La Magia Insulo

Ozma, trovinte ke estas senutile argumenti kun la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, konsideradis kiel plej bone eskapi de lia potenco. Sxi agnoskis ke lia sorcxo-povo eble estos malfacile rezistebla, kaj kiam li minacis jxeti Doroteon kaj sxin en bronzan karceron sxi metis manon en sian sinon kaj prenis sian argxentan sceptron. Per la alia mano sxi prenis manon de Doroteo, sed sxiaj agoj estis tiom naturaj ke la Ple-diko ne rimarkis ilin. Poste, kiam li turnigxis por renkonti siajn kvar soldatojn, Ozma tuj malvidebligis kaj sin kaj Doroteon kaj rapide kondukis sian akompananton cxirkaux la grupon de Platkapuloj kaj el la cxambro. Kiam ili atingis la enirejon kaj subeniris la sxtonajn sxtupojn, Ozma flustris: "Ni kuru, kara! Ni estas ne nevideblaj, do neniu rimarkos nin."

Doroteo komprenis kaj sxi estis bona kuristo. Ozma antauxe faris markon cxe la loko kie situas la granda sxtuparo kondukanta al la ebenajxo, do ili kuris rekte tien. Kelkaj homoj estis sur la padoj sed ilin ili cxirkauxkuris. Unu aux du Platkapuloj auxdis la sonadon de la pasxoj de la knabinoj sur la sxtona pavimo kaj haltis por perplekse cxirkauxrigardi, sed neniu klopodis haltigi la nevideblajn fugxantojn.

La Ple-diko tute ne hezitis komenci cxasi. Li kaj liaj helpantoj tiom rapide kuris ke eble ili atingus la knabinojn antaux ol la knabinoj atingus la sxtuparon, se la Ora Porko ne kurus sur la padon. La Ple-diko falpusxigxis pro la porko, kaj liaj kvar helpantoj falis frapinte lin kaj amasigxis sur la tero. Antaux ol ili povis levi sin kaj atingi la busxon de la koridoro estis tro malfrue haltigi la du knabinojn.

Gardistoj staris cxiuflanke de la sxtuparo, sed kompreneble ili ne vidis Ozman kaj Doroteon preterkuri kaj subiri laux la sxtuparo. Ili devis supreniri kvin sxtupojn kaj subeniri dek pli, kaj tiel plu, samkiel ili antauxe grimpis al la supro de la monto. Ozma lumigis la vojon per sia sceptro kaj ili plukuradis sen modifi sian rapidon gxis atingi la malsupron. Tie ili kuris dekstren kaj cxirkauxiris la angulon de la nevidebla muro gxuste kiam la Ple-diko kaj liaj sekvantoj kuris el la arka enirejo kaj cxirkauxrigardis provante trovi la fugxantojn.

Ozma nun sciis ke ne plu estas dangxero, do sxi diris al Doroteo ke sxi haltu kaj ambaux sidigxis sur la herbo gxis povi libere spiradi kaj ripozi post la frenezeca kurado.

Kaj la Ple-diko, nu li komprenis ke li estas seksukcesa kaj li baldaux turnis sin kaj regrimpis sian sxtuparon. Li estis tre kolera-kolera kontraux Ozma kaj kolera kontraux si-cxar, nun kiam li dedicxis tempon al pensado, li memoris ke li tre bone scias la arton malvidebligi kaj revidebligi, kaj se li memorintus tion gxustatempe li povus uzi sian magiscion por videbligi la knabinojn kaj facile kapti ilin. Tamen nun estis tro malfrue por bedauxri, kaj li decidis tuj prepari plenforte ataki la Premlojn.

"Kion do ni faru sekve?" demandis Doroteo, kiam ili suficxe ripozis.

"Ni trovu la Lagon de la Premloj," respondis Ozma. "Laux la parolo de tiu acxa Ple-diko mi supozas ke la Premloj estas bonuloj kaj amikemaj, kaj se ni iros al ili ni eble povos helpi ilin rezisti la Platkapulojn."

"Mi s'pozas ke ni jam ne povas malebligi la militon," komentis Doroteo pripenseme, dum ili marsxadis cele la vicon de palmarboj.

"Ne; la Ple-diko firme insistas batali la Premlojn, do ni nur povas averti ilin pri la dangxero kaj kiel eble plej multe helpi ilin."

"Kompreneble vi punos la Platkapulojn," diris Doroteo.

"Mi kredas ke la Platkapula popolo malmulte kulpas kompare kun ilia Plejsupera Diktatoro," estis la respondo. "Se ni elpostenigos lin kaj forprenos de li lian kontrauxlegxan magion, la popolo versxajne bone kondutos kaj respektos la legxojn de la Lando Oz, kaj logxos pace kun cxiuj siaj najbaroj de tiam."

"Mi esperas tion," diris Doroteo, dubeme gxemante.

La palmoj ne estis malproksimaj de la monto kaj la knabinoj atingis ilin post iom rapida marsxado. La gigantaj arboj estis dense kunplantitaj, en tri vicoj, por malebligi ke oni trapasu ilin, sed la Platkapuloj trancxis vojon tra tiu bariero kaj Ozma trovis la padon kaj gvidis Doroteon al la alia flanko.

Preter la palmoj ili trovis tre belan scenon. Bordata de verda herbaro estis granda lago du plenajn kilometrojn de unu bordo al la alia bordo, kun eksterordinare bela blua brilanta akvo; malgrandaj ondetoj malglatigis la surfacon kiam la ventetoj tusxis gxin. En la centro de tiu lago aperis bela insulo, ne tre granda sed preskaux tute kovrita per grandega ronda konstruajxo kun vitraj muroj kaj alta vitra kupolo kiu scintile brilis pro la sunlumo. Inter la vitra konstruajxo kaj la bordo de la insulo ne estis vitro, floroj aux arbustoj, sed nur ebenajxo el multe polurita blanka marmoro. Ne estis boatoj sur iu el la bordoj kaj neniu spuro de vivo estis videbla ie sur la insulo.

"Nu," diris Doroteo, rigardante sopire la insulon, "ni trovis la Lagon de la Premloj kaj ilian Magian Insulon. Mi supozas ke la Premloj estas en tiu granda vitra palaco, sed ni ne povas atingi ilin."

Cxapitro 8: Regxino Ku-i-o