Regxino Ku-i-o

Princino Ozma pripensis la situacion serioze. Post tio sxi ligis sian posxtukon al sia sceptro kaj, starante cxe la bordo de la akvo, sxi gestis kvazaux signale, uzante la posxtukon kiel signalilon. Dum kelka tempo ili ne rimarkis respondon.

"Mi ne komprenas la utilon de tio," diris Doroteo. "Ecx se la Premloj estas sur tiu insulo kaj vidas nin, kaj scias ke ni estas amikoj, ili ne havas boatojn por veni kaj porti nin."

Sed la Premloj ne bezonis boatojn, kiel la knabinoj baldaux trovis. Cxar subite aperturo malfermigxis cxe la bazo de la palaco kaj de la aperturo venis mallargxa sxtala stangajxo, kiu sin etendis malrapide sed senhezite trans la akvon cele la lokon kie ili staras. Al la knabinoj tiu sxtalajxo aspektis triangulo, kun sia bazo plej proksima al la akvo. Gxi venis cele ilin kun la formo de arkajxo, etendigxanta de la muro de la palaco gxis gxia finajxo atingis la bordon kaj ripozis tie, dum la alia finajxo restis sur la insulo.

Nun ili vidis ke gxi estas ponto konsistanta el sxtala trotuaro gxuste suficxe largxa por pasxado, kaj du mallargxaj gvidreloj, unu cxiuflanke, kiuj estis konektitaj al la trotuaro per sxtalaj stangoj. La ponto aspektis iom malfortika kaj Doroteo timis ke gxi ne subtenos ilian pezon, sed Ozma tuj vokis al sxi "Kunvenu!" kaj komencis transmarsxi, firme tenante la relojn ambauxflanke. Do Doroteo kuragxigis sin kaj sekvis. Antaux ol Ozma faris tri pasxojn sxi ekhaltis kaj tial Doroteo devis halti, cxar la ponto denove movigxadis kaj reiris al la insulo.

"Efektive ni tute ne bezonas marsxi," diris Ozma. Do ili staris senmove kaj lasis la ponton pluporti ilin. Efektive, la ponto tiris ilin internen en la vitrokupolan konstruajxon kiu kovris la insulon, kaj baldaux ili trovis sin starantaj en marmora cxambro kie du bele vestitaj junaj viroj staris sur podio por akcepti ilin.

Ozma tuj pasxis de la fino de la ponto al la marmora podio, sekvate de Doroteo, kaj la ponto malaperis kun mallauxta sxtala frapsono kaj marmora slabo kovris la aperturon el kiu gxi venis.

La du junaj viroj klinis sin profunde antaux Ozma, kaj unu el ili diris:

"Regxino Ku-i-o bonvenigas vin, Ho Fremduloj. Sxia Mosxto atendas akcepti vin en sia palaco."

"Konduku nin," respondis Ozma digne.

Sed anstataux "konduki", la marmora podio komencis levigxi, portante ilin supren tra kvadratan truon tuj super ili kiu estis samdimensia kiel la podio. Post momento ili trovis sin en la granda vitra kupolo kiu kovris preskaux la tutan insulon.

En tiu kupolo estis vilagxeto, kun domoj, stratoj, gxardenoj kaj parkoj. La domoj estis el bunta marmoro, bele arkitekturitaj, kun multaj buntkoloraj fenestroj, kaj la stratoj kaj gxardenoj aspektis bone zorgataj. Precize sub la centro de la alta kupolo estis malgranda parko plena de brilantaj floroj, kun tre detala fonto, kaj kontraux tiu parko staris konstruajxo pli granda kaj pli impona ol la aliaj. Cele tiun konstruajxon la junaj viroj eskortis Ozman kaj Doroteon.

Sur la stratoj kaj en la pordejoj kaj malfermaj fenestroj de la domoj estis viroj, virinoj kaj infanoj, kaj cxiuj estis ricxe vestitaj. Ili multe similis la aliajn homojn en diversaj partoj de la Lando Oz, sed anstataux aspekti gajaj kaj kontentaj ili cxiuj mienis multe solene aux nervoze. Ili havis belajn hejmojn, belegajn vestajxojn, kaj pli ol suficxe da mangxajxoj, sed Doroteo tuj decidis ke io gxenas ilian vivadon kaj ke ili malfelicxas. Tamen sxi diris nenion kaj nur rigardis scivoleme la Premlojn.

