en Oz, mi ne estas tiom potenca kiom Glinda la Sorcxistino, kiu studis multajn magiajn artojn kiujn mi tute ne konas. Ecx la malgranda Sorcxisto de Oz povas fari kelkajn aferojn kiujn ne povas mi, kaj mi povas fari aferojn nekonatajn de la Sorcxisto. Mi diras tion por klarigi ke mi tute ne estas cxiopotenca. Mia magio estas nur fe-magio, ne sorcxado."

"Tutegale," diris Doroteo, "min vere plezurigas ke vi povis estigi cxi tiun tendon, kun niaj mangxoj kaj litoj pretaj por ni."

Ozma ridetis.

"Jes, ja estas mirinde," sxi konsentis. "Ne cxiuj feoj kapablas tian magion, sed kelkaj feoj povas fari magion kiu plene mirigas min. Mi kredas ke tio modestigas nin-ke niaj magiaj artoj estas dividitaj, cxiu el ni ricevis nur kelkajn. Mi gxojas ne scii cxion, Doroteo, kaj ke ankoraux restas aferoj kaj en la naturo kaj en la intelekto kiuj povas mirigi min."

Doroteo ne povis plene kompreni tion, do sxi nenion pli diris pri la temo kaj baldaux trovis novan kauxzon miri. Cxar kiam ili tute finis sian mangxon la tablo kaj gxia surhavo fulmrapide malaperis.

"Ne necesas lavi telerojn, Ozma!" sxi diris ridante. "Mi s'pozas ke vi felicxigus multajn homojn se vi instruus al ili nur tiun unusolan arton!"

Dum horo Ozma rakontadis, kaj paroladis kun Doroteo pri diversaj personoj kiuj interesis ilin. Sekvis la tempo por enlitigxi, kaj ili senvestigis sin kaj rampis en siajn molajn litojn kaj endormigxis preskaux tuj kiam iliaj kapoj tusxis la kapkusenojn.

Cxapitro 5: La Magia Stuparo