La Monto de Platkapuloj

Kiam ili vidis ke la fremduloj trudintaj sin sur ilian monton estas nur du knabinetoj, la Platkapuloj kontente mugxetis kaj retiris sin, lasante ke ili vidu kiel aspektas la monto-supro. Gxi havis subtasan formon, tiel ke la domoj kaj aliaj konstruajxoj-cxiuj el rokoj-ne estis videblaj trans la rando, de iu staranta sur la suba ebenajxo.

Sed nun granda dika Platkapulo staris antaux la knabinoj kaj per malafabla vocxo demandis:

"Kion vi faras cxi tie? Cxu la Premloj sendis vin por spioni nin?"

"Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Ox."

"Nu, mi neniam auxdis pri la Lando Oz, do povas esti ke vi ja estas tia," respondis la Platkapuloj.

"Cxi tiu estas la Lando Oz-nu, parto de gxi," kriis Doroteo. "Do Princino Ozma regas vin la Platkapulan popolon, same kiel cxiujn aliajn popolojn en Oz."

La viro ridis, kaj ankaux cxiuj aliaj cxirkauxstarantoj ridis. Iu en la homamaso kriis:

"Sxi nepre ne diru al la Plejsupera Diktatoro ke sxi regas la Platkapulojn. Cxu, amikoj?"

"Ja ne!" ili cxiuj respondis tre forte.

"Kiu estas via Plejsupera Diktatoro?" demandis Ozma.

"Li mem informu vin pri tio," respondis la viro kiu parolis la unua. "Vi rompis niajn legxojn per via veno cxi tien; kaj negrave kiu vi estas la Plejsupera Diktatoro devos decidi pri via puno. Akompanu min."

Li komencis sekvi padon kaj Ozma kaj Doroteo sekvis lin senproteste, cxar ili volis vidi la plej gravan personon en cxi tiu kurioza lando. Aspektis suficxe agrablaj la domoj kiujn ili preterpasis kaj cxiu havis malgrandan gxardenon en kiu estis floroj kaj legomoj. Rokaj muroj apartigis la logxejojn, kaj cxiuj padoj estis pavimitaj per plataj rokaj slaboj. Sxajne tiu estis ilia sola konstrumaterialo kaj ili lerte utiligis gxin por cxia celo.

Gxuste en la centro de la granda subtaso staris pli granda konstruajxo kiu, laux la Platkapulo, estas la palaco de la Plejsupera Diktatoro. Li gvidis ilin tra eniran halon en grandan akceptohalon, kie ili sidigxis sur sxtonaj benkoj kaj atendis la alvenon de la Diktatoro. Baldaux li eniris el alia cxambro-iom maldika kaj maljuna Platkapulo, vestita pli-malpli idente al la aliaj membroj de tiu stranga raso, kaj distingebla disde ili nur per ruza vizagxmieno. Li tenis siajn okulojn duone fermitaj kaj tra la fendetoj rigardis Ozman kaj Doroteon, kiuj starigxis por renkonti lin.

"Cxu vi estas la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj?" demandis Ozma.

"Jes, mi estas tio," li diris, kunfrotante siajn manojn malrapide. "Mia vorto estas legxo. Mi estas la cxefo de la Platkapuloj sur cxi tiu platkabajxo."

"Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj mi venis de la Smeralda Urbo por-"

"Cxesu, momenton!" interrompis la Diktatoro, kaj li turnis sin al la viro kiu kondukintis la knabinon tien. "Foriru, Diktatoro Felo Platkapulo!" li ordonis. "Reiru al via posteno kaj gardu la Sxtuparon. Mi prizorgos cxi tiujn fremdulojn." La viro riverencis kaj foriris, kaj Doroteo demandis mire:

"Cxu ankaux li estas Diktatoro?"

"Kompreneble," estis la respondo. "Cxiu cxi tie estas diktatoro de io aux tio. Cxiuj havas oficon. Tiel cxiuj estas kontentaj. Sed mi estas la Plej Supera Diktatoro, kaj mi estas elektata unufoje en cxiu jaro. Cxi tie estas demokratio, komprenu, kie la popolo rajtas vocxdoni por siaj regantoj. Multaj aliaj deziras esti Plejsupera Diktatoro, sed cxar mi faris legxon ke mi mem cxiam kalkulu la balotojn, mi cxiam elektigxas."