Cxe la enirejo de la palaco Ozman kaj Doroteon renkontis du aliaj junaj viroj, uniformitaj kaj armitaj per kuriozaj armiloj kiuj aspektis kiaj pistoloj kaj fusiloj sed ne similis ilin. Iliaj gvidantoj riverencis kaj foriris, kaj la du uniformitoj kondukis la knabinojn en la palacon.

En bela troncxambro, cxirkauxate de dekduo aux pli da junaj viroj kaj virinoj, sidis la Regxino de la Premloj, Ku-i-o. Sxi estis knabino aspektanta pli agxa ol Ozma aux Doroteo-almenaux dekkvin- aux dekses-jara-kaj kvankam sxi estis detale vestita kvazaux ironte al balo sxi estis tro maldika kaj ordinarvizagxa por esti bela. Sed evidente Regxino Ku-i-o ne konsciis pri tio, cxar sxia mieno indikis ke sxi estas fiera kaj aroganta kaj tre alte taksas sian propran gravecon. Doroteo tuj decidis ke sxi estas impertinenta kaj ke sxi ne volus ke Regxino Ku-i-o estu sxia kunulo.

La hararo de la Regxino estis tiom nigra kiom blanka estis sxia hauxto kaj ankaux sxiaj okuloj estis nigraj. La okuloj, dum sxi trankvile ekzamenis Ozman kaj Doroteon, aspektis suspektemaj kaj malamikemaj, sed sxi kviete diris:

"Mi scias kiuj vi estas, cxar mi konsultis mian Magian Orakolon, kiu informis min ke unu nomas sin Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz, kaj la alia estas Princino Doroteo de Oz, kiu venis el lando nomata Kansas. Mi tute nenion scias pri la Lando Oz, kaj mi scias nenion pri Kansas."

"Ho, cxi tiu estas la Lando Oz!" kriis Doroteo. "Nu, gxi estas parto de la lando Oz, negrave cxu aux ne vi scias tion."

"Ho, cxu ve-re?" respondis Regxino Ku-i-o, malestime. "Mi supozas ke nun vi pretendos ke tiu Princino Ozma, kiu regas la Landon Oz, regas min."

"Kompreneble," respondis Doroteo. "Pri tio ne estas dubo."

La Regxino turnis sin al Ozma.

"Cxu vi auxdacas pretendi tion?" sxi demandis.

Ozma jam decidigxis pri la karaktero de tiu aroganta kaj senestima ulino, kies egoismo evidente kredigis al sxi ke sxi estas supera al cxiuj aliaj.

"Mi ne venis por kvereli kun via Mosxto," diris la knabina Reganto de Oz, trankvile. "Kio kaj kiu mi estas estas ekster dubo, kaj mia auxtoritato venis de la Feregxino Lurlino, en kies bando mi estis membro kiam Lurlino faris la tutan Ozon Felando. Ekzistas pluraj landoj kaj pluraj apartaj popoloj en cxi tiu largxa lando, kaj cxiu el ili havas proprajn regantojn, Regxojn, Imperiestrojn kaj Regxinojn. Sed cxiuj tiuj obeas miajn legxojn kaj agnoskas min la plej supera Reganto."

"Cxu aliaj Regxoj kaj Regxinoj estas stultaj tute ne interesas min," respondis Ku-i-o, senrespekte. "En la Lando de la Premloj nur mi estas plej supera. Vi impertinentas se vi kredas ke mi klinus min antaux vi- aux antaux iu alia persono."

"Ni ne parolu pri tio nun, mi petas," respondis Ozma. "Vian insulon minacas dangxero cxar potenca malamiko planas detrui gxin."

"Pa! La Platkapuloj. Mi ne timas ilin."

"Ilia Plejsupera Diktatoro estas Sorcxisto."

"Mia magio estas pli forta ol la lia. Venu la Plat-kapuloj! Ili neniam reiros al sia dezerta montosupro. Mi certigos tion."

Al Ozma ne placxis tiu sinteno, cxar gxi signifis ke la Premloj fervoras batali la Platkapulojn, kaj Ozma ja venis celante malebligi bataladon kaj konvinki la du kverelemajn najbarojn interpacigxi. Sxi ankaux forte seniluziigxis pri Ku-i-o, cxar la raportoj de Ple-dik kredigis ke la Regxino estas pli justa kaj honorinda ol la Platkapuloj. Efektive, Ozma pensis ke eble la knabino estas pli bonkora ol indikis sxiaj egoismo kaj aroganteco, kaj ke estus plejbone ne oponigi sxin sed strebi amikigi sxin.