"Kiel vi nomigxas" demandis Ozma.

"Mi nomigxas la Ple-diko, kio estas mallongigo de Plejsupera Diktatoro. Mi forsendis tiun viron cxar tuj kiam vi menciis Ozman de Oz, kaj la Smeraldan Urbon, mi komprenis kiuj vi estas. Mi supozas ke mi estas la sola Platkapulo kiu iam auxdis tiujn nomojn, sed estas cxar mi havas pli da cerbo ol cxiuj aliaj."

Doroteo rigardadis la Ple-dikon.

"Mi ne komprenas kiel vi povas havi ian cerbon," sxi komentis, "cxar mankas la parto de via kapo kie cerbo logxas."

"Ne estas mirinde ke vi pensas tiel," li diris. "Iam la Platkapuloj ne havis cerbojn, cxar, kiel vi diras, ne estas supraj partoj en iliaj kapoj en kiuj logxu cerboj. Sed antaux tre longe bando de feoj flugis super cxi tiu lando kaj faris gxin felando, kaj kiam ili trovis la Platkapulojn la feoj bedauxre trovis ke ili cxiuj estas tre stultaj kaj ne kapablaj pensi. Do, cxar ne estis tauxga loko en iliaj korpoj en kiujn meti cerbojn, la Regxino de la Feoj donis al cxiu el ni belan ladskatolon da cerbajxo kiun ni portas en posxo kaj tio egale inteligentigis nin kiel aliajn homojn. Vidu," li pludiris, "jen unu el la cerbo-ladskatoloj donitaj al ni de la feoj." Li prenis el posxo brilantan ladskatolon sur kiu estis bela rugxa etiketo kiu diris "Koncentrita Cerbajxo por Platkapuloj. Plej supera kvalito."

"Kaj cxu cxiu Platkapulo havas similan cerbon?" demandis Doroteo.

"Jes, cxiuj similas. Jen alia." El alia posxo li prenis duan ladskatolon de cerbajxo.

"Cxu la feoj donis al vi duoblan kvanton?" demandis Doroteo.

"Ne, sed unu el la Platkapuloj kredis voli esti la Ple-diko kaj provis ribeligi mian popolon kontraux min, do mi punis lin per forpreno de lia cerbo. Unu tagon mia edzino riprocxis min severe, do mi forprenis de sxi sxian ladskatolon de cerbajxo. Al sxi tio malplacxis do sxi eliris kaj sxtelis la cerbojn de pluraj virinoj. Post tio mi faris legxon ke se iu persono sxtelas la cerbon de alia persono, aux ecx nur provas lupreni gxin, li cedas sian propran cerbon al la Ple-diko. Do cxiu kontentas pri sia propra skatolo de cerbajxo kaj mia edzino kaj mi estas la solaj personoj sur la monto kun pli ol unu skatolo. Mi havas tri skatolojn kaj tio multe lertigas min-mi farigxis tiom lerta ke mi estas bona Sorcxisto, laux mia propra sinlauxdo. Mia povra edzino havis kvar skatolojn da cerbajxo kaj farigxis rimarkinda Sorcxistino, sed ve! Estis antaux ol la malamikacxoj, la Premloj, transformis sxin en Oran Porkon."

"Jadi!" kriis Doroteo; "cxu via edzino vere estas Ora Porko?"

"Tiel. La Premloj faris tion do mi deklaris militon kontraux ilin. Vengxe pro la porkigxo de mia edzino mi intencas detrui ilian Magian Insulon kaj sklavigi la Premlojn por la Platkapuloj."

La Pre-diko nun estis tre kolera; liaj okuloj fulmis kaj lia vizagxo ekaspektis feroca kaj malbonvola. Sed Ozma diris al sxi, tre dolcxe kaj per amika vocxo:

"Mi bedauxras auxdi tion. Bonvolu diri al mi pli pri viaj problemoj rilate al la Premloj. Eble mi povos helpi vin."

Sxi estis nur knabino, sed sxi staris kaj parolis dignoplene kaj tio imponis al la Ple-diko.