"Mi malamas militojn," via Mosxto, diris Ozma. "En la Smeralda Urbo, kie mi regas milojn da homoj, kaj en la landoj proksimaj al la Smeralda Urbo, kie pli da miloj agnoskas mian regadon, ne ekzistas armeo, cxar ne ekzistas kverelado kaj ne ekzistas bezono batali. Kiam disputoj okazas inter la homoj, ili venas al mi kaj mi jugxas kaj juste agas al cxiu. Do kiam mi informigxis ke eble estos milito inter du tre foraj popoloj de Oz, mi venis cxi tien por fini la disputon kaj solvi la kverelon."

"Neniu petis vin veni," deklaris Regxino Ku-i-o. "Mia tasko estas solvi cxi tiun disputon, ne la via. Vi diras ke mia insulo estas parto de la Lando Oz, kiun vi regas, sed tio estas absurdajxo, cxar mi neniam auxdis pri la Lando Oz nek pri vi. Vi diras ke vi estas feino kaj ke feinoj donis al vi la rajton regi min. Mi ne kredas tion! Kion mi ja kredas estas ke vi estas frauxdisto kaj ke vi venis cxi tien por inciti mian popolon, kiu jam farigxas malfacile regebla. Vi du knabinoj eble ecx estas spionoj por la fiaj Platkapuloj-mi ne scias ke vi ne estas tio-, kaj eble vi volas trompi min. Sed sciu cxi tion," sxi pludiris, fiere levante sin de sia juvelita trono por fronti ilin, "mi posedas magiajn povojn pli grandajn ol tiuj de iu ajn feino, kaj pli grandajn ol tiuj de iu ajn Platkapulo. Mi estas Krumbika Sorcxistino-la sola Krumbika Sorcxistino en la mondo-kaj mi timas la magion de neniu alia ekzistanto! Vi diras ke vi regas milojn. Mi regas cent unu Premlojn. Sed cxiu el ili tremas kiam mi parolas. Nun, cxar Ozma de Oz kaj Princino Doroteo cxeestas, mi regos cent tri personojn, cxar ankaux vi klinos vin antaux mia potenco. Ecx pli, regante vin mi ankaux regas la milojn kiujn, laux vi, vi mem regas."

Dorteo tre insultigxis pro tiu parolo.

"Mi havas purpuran katidon kiu kelkfoje parolas tiel," sxi diris, "sed mi vipas sxin forte kaj post tio sxi ne plu opinias sin tiom glora kaj cxiopotenca. Se vi ja scius kiu estas Ozma vi gxismorte timus paroli al sxi tiel!"

Regxino Ku-i-o rigardis la knabinon arogante. Poste sxi returnis sin al Ozma.

"Mi hazarde scias," diris sxi, "ke la Platkapuloj intencas ataki nin morgaux, sed ni estas pretaj. Gxis la fino de la batalo mi restigos vin, la du kaptitajn fremdulojn, sur mia insulo, de kiu vi tute ne povas esperi eskapi."

Sxi turnis sin kaj cxirkauxrigardis la aron da servistoj kiuj staris silente cxirkaux sxia trono.

"Lordino Auxreks," sxi pludiris, elektante unu el la junaj virinoj, "konduku tiujn infanojn al via domo kaj prizorgu ilin, donu al ili mangxajxojn kaj logxadon. Vi rajtas permesi ke ili vagadu ie ajn sub la Granda Kupolo, cxar ili estas nedangxeraj. Pritraktinte la Platkapulojn mi pripensos kion fari poste al tiuj stultaj knabinoj."

Sxi residigxis kaj la Lordino Auxreks profunde klinis sin kaj diris humile:

"Mi obeas la ordonojn de via Mosxto." Al Ozma kaj Doroteo sxi diris: "Sekvu min," kaj sxi turnis sin por foriri el la troncxambro.

Doroteo rigardis por vidi kion intencas fari Ozma. Surprizis kaj iom malplezurigis sxin ke Ozma turnas sin kaj sekvas Lordinon Auxrekson. Doroteo sekvis ilin, sed unue sxi rigardis adiauxe kaj arogante al Regxino Ku-i-o, kies vizagxo estis turnita alidirekten tiel ke sxi ne vidis la malaproban rigardon.

Cxapitro 9: Lordino Auxreks