"Se vi vere estas Princino Ozma de Oz," la Platkapulo diris, "vi estas el tiu bando de feoj kiuj, laux la ordono de Regxino Lurlino, felandigis la tutan Oz. Mi auxdis ke Lurlino postlasis unu el siaj feinoj por regi Ozon, kaj nomis tiun feinon Ozma.

"Se vi sciis tion kial vi ne venis al mi en la Smeralda Urbo kaj jxuris al mi lojalecon kaj obeon?" demandis la Regantino de Oz.

"Nu, mi nur lastatempe informigxis pri tio, kaj mi estis tro okupata kaj ne povis foriri el la hejmo," li klarigis, rigardante la plankon anstataux la okulojn de Ozma. Sxi sciis ke li mensogis, sed sxi diris nur:

"Kial vi komencis kvereli kun la Premloj?"

"Cxi tiel," komencis la Ple-diko, felicxa pro la sxangxo de la temo. "Ni la Platkapuloj amas mangxi fisxojn, kaj cxar ni ne havas fisxojn sur cxi tiu monto ni kelkfoje marsxis al la Lago de la Premloj por fisxkapti. Tio kolerigis la Premlojn, cxar ili deklaris ke la fisxoj en ilia lago apartenas al ili kaj ke ili protektas ilin kaj ili malpermesis ke ni kaptu la fisxojn. La Premloj tre malice kaj malamike rilatis al ni tiel, certe vi akordas pri tio. Do cxar ni tute ne atentis iliajn ordonojn ili postenigis gardiston sur la bordo de la lago por malebligi nian fiskaptadon.

"Nu, mia edzino, Rora Platkapulo, cxar sxi posedis kvar skatolojn de cerbajxo, farigxis mirinda sorcxistino, kaj cxar fisxajxo nutras la cerbon, sxi ecx pli amis mangxi fisxojn ol cxiu alia el ni. Do sxi jxuris detrui cxiun fisxon en la lago se la Premloj ne lasos ke ni kaptu kiom ajn ni volas. Ili defiis nin, do Rora preparis sitelon da magia veneno kaj subeniris al la lago unu nokton por versxi la tuton en la lagon kaj veneni la fisxojn. Tre lerta plano, inda elpensajxo de mia kara edzino, sed la Regxino de la Premloj-junulino nomata Ku-i-o-kasxis sin sur la bordo de la lago kaj senaverte kaptinte Roran sxi transformis sxin en Oran Porkon. La veneno elversxigxis sur la teron kaj fia Regxino Ku-i-o ne kontentis pro la kruela transformo, do sxi ecx forprenis la kvar skatolojn de cerbajxo de mia edzino, tiel ke sxi nun estas vulgara gruntanta porko kun ne ecx suficxe da cerbajxo por koni la propran nomon."

"Sekve," diris Ozma penseme, "la Regxino de la Premloj nepre estas Sorcxistino."

"Jes," respondis la Ple-diko, "sed efektive sxi ne mastras multan magion. Sxi ne estas tiom kapabla kiom estis Rora Platkapulo, kaj ecx ne duone tiom kapabla kiom mi nun.-Regxino Ku-i-o trovos tion kiam ni batalegos kaj detruos sxin."

"Do kompreneble la Ora Porko ne plu estas sorcxistino," komentis Doroteo.

"Ne; ecx se Regxino Ku-i-o restigus la kvar skatolojn de cerbajxo cxe sxi, kompatinda Rora porkoforma ne povus sorcxi. Sorcxistino bezonas uzi siajn fingrojn, kaj porko havas nur dividitajn hufojn."

"La rakonto tristigas," estis komento de Ozma. "Kaj la tuta afero komencigxis cxar la Platkapuloj volis neproprajn fisxojn."

"Rilate al tio," diris la Ple-diko, denove kolera, "mi faris legxon ke cxiuj el mia popolo rajtas kapti fisxojn en la Lago de la Premloj, kiam ajn ili volas. Do kauxzis la malamikecon la decido de la Premloj defii mian legxon."

"Vi nur rajtas fari legxojn por regi vian propran popolon," asertis Ozma severe. "Mi, sola, rajtas fari legxojn kiujn devas obei cxiuj popoloj de Oz."

"Pu!" kriis la Ple-diko malestime. "Vi ne povas devigi min obei viajn legxojn, mi certigas vin. Mi scias kiom ampleksaj estas viaj magipovoj, Princino Ozma de Oz, kaj mi scias ke mi estas pli povoplena ol vi. Por pruvi tion mi restigos vin kaj vian akompananton, kaptitajn, en cxi tiu monto dum ni batalos kaj konkeros la Premlojn. Poste, se vi promesos bone konduti, mi eble permesos ke vi reiru hejmen."

Doroteon mirigis tiu auxdaco kaj defio kontraux la bela knabina Regantino de Oz, kiun cxiuj gxis nun obeadis senhezite. Sed Ozma, ankoraux neperturbita kaj dignoplena, rigardis la Ple-dikon kaj diris:

"Vi ne elkore parolis. Vi estas kolera kaj parolas malsagxe, senpripense. Mi venis cxi tien el mia palaco en la Smeralda Urbo por malebligi militon kaj pacigi vin kaj la Premlojn. Mi ne aprobas ke Regxino Ku-i-o transformis vian edzinon Rora en porkon, nek mi aprobas Rora kruele provis veneni la fisxojn en la lago. Neniu rajtas uzi magion en mia regno sen mia konsento, do la Platkapuloj kaj la Premloj ambaux malobeis miajn legxojn-kiuj estas obeendaj."

"Se vi volas pacigi," diris la Ple-diko, "devigu la Premlojn redoni al mia edzino sxian gxustan formon kaj redoni al sxi sxiajn kvar skatolojn de cerbajxo. Ankaux devigu ilin akcepti ke ni kaptas fisxojn en ilia lago."

"Ne," respondis Ozma, "mi ne faros tion, cxar tio estus maljusta. Mi ja retransformigos la Oran Porkon en vian edzinon Rora, kaj mi redonos al sxi unu skatolon de cerbajxo, sed la aliaj tri skatoloj estas redonendaj al la personoj de kiuj sxi sxtelis ilin. Kaj vi ne rajtas kapti fisxojn en la Lago de la Premloj, cxar la lago apartenas al ili kaj la fisxoj apartenas al ili. Cxi tiu arangxo estas justa kaj honorinda, kaj vi devos konsenti pri gxi."

"Neniel!" kriis la Ple-diko. Gxuste tiam porko kuris en la cxambron, triste gruntante. Gxi konsistis el solida oro, kun artikoj cxe la fleksigxlokoj de la kruroj kaj la kolo kaj la makzeloj. La okuloj de la Ora Porko estis rubioj, kaj gxiaj dentoj estis el polurita eburo.

"Jen!" diris la Ple-diko, "rigardu la fiagon de Regxino Ku-i-o, kaj provu diri ke vi povos malebligi mian militon kontraux la Premloj. Tiu gruntanta besto iam estis mia edzino-la plej bela Platkapulo sur nia monto kaj lerta sorcxistino. Nun rigardu sxin!"

"Batalu la Premlojn, batalu la Premlojn, batalu la Premlojn!" gruntis la Ora Porko.

"Mi certe batalos la Premlojn," kriis la estro de la Platkapuloj, "kaj se dekduo da Ozmoj el Oz malpermesus mi tamen tute certe batalus."

"Ne se mi povos malebligi!" asertis Ozma.

"Vi ne povos malebligi. Sed cxar vi minacas min, mi enkarcerigos vin en la bronzan karceron gxis la fino de la milito," diris la Ple-diko. Li fajfis kaj kvar dikaj Platkapuloj, armitaj per hakiloj kaj lancoj, eniris la cxambron kaj salutis lin. Turninte sin al la soldatoj li diris: "prenu cxi tiujn du knabinojn, ligu ilin per dratoj kaj jxetu ilin en la bronzan karceron."

La kvar viroj riverencis kaj unu el ili demandis:

"Kie estas la du knabinoj, plej nobla Ple-diko?"

La Ple-diko turnis sin al kie antauxe staris Ozma kaj Doroteo sed ili jam malaperis!

Cxapitro 7: La Magia Insulo